Al la enhavo

Ĉu la psikologia influo de nia lingvo estas malsama dependante de kiu ĝi estas?

de codesito, 2013-julio-23

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

codesito (Montri la profilon) 2013-julio-23 20:56:25

Ĉu la psikologia influo de nia lingvo, denaska aŭ lernata estas malsama dependante de kiu lingvo ĝi estas?
Ĉu la lingvo influas en la konduto de la popolo kiu parolas ĝin, helpante krei malsamajn pensmanierojn kaj kulturojn?

sandreus (Montri la profilon) 2013-julio-24 02:59:18

codesito:Ĉu la psikologia influo de nia lingvo, denaska aŭ lernata estas malsama dependante de kiu lingvo ĝi estas?
Ĉu la lingvo influas en la konduto de la popolo kiu parolas ĝin, helpante krei malsamajn pensmanierojn kaj kulturojn?
Diru min: ŝatas aŭ ne vi Esperanton, kaj mi diros amiko al mi estas vi aŭ ne okulumo.gif

Francestral (Montri la profilon) 2013-julio-24 14:53:00

codesito:Ĉu la lingvo influas en la konduto de la popolo kiu parolas ĝin, helpante krei malsamajn pensmanierojn kaj kulturojn?
France, kiam oni parolas al iu, oni devas elekti ĉu oni vidiras (diras vous) aŭ cidiras (diras tu). Tiu elektado devigas la parolanton pensi pri sia intimeco kun la alparolato.

Angle, kiam oni parolas pri pasintaĵo, oni ofte devas elekti inter perfekta prezenco (present perfect), preterito (preterit) kaj aliaj tensoj. Tiu elektado devigas la parolanton pensi ĉu la ago ankoraŭ daŭras nun.

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-julio-24 20:04:54

codesito:Ĉu la psikologia influo de nia lingvo, denaska aŭ lernata estas malsama dependante de kiu lingvo ĝi estas?
Ĉu la lingvo influas en la konduto de la popolo kiu parolas ĝin, helpante krei malsamajn pensmanierojn kaj kulturojn?
Ne, la hompenso estas universala, ĉiuj ni povas pensi la samajn aĵojn, la samajn ideojn kaj konceptojn. Malsamaj lingvoj nur estas malsamaj iloj aŭ manieroj por esprimi la samajn konceptojn.

Eĉ ene de iu lingvoj estas malsamaj slangoj, sed la ideojn kiujn ili esprimas estas samaj por ĉiuj lingvoj kaj popoloj.

Ne estas supera lingvo kiu povus esprimi konceptojn pli bone ol aliaj lingvoj, kvankam ja ekzistas specialaĵoj en iaj pli malpli izolitaj lingvoj.

codesito (Montri la profilon) 2013-julio-24 20:24:16

Ĉiu lingvo havas sian muzikon, sian sonon malsaman al la aliaj kaj tio devas influi homojn, eble kiam ni lernas novan lingvon tio ŝanĝas nian personecon iomete.
ni rigardu du popolojn kun similaj religio kaj kulturo, ekz. Hispanio kaj Italio, ankaŭ iliaj lingvoj similas sed havas malsaman sonecon. Kiam mi parolas italan mi sentas psikologian ŝanĝon, mi sentas ke mi estas pli maskla, pli agresema, kaj mi ŝatas tiun senton. Ŝajnas ankaŭ ke la italoj estas iomete malpli dolĉaj ol la hispanoj, kvankam evidente la itala lingvo estas belega. Sed tamen, kiam mi parolas france mi sentas ke mi estas pli ina.
Ĉu mi estas la sola kiu sentas tiajn aĵojn?

Sunjo (Montri la profilon) 2013-julio-24 20:38:33

codesito:
Ĉu la lingvo influas en la konduto de la popolo kiu parolas ĝin, helpante krei malsamajn pensmanierojn kaj kulturojn?
Mi kredas ke jes. Ekzemple parolanto de Toki Pona iam diris ke li uzas tiun facilan lingvon por faciligi la proprajn pensojn. Aliaj ekzemploj estas la "Novparolo" en la romano "1984" de George Orwell, la ideo pri neŭrolingvistika programado aŭ simple la ĉiutaga provo pri la uzo de politike taŭga lingvo. Ekzemple la universitato de mia urbo antaŭ nelonge decidis ke oni en skriba komunikado alparolu ĉiujn profesorojn en la ina formo - sufiĉe ridinde, sed bedaŭrinde ne temas pri ŝerco.

