Więcej

Legadkonsilo

od Demian, 12 lipca 2013

Wpisy: 10

Język: Esperanto

Demian (Pokaż profil) 12 lipca 2013, 13:04:33

Saluton al ĉiuj, kaj gratulon al tiuj, kiuj lernis Eseperanton al alta nivelo!

Mia demando estas: kiel vi pligrandigis vian scion de vortareto?

Mallonga respondo al la supera demando estas: per legado.

Sed mi kuriozas scii, kiel oni daŭrigis legi dum tagoj, kiam oni jam estis komencanto kaj ne sciis multajn vortojn.

Bv. vidu la suban bildon. La vortoj emfazitaj per flava koloro estis nekonataj de mi, kiam mi legis tiun paĝon. Mi haltis, konsultis vortaron (de iu polo), kaj rekomencis legi. Tiu haltado kaj rekomencado de legado malrapidigas mian legadrapidon. Kiel vi supreniris tiun ĉi problemon?

Due, ĉu vi konsultas vortaron je ĉiu nekonata vorto? Aŭ ĉu vi atendas ĝis tiam, kiam nekompreno de vorto(j) malhelpas komprenon de teksto?

Bonvole donu sugestojn.

Dankon!

Francestral (Pokaż profil) 12 lipca 2013, 14:39:52

Ankaŭ mi ne ankoraŭ konas multon da vortoj. Nun, mi lernas gramatikon.

Demian:Sed mi kuriozas scii, kiel oni daŭrigis legi dum tagoj, kiam oni jam estis komencanto kaj ne sciis multajn vortojn.
PMEG. ridulo.gif

Demian:ĉu vi konsultas vortaron je ĉiu nekonata vorto?
Preskaŭ ĉiam.

Leonez (Pokaż profil) 12 lipca 2013, 18:52:33

Mi povas diri al vi tion, kion mi faris por lerni la bretonan lingvon, Esperanton, la anglan, kaj nun la germanan. Mi multe legas, nur romanojn aŭ interesajn verkojn (poezio estas pli malfacila). Mi legis mian unuan romanon esperante post kelkaj monatoj de lernado mem, kaj ne havis altan nivelon, sed mi tre malmulte uzas vortaron : oni povas facile dedukti la nekonatajn vortojn. Kaj des pli vi legas, ju pli vi lernas : tre klare estas pri Esperanto. Ekzample, kiam mi komencis legi, mi ne konis la afikso "ta" : mi deduktis kaj retenis ĝin tiam. Vi devas legi sammaniere, kiel vi lernis vian lingvon kiam vi lernis paroli. Tio ege funkcias, kaj post kelkaj libroj vi povos uzi larĝan vortaron. (Mi jam verkis libron, por klarigi bone tiun teknikon, sed ĝi ankoraŭ ne aperiĝis).
Se vi volas kontroli vian lernadon per tiun teknikon, vi povas legi libron sen uzi la vortaron. Lasu ĝin, legu 4 aŭ 5 aliajn samamaniere, kaj relegu la unuan... Vidu ridulo.gif
(Pardonu min se mi faras erarojn, mi tre bone komprenas, sed ne uzas la lingvon, kaj mi ne daŭriĝis mian gramatikan lernadon).
Krom la legado, mi trovas tre efika "paroli" per Fejsbuk kun esperantistoj : ili korektas vin, kaj vi lernas multe per komuniki rete.

Drafter (Pokaż profil) 12 lipca 2013, 19:03:02

Ĉu en Esperanto estas afikso "ta"?

Leonez (Pokaż profil) 12 lipca 2013, 19:08:34

ekzample : ŝaTata. Ĉu ĝi ne nomiĝas "afikso" ? mi volis paroli pri la peco de vorto "ta", mi ne scias la nomon

tommjames (Pokaż profil) 12 lipca 2013, 19:14:09

Vi eble celas diri at, kiu estas pasiva participa sufikso. La vorto 'ŝatata' formiĝas jene: ŝat-at-a.

fajrkapo (Pokaż profil) 18 lipca 2013, 08:19:54

Demian: Mia demando estas: kiel vi pligrandigis vian scion de vortareto?

Mallonga respondo al la supera demando estas: per legado.

Sed mi kuriozas scii, kiel oni daŭrigis legi dum tagoj, kiam oni jam estis komencanto kaj ne sciis multajn vortojn.

Due, ĉu vi konsultas vortaron je ĉiu nekonata vorto? Aŭ ĉu vi atendas ...
Estas interese legi artikolojn en la Vikipedio (kvankam kelkaj el ili ne estas tre bonkvalitaj, sed oni unue avertas ke ĝi estas "ĝermo" (finenda), sed mi tre lernis per la Vikipedio, kaj parenteze, mi informiĝis pri tiuj aferoj kiuj interesas min.

Kaj, ĉiam kiam vi ne scias vorton, estas bone konsulti vortaron (iufoje se oni atendas al la kunteksto, oni povas pensi ke iu vorto signifas ion, kaj poste ne estis tiu signifo...).

yyaann (Pokaż profil) 18 lipca 2013, 21:24:43

Kiel vi jam scias, la internaj ebloj de vortfarado en Esperanto estas grandaj. Tial kelkaj verkistoj provis verki per kiel eble plej malmultaj radikoj. Tiaj verkoj estas tre agrablaj por legi. Unue, ili ebligas lerni multe da kunmetaĵojn, kiuj estas same utilaj kiel, sed pli facile memoreblaj ol, novaj radikoj. Due, ili ankaŭ enhavas iom da malpli oftaj radikoj (do eble ne jam konataj de vi) sed feliĉe ne tiel ofte, ke vi devos malfermi vortaron po kvin fojoj per paĝo.
Tiutipaj estas, ekzemple, multaj verkoj de Claude Piron (iuj el kiuj elŝuteblas ĉi-ligile).

pdenisowski (Pokaż profil) 20 lipca 2013, 00:21:23

Demian:Mi haltis, konsultis vortaron (de iu polo) ...
Parenteze, ESPDIC estas nun serĉebla.

Amike,
Paul

Leonez (Pokaż profil) 28 lipca 2013, 19:50:22

tommjames:Vi eble celas diri at, kiu estas pasiva participa sufikso. La vorto 'ŝatata' formiĝas jene: ŝat-at-a.
Jes, -AT, vi tute pravas ridulo.gif pardonu ridulo.gif

Wróć do góry