去目錄頁

Ĉu komuna lingvo por la mondo estus utila aĵo?

从 LLZamenhofo, 2013年7月27日

讯息: 32

语言: Esperanto

LLZamenhofo (显示个人资料) 2013年7月27日上午7:56:23

Ankaŭ kial tio estus utila?

cellus (显示个人资料) 2013年7月27日上午9:49:53

LLZamenhofo:Ankaŭ kial tio estus utila?
Mi opinias ke Lernu ne devus akcepti tian nomon, ĉar vi ne estas pli Zamenhof ol mi estas e. de Wahl!

LLZamenhofo (显示个人资料) 2013年7月27日下午12:28:31

Jes vere lango.gif

Stefano888 (显示个人资料) 2013年7月27日下午2:09:13

Por faciligi komunikon inter diversaj homoj sur la tero, komuna lingvo estus tre utila.

sandreus (显示个人资料) 2013年7月27日下午2:32:27

Mi ege bedaŭrindas, ke ĉi tion ankoraŭ al iu estas bezone pravigi. Evolui signifas kutime iri antaŭen, sed malantaŭen. Civilizacio devas evolui! Tiuj regastroj, kiuj ĝis nun ne akceptis Esperanton estas bremsoj por la evoluo.

cellus (显示个人资料) 2013年7月27日下午4:22:38

Pensu pri tio: Se ĉiu civitano en via lando kaj en aliaj lando scius esperanton, tio signifas ke ĉiu civitano povus veturi al ĉiu alia lando kaj sen problemoj labori tie. Unu el la iloj kiuj tenas nin al nia kulturo kaj nia lando estas la lingvo. Se ni scias plurajn lingvojn ni estas iomete pli liberaj, kaj se ĉiuj scius la saman lingvon, ĉiuj estus tre liberaj. Ĉu niaj registaroj vere volus tion?

Kiam mi havis 14 jarojn mi pensis ke estas tute prave ke ĉiuj devas scii esperanton – sed tre malmultaj homoj kredis min.

Paulinho (显示个人资料) 2013年7月28日下午2:14:18

Laŭ mi, Esperanto estas sakramento de la profunda deziro de la homa koro, kiu volas trovi aliajn homajn korojn. Esperanto neniam estos parolata en ĉiuj urboj de la mondo. La deziro de kunveno okazu ankaŭ en aliaj lingvoj. Sed mi amas Esperanton per la sonĝoj pli ol per realaĵo. La homo, kiu ne revas, malgrandiĝas lian homan kondicion.

brw1 (显示个人资料) 2013年7月28日下午5:31:00

Ĉiuj bonan ideon! Sed unu komuna lingvo ne estas reala ĉelo por nun! Ĝi estas por nun sanĝo por la estonteco unu realeco.

Benjamino (显示个人资料) 2013年8月9日上午11:55:26

Eble, tamen same utilaj estas ne komunaj lingvoj.

Drafter (显示个人资料) 2013年8月9日下午12:21:16

Benjamino:Eble, tamen same utilaj estas ne komunaj lingvoj.
Vi parolas tiel, ĉar vi ne devas lerni la anglan ekde nulo ridulo.gif.

回到上端