Al la enhavo

Malsameco inter esti kaj farti

de kjbutler, 2013-julio-14

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

kjbutler (Montri la profilon) 2013-julio-14 14:50:32

Ĉu ĉi tiuj vortoj same signifas? Ekzemple, devas mi diri "mi estas laca," "mi fartas laca," aŭ ĉu estas ambaŭ korektaj?

Oijos (Montri la profilon) 2013-julio-14 15:27:40

farti: Esti en bona aŭ malbona stato, rilate al la funkcioj de l' organismo: kiel vi fartas?

esti: 1. Ekzisti 2. Troviĝi 3. Havi tiun econ, havi tiun identecon, esti de tiu speco, kiun esprimas la predikativo 4. Stati (= fari aŭ ricevi agon) tiel, kiel esprimas la predikativa participo 5. Stati tiel, kiel esprimas la adverba predikativo (uzata en sensubjektaj frazoj por esprimi ies impreson)

Francestral (Montri la profilon) 2013-julio-14 16:15:30

Farti kaj esti ne estas samsignifaj. "Mi fartas bone" ne signifas "mi estas bone", sed signifas "mi estas sana".

"Mi estas laca" ja estas senerara.

Mi ne scias, ĉu ankaŭ "mi fartas laca" estas senerara. Mi neniam legis tia uzo de "farti". Mi nur legis "farti bone" kaj "farti malbone".

Chainy (Montri la profilon) 2013-julio-14 16:47:58

Francestral:"Mi estas laca" ja estas senerara.
Jes, sed mi sugestus uzi la vorton 'ĝusta' anstataŭ la iom nebelan 'senerara', se vi nepre volas eviti 'korekta'.

Francestral:
Mi ne scias, ĉu ankaŭ "mi fartas laca" estas senerara. Mi neniam legis tia uzo de "farti". Mi nur legis "farti bone" kaj "farti malbone".
Jes, vi pravas, ke ne estas ĝuste diri 'Mi fartas laca'.

Jen la ĝustaj variantoj:

Mi fartas bone = Al mi estas bone = Mi sentas min bone.

- sed mi pensas, ke estas malgranda nuanca diferenco inter 'farti' kaj 'senti sin', t.e. ke 'farti' temas pri ies ĝenerala stato lastatempe, dum 'senti sin' rilatas ĉefe al la nuna stato.

Chainy (Montri la profilon) 2013-julio-14 16:54:25

kjbutler: "mi estas laca,"
= Mi sentas min laca.

yyaann (Montri la profilon) 2013-julio-14 18:25:37

(Parenteze, mi ne taksas la vorton "senerara" malbela. Plie, ĝi ne efikas miskomprenige.)

vidas vandenis (Montri la profilon) 2013-julio-14 18:48:41

Mi pensas, ke se iu ulo fartas sana,li ne ĉiam estas sana.

pdenisowski (Montri la profilon) 2013-julio-20 00:26:56

Chainy:Mi fartas bone = Al mi estas bone = Mi sentas min bone.
Aŭ simple "Mi bonfartas". Analoge, oni povas diri "Mi lacas"

Amike,

Paul

Reen al la supro