Pri Esperanto eble uzantoj de la vorto "ri" ankaŭ celas influi la pensmanieron?

yyaann (Montri la profilon) 2013-julio-24 21:33:38

La afero estas malsimpla. Oni ja povas esprimi pli malpli la saman ideon per malsamaj lingvoj sed aliflanke, ĉiu lingvo estas la rezulto de vivmaniero, historio kaj kulturo specifaj, pri kiuj ĝi havas taŭgajn, foje nerekte tradukeblajn vortojn.

En Balio (Indonezio) eĉ se la okcidentlandara ideo pri maldekstro kaj dekstro kiel direktoj progresas, en la ĉiutaga vivo la homoj plu orientiĝas per kvar direktoj: fajromonten, maren, sunleviĝen kaj sunsubiren. Maldekstro kaj dekstro utilas nur por malsamigi korpopartojn (ekz.: la dekstran manon disde la maldekstra), ne por diri kie troviĝas io rilate ion alian. Domo troviĝas ĉe la sunsubira flanko de alia domo. La salo troviĝas ĉe la fajromonta flanko de via telero. Se vi parolas nur la anglan al la loĝantoj, left kaj right estas ĉio de vi bezonata. Sed se vi lernas la lokan lingvon, vi simple ne povas malagnoski ĝian montrosistemon. Vi devas pensi laŭ ĉi-lasta.

Interkultura psiko-esploristo demandis al svisaj kamparanoj iliajn difinojn pri inteligento. Kiam la demando fariĝas en la franca, la respondo kongruis kun la "moderna", racia ideo, kiun ni havas tiurilate. Sed kiam oni refaris la demandon en la loka region-lingveto, la respondoj enhavis malsamajn trajtojn, pli grupovivecaj. Ekzemple, lernejaj sukcesoj estis enigitaj en la difinon nur se ili utilas al la grupo. La unuopula destino rigardiĝis kiel malpli grava. La engrupaj lokaj normoj plej facile emas esprimiĝi per la lingvo al ili ligita.

yyaann (Montri la profilon) 2013-julio-24 22:02:36

codesito:Ĉiu lingvo havas sian muzikon, sian sonon malsaman al la aliaj kaj tio devas influi homojn, eble kiam ni lernas novan lingvon tio ŝanĝas nian personecon iomete.
Foje tio kialigeblas per tute psikaj faktoroj. Ekzemple, kiel dekumjarulo, mi ne estis tre memfidema kaj sekve ne tre parolema. Tamen, kiam mi parolis en la angla mi estis preskaŭ trobabilema, ĉar mi sentiĝis bonnivelulo en tiu lingvo.
Same, via ekzemplo pri tio, ke vi sentiĝas pli vira/ina laŭ la lingvo de vi parolata klarigeblas pli per viaj mensbildoj pri la franca kaj la itala, ol per iuj trajtoj esence viraj/inaj ĉe tiuj ĉi lingvoj.

Foje tamen la kialo staras ĉe la interligo inter la lingvo, la kulturo kaj la parolmaniero. Mi jam diris en la franca forumo, ke kiam mi intense studis la anglan, mi emis uzi pli da subdiraĵoj (understatements) ol en la franca, ĉar en la (brit)angla uzi quite, rather, enough, somewhat, ktp. estas preskaŭ devige.

Francestral (Montri la profilon) 2013-julio-25 02:48:22

Sunjo:Pri Esperanto eble uzantoj de la vorto "ri" ankaŭ celas influi la pensmanieron?
Jes. La riistoj volas ke la sciado de la sekso de la priparolatoj estus malpli grava ol nun.

France kaj Hispane, kiam oni parolas pri iu, oni preskaŭ ĉiam sciigas ĉu tiu persono estas virhomo aŭ homino.

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-julio-25 20:58:19

Ĉu vere gravas, ke oni NE sciu la sekson de la persono pri kiu oni parolas? Por mi, kiu estas el malnova generacio, mi vidas pli da problemoj ol da avantaĝoj pri tio.

Reen al la supro