Ĉu la psikologia influo de nia lingvo estas malsama dependante de kiu ĝi estas?
de codesito, 2013-julio-23
Mesaĝoj: 13
Lingvo: Esperanto
mihxil (Montri la profilon) 2013-julio-25 21:04:54
Altebrilas:Ĉu vere gravas, ke oni NE sciu la sekson de la persono pri kiu oni parolas? Por mi, kiu estas el malnova generacio, mi vidas pli da problemoj ol da avantaĝoj pri tio.Ofte simple ne gravas, aŭ ne gravu la sekso. Se ni ekzemple parolus pri juĝisto, malpli gravu la sekso ol la aĝo, aŭ la kultura aŭ politika fono. Ankaŭ tiuj ecoj ja ne per ĉiu pronomo estas reindikata. Do kial tio ja okazu kun sekso? Ĝi estas en multaj kazoj detalo, kaj la deviga emfazo povus eble sugesti ke iel gravas.
Paulinho (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 22:33:02
Mi certas ke jes. Ĉiu lingvo estas naskita historio de sia popolo. Mi instruis kaj ankoraŭ instruas lingvojn dum multaj jaroj. Kiam lernanto plendis pri la malfacileco de lernado de vortstoko per lernado de vortoj malproksimaj de ilia ĉiutago, mi recitis al ili malgrandajn porciojn de Camões aŭ Castro Alves, kaj ili ekvidis, ke eĉ en portugala, ni havas tre malsamajn vortojn.
Ne nur ĉiu lingvo, sed ĉiu niĉo lingva estas la rezulto de homa penado, de iu kiu celas esprimi sin kaj ne ĉiam sukcesas.
Shuchdan40 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-31 03:30:06
(Mi ne montras tiujn vortojn, ĉar oni ne povas skribi tie ruse aŭ angle) Kaj ankoraŭ unu ekzemplo, pri kio scias la tuta nia lando: kiel ni devas adresi nekonatojn strate, buse? Oni uzas ĉe ni la vorto "sinjoro" nur por tre gravaj personoj. Dum multaj jaroj ni uzis por tiu celo la vortojn: "viro", "virino", "knabino", "avino".
Ial la vorto "virino" ne estas agrabla, kiam oni vin nomas tiel. Kaj ne tre maljunaj virinoj estis ŝokitaj, kiam estis adresitaj "avino". Nuntempe, multaj vendistoj komencas adresi iun virinon kiel "fraŭlino", eĉ se ŝi havas 60 jarojn, do tiu vorto, influita de deziro en la moderna mondo ne esti maljuna, modifas sian signifon