Ĉu ami gepatran lingvon faras vin dekstrulo?
ca, kivuye
Ubutumwa 19
ururimi: Esperanto
Demian (Kwerekana umwidondoro) 27 Mukakaro 2013 07:09:55
Preskaŭ ĉiuj panĝabaj lingvistoj (Weer Rajendra Rishi), verkistoj (Saddat Hassan Manto, Khushwant Singh), poetoj (Muhammad Iqbal, Faiz Ahmed Faiz), sciencistoj (Abdus Salam, Hargobind Khurana), kaj aliaj inteligentaj homoj verkis plejparte angle, urdue aŭ kelkfoje perse.
Tial lastatempe, mi elspezas multan tempon pensadi, ĉu skribi/legi/verki en malmulte parolata gepatra lingvo (pri iu ajn!) ŝanĝas personon, kaj faras ĝin dekstremulo?
Se ĉeĥo - kiu decidas verki en ĉeĥa anstataŭ de germana - aŭ polo - kiu decidas verki en pola anstataŭ de rusa - alfrontas similan dilemon. Aŭ, ĉu estas devo de ĉiu globano (mondano) verki nur angle, ĉar ĝi estas la sola internacia lingvo kaj per ĝi oni povas helpi multajn personojn? Konfuzoj!
Pli ol 100 milionoj personoj parolas panĝaban kiel gepatra lingvo. Sed la prestiĝo de la lingvo - eĉ inter parolantoj - ne estas alta.
troyshadow (Kwerekana umwidondoro) 27 Mukakaro 2013 07:54:15
cellus (Kwerekana umwidondoro) 27 Mukakaro 2013 10:09:19
En Svedio oni en la 17-a jarcento verkistoj volis montri ke la sveda lingvo estis same grava kiel la klasikaj lingvoj, latina lingvo kaj greka lingvo.
Nuntempe multaj svedoj skribas siajn blogojn en la angla lingvo, ĉar ili opinias ke ili tiamaniere atingos pli multajn homojn.
Sekve dependas de la situacio. En unu situacio vi aperos kiel dekstrtulo, en alia vi aperos kiel maldekstrulo.
Povas ankaŭ esti ke la angla estas la radikala lingvo. Ĉio dependas del a situacio.
troyshadow (Kwerekana umwidondoro) 27 Mukakaro 2013 11:15:56
Rugxdoma (Kwerekana umwidondoro) 27 Mukakaro 2013 14:36:16
Demian:Pli ol 100 milionoj personoj parolas panĝaban kiel gepatra lingvo. Sed la prestiĝo de la lingvo - eĉ inter parolantoj - ne estas alta.Mi deziras ke vi povas daŭre kuraĝi, kaj ke vi trovos efikajn ilojn plialtigi la prestiĝon de la panĝaba lingvo, kiel ankaŭ de aliaj lingvoj. Dekstruloj ne komprenas, ke ne nur ilian propran lingvon, sed ankaŭ multajn aliajn lingvojn minacas la sama sorto, malsupero sub aliaj kulturoj. Ni devas komune batali por atingi lingvan egalecon.
vincas (Kwerekana umwidondoro) 27 Mukakaro 2013 15:59:48
troyshadow:Parolante kun iu,kiu ne komprenas la rusan,mi uzos alian lingvon,sed kial tio devas esti la anglan?en la moderna mundo pli utila estas la cxina kaj hindi.Ĉar angla estas tutmonda. Kaj en moderna mondo pli utila estas nome angla. Eble ĉina aŭ hinda estas pli utila nur en Ĉinio aŭ Barato.
cellus (Kwerekana umwidondoro) 27 Mukakaro 2013 16:44:58
Ŝajnas ke ĵurnaloj en la angla lingvo ofte estas mutle pli liberaj pri kio ili skribas ol la ĵurnaloj en la nacia lingvo. Mi ne povas doni ekzaktajn ekzemplojn, sed la afero povas esti kontrolata se iu emas.
Demian (Kwerekana umwidondoro) 27 Mukakaro 2013 19:40:00
cellus:Povas ankaŭ esti ke en certaj landoj la angla signifas libereco kaj la gepatra lingvo singifas cenzuro kaj subpremo. Mi aŭdis pri afrikaj vekistoj kiuj povis skribi kritikajn romanojn en la angla, kiujn legis la elito en la lando aŭ eksterlanda legantaro, sed se li skribas en la nacia lingvo, li povas esti sendita al malliberejo.Tio iam okazis al aŭtoro Ngugi wa Thiong'o.
Ŝajnas ke ĵurnaloj en la angla lingvo ofte estas mutle pli liberaj pri kio ili skribas ol la ĵurnaloj en la nacia lingvo. Mi ne povas doni ekzaktajn ekzemplojn, sed la afero povas esti kontrolata se iu emas.
codesito (Kwerekana umwidondoro) 27 Mukakaro 2013 21:12:30
Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 27 Mukakaro 2013 21:30:47