본문으로

Ĉu komuna lingvo por la mondo estus utila aĵo?

글쓴이: LLZamenhofo, 2013년 7월 27일

글: 32

언어: Esperanto

antoniomoya (프로필 보기) 2013년 11월 8일 오후 9:09:45

Ĉu komuna lingvo por la mondo estus utila aĵo?

Evidente, ĝi estus utila aĵo.

Sed la demando, tiel kiel ĝi estas farita, eble emas iom konfuzi la leganton. Mi ne dirus "komuna lingvo", sed "sama dua lingvo".

Kun pli ol 6000 malsamaj lingvoj parolataj nun niamonde, ni ja bezonegas "saman duan lingvon" por rilati inter ni. Momente, ni ĉiuj povas kaj povos konservi nian denaskan. Sed estas fakto ke, estontece, la tuta Tero parolos la saman lingvon.

Simpla natura evoluo de la socio.

Amike.

Benjamino (프로필 보기) 2013년 11월 10일 오후 10:53:50

BartexXx310:
Benjamino:Eble, tamen same utilaj estas ne komunaj lingvoj.
Okej mi konsentas kun, sed nur tiam, se tiu monda komuna lingvo estus la lingvo sanskrito aŭ urdu, ĉu vi konsentas kun mi ??? lango.gif
Mi amus eklerni la sanskritan, do subskribas vian proponon kaj kampanjos forte!

다시 위로