Ujumbe: 22
Lugha: Esperanto
Masoris (Wasifu wa mtumiaji) 8 Julai 2013 5:14:25 asubuhi
Ekzemple
Indikativo: -AS, -IS, OS
Volitivo(Impertivo): -U
Infinitivo: -I
Kondicionalo: -US
Do indikativo havas tri gramatikajn tempojn, tamen volitivo, inifitivo kaj kondicionalo ne havas tempon.
Do kiel ni esprimas futuran volitivon, pasintan infitivon, prezencan kondicionalon ktp. ?
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 8 Julai 2013 5:26:11 asubuhi
Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 8 Julai 2013 8:15:31 asubuhi
La aliaj modoj/formoj povas esprimi relativan tempon per la participoj, kiuj ligas la tempon de la verbo al alia tempo, kiun oni konas aŭ povas ekkoni el la kunteksto.
Tamen, kun la infinitivo participoj estas apenaŭ uzindaj (esti venonte), kun la volitivo ili preskaŭ neniam aperas (estu pretiĝintaj), kaj kun la kondicionalo kelkiuj pro nacilingva influo uzas la antaŭtempecan formon (estus estinta) mise kiel esprimon de absoluta tempo, kvankam ankaŭ tio kompreneble povas esprimi nur relativan tempon (do, se la tempo de estus troviĝas en la futuro, la tempo de estinta povus troviĝi ne nur estintece, sed ankaŭ ĝuste nun aŭ eĉ future).
HaleBopp (Wasifu wa mtumiaji) 9 Julai 2013 9:12:10 alasiri
Li estus leginta libron, se...
Li estu legonta libron.
Se vi preferas, vi povas ankaŭ mallongigi tiujn kunmetitajn verbojn :
Mi ŝatintus veni. (= Mi estus ŝatinta veni.)
Oni ne povas esti kaj estinti.
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 10 Julai 2013 11:22:47 asubuhi
Al la demando Kiam vi povus min helpi oni ne respondas per 'hieraŭ'
Kaj al la demando Kiam vi estus povinta min helpi la respondo ĉiam rilatas al tempo antaŭ nun.
Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 10 Julai 2013 12:27:54 alasiri
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Kompreneble neniu respondus al "Kiam vi povus min helpi?" per "hieraŭ", ĉar aŭ la demando estus sensenca aŭ la respondo impertinenta.
tommjames (Wasifu wa mtumiaji) 10 Julai 2013 12:41:41 alasiri
Kirilo81:Kompreneble neniu respondus al "Kiam vi povus min helpi?" per "hieraŭ", ĉar aŭ la demando estus sensenca aŭ la respondo impertinenta.La pli kurioza afero, estas kial sudanglo kredas ke unusola ekzemplo zorge elektita laŭbiase eĉ pruvas ion ajn.
Masoris: ne havu dubojn. -US nepre ne havas temp-signifon, nek "defaŭltan" nek ian ajn alian. Ĝi ja uziĝas por esprimi iujn tempojn pli ol aliajn, sed tio estas semantika flankafero kaj tute ne koncernas "gramatikan tempon".
Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 10 Julai 2013 12:53:48 alasiri
Kaj se mi asidue cerbumas, mi povas ankaŭ doni futuran sencon al -intus-frazo:
A: Ĉu vi povos helpi min morgaŭ rilate la prezentadon?
B: Eble, depende de la tempo. Mi povus helpi vin antaŭtagmeze.
A: Mi devos ĝin havi preta tagmeze. Ĝis kiam ekzakte vi estus povinta min helpi?
B: Ĝis la 11a, tiam mi devos ekveturi al seminario.
Francestral (Wasifu wa mtumiaji) 10 Julai 2013 2:13:34 alasiri
Masoris:Do kiel ni esprimas futuran volitivon, pasintan infitivon, prezencan kondicionalon ktp. ?Relative futura volitivo: -ONTUS
Relative pasinta infitivo: -INTI
Relative prezenca kondicionalo: -US
Absolute futura volitivo: -US post nun
Absolute pasinta infitivo: -I antaŭ nun
Absolute prezenca kondicionalo: -US nun
Se mi malpravas, oni bonvolu korekti min.
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 10 Julai 2013 9:56:04 alasiri