Ke daftar isi

Ĉu ni atingos "finan venkon"?

dari LLZamenhofo, 26 Juli 2013

Pesan: 21

Bahasa: Esperanto

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 27 Juli 2013 16.55.37

Esperanto ofertas la plej simplan solvon por la multaj usonanoj (kaj britoj) kiu nur parolas unu lingvon kaj kiuj, tiel, restas enfermitaj en anglosaksona mondo kun nur ombraj impresoj de aliaj kulturoj. Aliaj popoloj havas tiun saman problemon sed mi vivas en anglaparolanta socio kaj ĉiun tagon devas - ja ne pova eviti - vidi la nesciajn reagojn de mia kunlandanoj al la mondaj okazaĵoj. Ili tute misinterpretas la mondon ĉar ĉian pripenson ili bazas sur la nin ĉirkaŭantan anglalingvan mondon kun siaj sociaj kaj moralaj priskriboj.

yyaann (Tunjukkan profil) 28 Juli 2013 17.16.38

codesito:
Mi ne diras ke ne esperanto, mi diras ke ne estas mia problemo. Estas la mondo kiu havas la problemon pri komunikado ne mi, mi ja parolas kelkajn lingvojn kaj vojaĝas malmulte. Do se la mondo ne volas solvi sian problemon, mi ankaŭ ne.
Male mi pensas, ke tio estas ĉies problemo. En la nuna monda lingvordo, kapablaj kuracistoj, fajrestingistoj, sekurigistoj kaj aliaj urĝagadistoj, kiuj partoprenas en postkatastrofa helpagado for de la hejmlando ne ĉiam povas bone interparoli kun la agadlokaj loĝantoj. Instruistoj, psikokuracistoj kaj ĉiuj istoj kun interparola laboro ne povas labori por aŭ kun malsamlingvanoj. Multe da helpo kaj utila kunlaboro estas malhelpata maldanke al la foresto de planracia solvado de la monda interparola problemo.

Altebrilas (Tunjukkan profil) 29 Juli 2013 21.24.12

robbkvasnak:Esperanto ofertas la plej simplan solvon por la multaj usonanoj (kaj britoj) kiu nur parolas unu lingvon kaj kiuj, tiel, restas enfermitaj en anglosaksona mondo kun nur ombraj impresoj de aliaj kulturoj. Aliaj popoloj havas tiun saman problemon sed mi vivas en anglaparolanta socio kaj ĉiun tagon devas - ja ne pova eviti - vidi la nesciajn reagojn de mia kunlandanoj al la mondaj okazaĵoj. Ili tute misinterpretas la mondon ĉar ĉian pripenson ili bazas sur la nin ĉirkaŭantan anglalingvan mondon kun siaj sociaj kaj moralaj priskriboj.
Mi tute konsentas kun vi. Scio de nur unu lingvo kaj kulturo emigas konfuzi la mondon kun sia propra lando, kaj malhelpas la senton pri rilativeco. Mi legis en Time Magazine artikolon pri dulingvismo, kiu klarigas, ke scio de pluraj lingvoj estas profita por la disvolviĝo de la cerbo, kaj ke ili kreis novajn lernejojn por instrui la ĉinan lingvon tiucele.

Plie, la hegemonio de la angla estas nek bona por la anglalingvanoj, nek por la lingvo mem, ĉar ĝi (t.e. la angla kiel parolata de la plejmulto) iom post iom iĝas pli simpla, pli konfuza kaj pli malriĉa. La latina travivis la saman evoluon kaj restis parolata nur de malgranda elito; la aliaj latinparolantoj naskis latinidajn lingvojn, ne plu kompreneblajn inter unu la alia.

maratonisto (Tunjukkan profil) 30 Juli 2013 16.51.53

Stefano888:Esperanto estas tre utila kiel pontlingvo
Mi ne komprenas, kiel la ŝtatoj ne permesas instrui Esperanton en lernejoj kiel plenrajtan fremdlingvon. En Germanio multaj gimnazianoj lernas la latinan. Kvankam la latinan oni instruas por ĉiuj kuracistoj, farmaciistoj, flegist(in)ojn, juristoj, en la mondo la latinan parolas ĉirkaŭ unu kvarono de nombro de esperanto-parolantoj. Do Esperanto estas almenaŭ tiom utila, kiom la latina.

