Mensagens: 10
Idioma: Esperanto
Demian (Mostrar o perfil) 12 de julho de 2013 13:04:33
Mia demando estas: kiel vi pligrandigis vian scion de vortareto?
Mallonga respondo al la supera demando estas: per legado.
Sed mi kuriozas scii, kiel oni daŭrigis legi dum tagoj, kiam oni jam estis komencanto kaj ne sciis multajn vortojn.
Bv. vidu la suban bildon. La vortoj emfazitaj per flava koloro estis nekonataj de mi, kiam mi legis tiun paĝon. Mi haltis, konsultis vortaron (de iu polo), kaj rekomencis legi. Tiu haltado kaj rekomencado de legado malrapidigas mian legadrapidon. Kiel vi supreniris tiun ĉi problemon?
Due, ĉu vi konsultas vortaron je ĉiu nekonata vorto? Aŭ ĉu vi atendas ĝis tiam, kiam nekompreno de vorto(j) malhelpas komprenon de teksto?
Bonvole donu sugestojn.
Dankon!
Francestral (Mostrar o perfil) 12 de julho de 2013 14:39:52
Demian:Sed mi kuriozas scii, kiel oni daŭrigis legi dum tagoj, kiam oni jam estis komencanto kaj ne sciis multajn vortojn.PMEG.
Demian:ĉu vi konsultas vortaron je ĉiu nekonata vorto?Preskaŭ ĉiam.
Leonez (Mostrar o perfil) 12 de julho de 2013 18:52:33
Se vi volas kontroli vian lernadon per tiun teknikon, vi povas legi libron sen uzi la vortaron. Lasu ĝin, legu 4 aŭ 5 aliajn samamaniere, kaj relegu la unuan... Vidu
(Pardonu min se mi faras erarojn, mi tre bone komprenas, sed ne uzas la lingvon, kaj mi ne daŭriĝis mian gramatikan lernadon).
Krom la legado, mi trovas tre efika "paroli" per Fejsbuk kun esperantistoj : ili korektas vin, kaj vi lernas multe per komuniki rete.
Drafter (Mostrar o perfil) 12 de julho de 2013 19:03:02
Leonez (Mostrar o perfil) 12 de julho de 2013 19:08:34
tommjames (Mostrar o perfil) 12 de julho de 2013 19:14:09
fajrkapo (Mostrar o perfil) 18 de julho de 2013 08:19:54
Demian: Mia demando estas: kiel vi pligrandigis vian scion de vortareto?Estas interese legi artikolojn en la Vikipedio (kvankam kelkaj el ili ne estas tre bonkvalitaj, sed oni unue avertas ke ĝi estas "ĝermo" (finenda), sed mi tre lernis per la Vikipedio, kaj parenteze, mi informiĝis pri tiuj aferoj kiuj interesas min.
Mallonga respondo al la supera demando estas: per legado.
Sed mi kuriozas scii, kiel oni daŭrigis legi dum tagoj, kiam oni jam estis komencanto kaj ne sciis multajn vortojn.
Due, ĉu vi konsultas vortaron je ĉiu nekonata vorto? Aŭ ĉu vi atendas ...
Kaj, ĉiam kiam vi ne scias vorton, estas bone konsulti vortaron (iufoje se oni atendas al la kunteksto, oni povas pensi ke iu vorto signifas ion, kaj poste ne estis tiu signifo...).
yyaann (Mostrar o perfil) 18 de julho de 2013 21:24:43
Tiutipaj estas, ekzemple, multaj verkoj de Claude Piron (iuj el kiuj elŝuteblas ĉi-ligile).
pdenisowski (Mostrar o perfil) 20 de julho de 2013 00:21:23
Demian:Mi haltis, konsultis vortaron (de iu polo) ...Parenteze, ESPDIC estas nun serĉebla.
Amike,
Paul
Leonez (Mostrar o perfil) 28 de julho de 2013 19:50:22
tommjames:Vi eble celas diri at, kiu estas pasiva participa sufikso. La vorto 'ŝatata' formiĝas jene: ŝat-at-a.Jes, -AT, vi tute pravas pardonu