Relativaj propozicioj (por spertuloj)
貼文者: Altebrilas, 2013年7月20日
訊息: 6
語言: Esperanto
Altebrilas (顯示個人資料) 2013年7月20日上午9:56:40
La homo, kiam kiu eniras en la drinkejon, ĉiuj eksilentas, estas danĝera bandito.Se ne, ĉu eblas korekte konstrui ĝin sen ŝanĝi la vortojn ("... kiu eksilentigas ĉiujn...", ktp.) ?
Kaj tiu-ĉi?
La viro, promenante kun kiu mi vizitis la urbon, faris interesan prelegon dum la vesperoNB: En la sondado, anstataŭ "evitinda" legu "evitindaj"
Francestral (顯示個人資料) 2013年7月20日上午10:40:13
Mi ne scias ĉu ankaŭ la unua frazo estas laŭgramatika. Mi neniam vidis tia frazkonstruo.
Kirilo81 (顯示個人資料) 2013年7月20日上午10:56:54
La dua frazo eble estus akceptebla en la formo "La viro, kun kiu promenante mi vizitis la urbon, faris interesan prelegon dum la vespero", sed mi ĉiuokaze evitus tian esprimon aldonante plian (sub-)frazon.
sudanglo (顯示個人資料) 2013年7月20日上午11:35:17
La homo, kies eniro eksilentigis ĉiujn, estas ...
La homo, kiu eksilentigis ĉiujn, kiam li enpaŝis, estas ...
Francestral (顯示個人資料) 2013年7月20日下午12:33:37
PMEG 33.4.1.1. Rilata kiu:
PMEG:De tie oni iris en ĉambron, la muroj de kiu estis kovritaj per porka ledo. = De tie oni iris en ĉambron. + La muroj de la ĉambro estis kovritaj per porka ledo. De kiu estas poseda priskribo de la muroj kaj devas stari post la muroj. Ĉi tiaj subfrazoj estas tre maloportunaj, ĉar de kiu staras tro longe for de la komenco de la subfrazo. La subfrazo do ne havas klaran frazenkondukilon. Por eviti tion oni plej ofte uzas kies anstataŭ de kiu(j): De tie oni iris en ĉambron, kies muroj estis kovritaj per porka ledo.En la subfrazo "la muroj de kiu estis kovritaj per porka ledo", "kiu" rajtas esti la kvara vorto, sed tia subfrazo estas evitinda.
Altebrilas (顯示個人資料) 2013年7月20日下午8:40:05
De tio, mi konkludas, ke esperanto estas pli esprimpova ol gramatike fleksebla: facilas trovi aliajn frazojn, preskaŭ samsignifajn, sed oni ne povas ligi per relativo iun ajn vorton (aŭ sintagmon) en iu frazo al iu ajn vorto en alia frazo.