Mesaĝoj: 7
Lingvo: Esperanto
kjbutler (Montri la profilon) 2013-julio-14 14:50:32
Oijos (Montri la profilon) 2013-julio-14 15:27:40
esti: 1. Ekzisti 2. Troviĝi 3. Havi tiun econ, havi tiun identecon, esti de tiu speco, kiun esprimas la predikativo 4. Stati (= fari aŭ ricevi agon) tiel, kiel esprimas la predikativa participo 5. Stati tiel, kiel esprimas la adverba predikativo (uzata en sensubjektaj frazoj por esprimi ies impreson)
Francestral (Montri la profilon) 2013-julio-14 16:15:30
"Mi estas laca" ja estas senerara.
Mi ne scias, ĉu ankaŭ "mi fartas laca" estas senerara. Mi neniam legis tia uzo de "farti". Mi nur legis "farti bone" kaj "farti malbone".
Chainy (Montri la profilon) 2013-julio-14 16:47:58
Francestral:"Mi estas laca" ja estas senerara.Jes, sed mi sugestus uzi la vorton 'ĝusta' anstataŭ la iom nebelan 'senerara', se vi nepre volas eviti 'korekta'.
Francestral:Jes, vi pravas, ke ne estas ĝuste diri 'Mi fartas laca'.
Mi ne scias, ĉu ankaŭ "mi fartas laca" estas senerara. Mi neniam legis tia uzo de "farti". Mi nur legis "farti bone" kaj "farti malbone".
Jen la ĝustaj variantoj:
Mi fartas bone = Al mi estas bone = Mi sentas min bone.
- sed mi pensas, ke estas malgranda nuanca diferenco inter 'farti' kaj 'senti sin', t.e. ke 'farti' temas pri ies ĝenerala stato lastatempe, dum 'senti sin' rilatas ĉefe al la nuna stato.
Chainy (Montri la profilon) 2013-julio-14 16:54:25
kjbutler: "mi estas laca,"= Mi sentas min laca.
yyaann (Montri la profilon) 2013-julio-14 18:25:37
pdenisowski (Montri la profilon) 2013-julio-20 00:26:56
Chainy:Mi fartas bone = Al mi estas bone = Mi sentas min bone.Aŭ simple "Mi bonfartas". Analoge, oni povas diri "Mi lacas"
Amike,
Paul