Ke daftar isi

Ĉu nur indikativo havas gramatikajn tempojn?

dari Masoris, 8 Juli 2013

Pesan: 22

Bahasa: Esperanto

Francestral (Tunjukkan profil) 11 Juli 2013 02.58.33

Sed oni jam vidis, ke la tekstoj de la Tekstaro estas kelkfoje kontraŭgramatikaj.

Ekzemple, per la vorto aliel, estas 29 trafoj, kvankam alielismo estas kontraŭ la nuna gramatiko. (Laŭ la nuna gramatiko, aliel ne ekzistas.)

tommjames (Tunjukkan profil) 11 Juli 2013 08.01.38

Francestral:aliel
Ŝajne vi ja bone scipovas stimuli sudanglon en debaton ridulo.gif

sudanglo (Tunjukkan profil) 11 Juli 2013 12.02.49

Tute prave, Tom.

Estas ne-tolereble deklari iun esprimon malkorekta se ĝi estas fakte establita. Se iu esprimo estas uzata de bonaj aŭtoroj sed ne konformas al iu teorio, tiam oni devas ŝanĝi la teorion.

Cetere, estas tute falsa teorio ke aliel estas kunmetaĵo el 'ali-' kaj '-el'. Aliel estas 'nova' (sed ne tiom nova) kaj oportuna radiko kaj tiel havas plenan rajton ekzisti, se ĝi estas uzata.
Kaj se mi asidue cerbumas, mi povas ankaŭ doni futuran sencon al -intus-frazo:
A: Ĝis kiu horo ekzakte vi estus povinta min helpi? B: Ĝis la 11-a

Kirilo, Je la naŭa mi povis (sed vi ne petis mian helpon), ankoraŭ je la deka mi povis, sed ekde la 11-a mi ne povis.

En kia universo oni dirus 'morgaŭ vi estus povinta min helpi'? Ĉu vi ne scias ke laŭ la Vulkana Scienca Direktantaro estas ne-eble vojaĝi en la tempo.

Kirilo81 (Tunjukkan profil) 11 Juli 2013 12.26.11

sudanglo:Estas ne-tolereble deklari iun esprimon malkorekta se ĝi estas fakte establita. Se iu esprimo estas uzata de bonaj aŭtoroj sed ne konformas al iu teorio, tiam oni devas ŝanĝi la teorion.
Vi pravas rilate ĉiujn lingvojn, kun la escepto de Esperanto, ĉar ĝia Fundamento ne estas primarĉandebla.
Ekz. la prepozicio far estas utila kaj uzata de konsiderinda nombro da parolantoj, sed ĝi estas kaj restos kontraŭfundamenta kaj tial evitenda. Tio ne estas teorio, sed la praktiko de la valida normo de Esperanto.

sudanglo:En kia universo oni dirus 'morgaŭ vi estus povinta min helpi'? Ĉu vi ne scias ke laŭ la Vulkana Scienca Direktantaro estas ne-eble vojaĝi en la tempo.
Do, prenu la Fundamentan "Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron)." - farus povus same bone esti post la tempo de la parolado, kaj kun tio ankaŭ "estus dirinta" (ekz. Kiel respondo al "Estos eraro lin ekzekuti pro lia silentado" ).
La pli verŝajna interpreto tamen metas ambaŭ en la pasintecon, kaj laŭ la erara lingvouzo oni tiaokaze devus diri *"Mi ne farintus la eraron, se li dirintus al mi la veron".

tommjames (Tunjukkan profil) 11 Juli 2013 16.02.04

sudanglo:estas tute falsa teorio ke aliel estas kunmetaĵo el 'ali-' kaj '-el'. Aliel estas 'nova' (sed ne tiom nova) kaj oportuna radiko
"Aliel" estus radiko certe, same kiu ĉiu alia tabelvorto. Sed ŝajnas al mi strange aserti ke ĝi ne formiĝas el 'ali' kaj 'el'. Klare la 'el' preniĝis el la tabelvorta skemo ("laŭ analogio", aŭ kiu ajn priskibo kiun vi volus inventi por pravigi ĝin), kaj tio estas la problemiga afero. La ekzisto de "aliel" kaj aliaj tiaj ali-vortoj, eĉ se ni insistas ke ili estas "nur novaj radikoj", kreas malsimetriecon kaj konfuze sugestas ke la tabelvortaj partoj estas libere kunmeteblaj. La lingvo prefere estu enorda, ne enkaosa.

Ĉiukaze kiel malfacile estas simple diri "alimaniere"? Oni povus argumenti ke ni plejeble evitu senutilajn sinonimojn eksperimentajn (kaj dubindajn).

RiotNrrd (Tunjukkan profil) 11 Juli 2013 19.03.11

sudanglo:Estas ne-tolereble deklari iun esprimon malkorekta se ĝi estas fakte establita.
Ain't that the truth.

(Bonvolu pardoni min por la angla, sed ĝi ekzemple (kaj sarkasmete) uzas malĝustan esprimon kiu estas ankoraŭ bone establita. Kvankam, la angla ne estas Esperanto, do eble mia punkto ne vere aplikas. Sed...)

sudanglo (Tunjukkan profil) 11 Juli 2013 21.28.23

La malaprobo de 'ain't that the truth' fontas el tio ke la esprimo ne konvenas al edukita esprimo (angle: it is a question of register). La malaprobo ne estas de lingva/gramatika, sed de ĝentil-socia, vidpunkto.

Aliflanke tiuj kiuj volas argumenti kontraŭ 'aliel' ne asertas ke ĝi estas krudaĵo kaj pro tio malaprobinda.

Efektive per tiu vorto oni realigas certan elegantecon de esprimo.

Iel aŭ aliel mi konvinkos vin

RiotNrrd (Tunjukkan profil) 11 Juli 2013 21.41.16

sudanglo:Iel aŭ aliel mi konvinkos vin
Kial ne "Iel aŭ alie mi konvinkos vin"? Ŝajnas al mi ke ĝi signifas same, estas gramatika, sonas tre simila, kaj eĉ estas pli mallonga. ridulo.gif

Eble iometetete malpli eleganta, sed kiom eleganteco estas fakte kutime bezonata?

tommjames (Tunjukkan profil) 11 Juli 2013 21.46.45

RiotNrrd:Kial ne "Iel aŭ alie mi konvinkos vin"
+1

sudanglo (Tunjukkan profil) 12 Juli 2013 10.20.48

Vi devas pensi pri la afero aliel, alie vi ne estos konvinkita.

Kembali ke atas