前往目錄

Ĉu ni atingos "finan venkon"?

貼文者: LLZamenhofo, 2013年7月26日

訊息: 21

語言: Esperanto

LLZamenhofo (顯示個人資料) 2013年7月26日下午1:21:22

Eble ne tuj, sed post 10, 100, 1 000, 10 000 jaroj. Mi voĉdonis NE.

raffadalbo (顯示個人資料) 2013年7月26日下午2:49:32

Ho! Via demando ne estas la unua pri tiu temo (kiam la serĉilo funkcios, eblos trovi la unuan... ridulo.gif ).

Mi respondis "mi ne scias", sed mi ŝatus respondi: "laŭ mi ne gravas".

Kiam Kristoforo Kolombo marveturis direkte al Hindujo, li malkovris la Amerikon. Eble nia klopodado pri Esperanto ne kondukos nin al la fina venko sed al alia progreso. Tamen estos progreso: pli bona progreso ol rezigni al la nejusta stato de la internaciaj lingvoj.

Martinbr (顯示個人資料) 2013年7月26日下午6:12:47

Mi resopndos "Mi ne scias". Por mi "venko" ne estas la plej grava afero. Laŭ mi plej gravas iom-post-ioma plidiskonigo kaj plidisvastigo, kaj bonŝance tio ja povas konduki al iaspeca "venko", kvankam eble nur post jarcentoj.

fajrkapo (顯示個人資料) 2013年7月26日下午6:36:12

Martinbr:Mi resopndos "Mi ne scias". Por mi "venko" ne estas la plej grava afero. Laŭ mi plej gravas iom-post-ioma plidiskonigo kaj plidisvastigo, kaj bonŝance tio ja povas konduki al iaspeca "venko", kvankam eble nur post jarcentoj.
Jes, jam estas venko ke artefarita lingvo estas ankoraŭ tutmonde post 126 jaroj, kaj ĉiufoje pli kaj pli matura kun unu sufiĉe plena literaturo, kaj tute disvolvigita gramatiko, kursoj, vikipedio, ktp, sen ia apogo el iu nacio, ŝtato, aŭ lando (male, ĝi estis malhelpita pro ekonomiaj kialoj), nur per la intereso kaj la strebo de volontuloj.

LLZamenhofo (顯示個人資料) 2013年7月26日下午7:26:37

Esperanto kiel lingvo certe sukcesis. Esperanto kiel ideo ankoraŭ ne.

codesito (顯示個人資料) 2013年7月26日下午8:04:23

Mi kredas ke mi eĉ ne volas la finan venkon. Fina venko ankaŭ estos la fino de nia movado, mi estas komforta parolante ĉi tiun lingveton senespera, mi ne volas paroli ĝin kun la tuta mondo.

Altebrilas (顯示個人資料) 2013年7月26日下午8:40:13

Fina venko = Venka fino! malgajo.gif

LLZamenhofo (顯示個人資料) 2013年7月27日上午7:25:59

codesito:mi ne volas paroli ĝin kun la tuta mondo.
Sed komuna lingvo por la mondo estus utila aĵo? Se ne Esperanto do kiu alia lingvo?

codesito (顯示個人資料) 2013年7月27日上午7:53:22

LLZamenhofo:
codesito:mi ne volas paroli ĝin kun la tuta mondo.
Sed komuna lingvo por la mondo estus utila aĵo? Se ne Esperanto do kiu alia lingvo?
Mi ne diras ke ne esperanto, mi diras ke ne estas mia problemo. Estas la mondo kiu havas la problemon pri komunikado ne mi, mi ja parolas kelkajn lingvojn kaj vojaĝas malmulte. Do se la mondo ne volas solvi sian problemon, mi ankaŭ ne.

Stefano888 (顯示個人資料) 2013年7月27日下午2:58:08

Esperanto estas tre utila kiel pontlingvo inter parolantoj de multaj diversaj lingvoj. Mi ne komprenas kial la EU-registraro ne uzas ĝin anstataŭ dungi tiel multajn tradukistojn. El ĉiuj de la artefaritaj lingvoj, Esperanton uzas pli da personoj. Eble 400 jaroj de nun, la plejparto de la mondo uzos ĝin.

回到上端