foggy67 (Tunjukkan profil) 1 Agustus 2013 10.02.35

Mi respondas jeson, sed la fina venko estos malfacila, ĉar la gvidantaj klasoj tute ne volas Esperanton: por tio, ili faras ĉion, por ke oni ne aûdas, vidas, legas ian bonaĵon pri la lingvo.
Esperanto ja celas interligi homojn kiel fratojn, arigante ilin per unu lingvo laù ĝia kreinto Zamenhof.
Sed la registaroj de landoj bezonas disdividi kaj kontraŭstarigi la popolojn por pravigi iliajn fiagadojn, kiel militojn, ekpluaton de homoj, koruptadon, superregadon de la mona povo, ktp....
Tial Esperantistoj ne povas apogi sin sur la registaroj, ne gravas kiu politika partio regas la landon.
Nur edukado kaj disvastigo de la lingvo povas disvolvi ĝin, sen helpo de la registaroj.

Laboru kaj esperu..........

vincas (Tunjukkan profil) 1 Agustus 2013 11.17.43

foggy67:Mi respondas jeson, sed la fina venko estos malfacila, ĉar la gvidantaj klasoj tute ne volas Esperanton: por tio, ili faras ĉion, por ke oni ne aûdas, vidas, legas ian bonaĵon pri la lingvo......Sed la registaroj de landoj bezonas disdividi kaj kontraŭstarigi la popolojn por pravigi iliajn fiagadojn, kiel militojn, ekpluaton de homoj, koruptadon, superregadon de la mona povo, ktp....
Tial Esperantistoj ne povas apogi sin sur la registaroj, ne gravas kiu politika partio regas la landon.
Nur edukado kaj disvastigo de la lingvo povas disvolvi ĝin, sen helpo de la registaroj.

Laboru kaj esperu..........
Mi ne pensas, ke registaroj estas tiom ĉiopovaj, ke povus bremsi. Ĉio dependas je simplaj homoj. Kaj se registaroj estas tiom malbonaj - oni povas elekti novajn.

johmue (Tunjukkan profil) 1 Agustus 2013 11.28.44

foggy67:Mi respondas jeson, sed la fina venko estos malfacila, ĉar la gvidantaj klasoj tute ne volas Esperanton: por tio, ili faras ĉion, por ke oni ne aûdas, vidas, legas ian bonaĵon pri la lingvo.
Ĉu vi povas diri konkrete, kion iu registaro en la pasintaj -- ni diru -- kvin jaroj faris por malhelpi Esperanton?

Francestral (Tunjukkan profil) 1 Agustus 2013 12.34.30

johmue:Ĉu vi povas diri konkrete, kion iu registaro en la pasintaj -- ni diru -- kvin jaroj faris por malhelpi Esperanton?
La franca registaro rifuzis la peticion pri la ebleco de la elektado de Esperanto dum la abiturienta ekzameno.

vincas (Tunjukkan profil) 1 Agustus 2013 13.28.15

Francestral:La franca registaro rifuzis la peticion pri la ebleco de la elektado de Esperanto dum la abiturienta ekzameno.
malgajo.gif malgajo.gif

foggy67 (Tunjukkan profil) 9 Agustus 2013 13.35.16

johmue:
foggy67:Mi respondas jeson, sed la fina venko estos malfacila, ĉar la gvidantaj klasoj tute ne volas Esperanton: por tio, ili faras ĉion, por ke oni ne aûdas, vidas, legas ian bonaĵon pri la lingvo.
Ĉu vi povas diri konkrete, kion iu registaro en la pasintaj -- ni diru -- kvin jaroj faris por malhelpi Esperanton?
Le rifuzita petskribo pri Esperanto fare de la franca registaro estas la plej bona pruvo.............

Kembali ke atas