Al la enhavo

Ĉu komuna lingvo por la mondo estus utila aĵo?

de LLZamenhofo, 2013-julio-27

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

Paulinho (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-30 01:00:11

Komuna lingvo estas por la mondo tre bela revo. Mi esperas ke esperanto kreskas, pliiĝas, ktp. Sed amikeco estas lingvo pli efika. Esperanto kun amikeco estos povega. Esperanto sen amikeco fiaskos. Amikeco estas la valoro. Esperanto estas la vektoro....

Shuchdan40 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-30 03:40:07

Foje, kiam mi estis ankoraŭ en lernejo, mi legis frazon en revuo: en estonteco la homaro havos nur unu lingvon. Tiam tiu frazo ŝokis min: la mondo ne estos tre interesa sen diversaj lingvoj. Sed nun, malgraŭ miaj sentoj, mi akceptis la ideon, ke iam, en tre malproksima estenteco (ni povas esti trankvilaj, ni ne ĝisvivos)la homaro, se ne pereigos sin, neeviteble havos nur unu lingvon. Tio estas leĝkonforma proceso. Tion proceson vi jam vidas en Rusio: la juna generacio de kelkaj malgrandaj nacioj, precize la leĝantoj de urboj preferas paroli nur ruse, malgraŭ la lokaj registaroj faras multe por ke la lingvoj estu konservitaj. Tiu komuna lingvo en tiu malproksima estenteco povas esti modifita angla, ĉina, hinda aŭ ia miksaĵo de rusa kaj araba. Tiu komuna lingvo povas esti Esperanto (Kaj mi volas, ke tiu estu Esperanto!) aŭ iu nova artefarita lingvo, kiun ankoraŭ oni ne elpensis. Mi opinias, ke ni apenaŭ povas konservi Esperanton por tiu celo.

Peccavimus (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-30 05:03:31

Mi kredas ke eble iam la mondo havos unu komunan lingvon, kaj mi opinias ke Esperanto estas tre bona lingvo por la tuta mondo. Sed . . . mi ne zorgas ĉu Esperanto estas la dua lingvo de tuta mondo, aŭ ĉu ne. Ĉar la beleco de nia lingvo estas en la artverko mem. La literaturo Esperanta estas en ĝi mem sufiĉe bela por pravigi la lingvon. Ekzemple, la noveloj de Liven Dek (legu, se vi ne jam legis, lian libron "Ne Ekzistas Verdaj Steloj." Tiam mi legis la novelon titolan, mi diris "Ho!" Ĝi mallonga estas, sed fortega!), aŭ la poezio de William Auld.

Kiam mi povas legi pli bone la lingvon, trovos (mi scias!) eĉ pli bonajn verkojn. Ĉi tiu fakto estas, por mi, sufiĉa.

Dakila_Sidhi (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-30 06:00:28

Kio okazis je ĝia konto?

cellus:Mi opinias ke Lernu ne devus akcepti tian nomon, ĉar vi ne estas pli Zamenhof ol mi estas e. de Wahl!
Ankaŭ kial tio estus utila?
Ĉar tio faciligus la komunikadon inter homoj. Kaj komunikado estas tre grava afero en niaj vivoj.
Ni komunikas kun la mondo por ni helpi nin navigi, kaj interagi kun amikoj kaj konatoj.
Se la tuta mondo havus komunan lingvon, ni ĉiuj povos kompreni unu la aliajn.

eddyh (Montri la profilon) 2013-septembro-02 08:47:50

Stefano888:Por faciligi komunikon inter diversaj homoj sur la tero, komuna lingvo estus tre utila.
Jes, sed la Angla ne estas la bona solvo.

vincas (Montri la profilon) 2013-septembro-02 09:13:20

eddyh:Jes, sed la Angla ne estas la bona solvo.
Pli bone estas havi anglan lingvon kiel tutmonda, ol ne havi tutmondan lingvon entute.

Stefano888 (Montri la profilon) 2013-septembro-03 21:57:21

Havi la anglan kiel tutmonda lingvo ne estas egala al tiuj, kiuj ne lernis paroli la anglan denaske. Angla ortografio kaj la verb-konjugacioj estas malfacilaj por lernati de ne-angla-parolantoj. Estas multe da neregulaj verboj en la angla. Ankaŭ anglaj vortoj ne ĉiam estas elparolataj sam-maniere kiel ili estas literumitaj. Ekzemple, la ough en though, thought, plough, kaj enough estas je ĉiu kazo elparolataj malsame.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2013-septembro-05 19:04:52

Ĉu ne estas memevidenta?

vincas (Montri la profilon) 2013-septembro-05 19:17:44

Stefano888:Havi la anglan kiel tutmonda lingvo ne estas egala al tiuj, kiuj ne lernis paroli la anglan denaske. Angla ortografio kaj la verb-konjugacioj estas malfacilaj por lernati de ne-angla-parolantoj. Estas multe da neregulaj verboj en la angla. Ankaŭ anglaj vortoj ne ĉiam estas elparolataj sam-maniere kiel ili estas literumitaj. Ekzemple, la ough en though, thought, plough, kaj enough estas je ĉiu kazo elparolataj malsame.
Kiu ajn estus tutmonda lingvo ĝi ne estos egala al ĉiuj. Do pli bone estas havi anglan kiel tutmondan lingvon ol ne havi entute tutmondan lingvon.

Nexar (Montri la profilon) 2013-novembro-08 19:33:23

Ne, la Hispan-parolanto el Amerika parolas Hispanan kaj iuj ne ŝatas paroli inter si.

Reen al la supro