До змісту

Malsameco inter esti kaj farti

від kjbutler, 14 липня 2013 р.

Повідомлення: 7

Мова: Esperanto

kjbutler (Переглянути профіль) 14 липня 2013 р. 14:50:32

Ĉu ĉi tiuj vortoj same signifas? Ekzemple, devas mi diri "mi estas laca," "mi fartas laca," aŭ ĉu estas ambaŭ korektaj?

Oijos (Переглянути профіль) 14 липня 2013 р. 15:27:40

farti: Esti en bona aŭ malbona stato, rilate al la funkcioj de l' organismo: kiel vi fartas?

esti: 1. Ekzisti 2. Troviĝi 3. Havi tiun econ, havi tiun identecon, esti de tiu speco, kiun esprimas la predikativo 4. Stati (= fari aŭ ricevi agon) tiel, kiel esprimas la predikativa participo 5. Stati tiel, kiel esprimas la adverba predikativo (uzata en sensubjektaj frazoj por esprimi ies impreson)

Francestral (Переглянути профіль) 14 липня 2013 р. 16:15:30

Farti kaj esti ne estas samsignifaj. "Mi fartas bone" ne signifas "mi estas bone", sed signifas "mi estas sana".

"Mi estas laca" ja estas senerara.

Mi ne scias, ĉu ankaŭ "mi fartas laca" estas senerara. Mi neniam legis tia uzo de "farti". Mi nur legis "farti bone" kaj "farti malbone".

Chainy (Переглянути профіль) 14 липня 2013 р. 16:47:58

Francestral:"Mi estas laca" ja estas senerara.
Jes, sed mi sugestus uzi la vorton 'ĝusta' anstataŭ la iom nebelan 'senerara', se vi nepre volas eviti 'korekta'.

Francestral:
Mi ne scias, ĉu ankaŭ "mi fartas laca" estas senerara. Mi neniam legis tia uzo de "farti". Mi nur legis "farti bone" kaj "farti malbone".
Jes, vi pravas, ke ne estas ĝuste diri 'Mi fartas laca'.

Jen la ĝustaj variantoj:

Mi fartas bone = Al mi estas bone = Mi sentas min bone.

- sed mi pensas, ke estas malgranda nuanca diferenco inter 'farti' kaj 'senti sin', t.e. ke 'farti' temas pri ies ĝenerala stato lastatempe, dum 'senti sin' rilatas ĉefe al la nuna stato.

Chainy (Переглянути профіль) 14 липня 2013 р. 16:54:25

kjbutler: "mi estas laca,"
= Mi sentas min laca.

yyaann (Переглянути профіль) 14 липня 2013 р. 18:25:37

(Parenteze, mi ne taksas la vorton "senerara" malbela. Plie, ĝi ne efikas miskomprenige.)

pdenisowski (Переглянути профіль) 20 липня 2013 р. 00:26:56

Chainy:Mi fartas bone = Al mi estas bone = Mi sentas min bone.
Aŭ simple "Mi bonfartas". Analoge, oni povas diri "Mi lacas"

Amike,

Paul

Назад до початку