Aller au contenu

Verŝajne senseksa uzo de la vorto frato

de Francestral, 30 juillet 2013

Messages : 2

Langue: Esperanto

Francestral (Voir le profil) 30 juillet 2013 12:31:05

Frato estas virseksa vorto, sed mi legis ekzemplon, en kiu frato ŝajnas signifi frato aŭ fratino.

En la paĝo li de ReVo, mi legis:
*li
1. Ununombra pronomo triapersona virgenra: [...]
2. Universala ununombra pronomo triapersona ulgenra, uzata kiam la sekso de la koncernulo estas nekonata aŭ ignorenda (en ĝenerala diraĵo, en leĝo aŭ statuto ktp): [...] se vendos sin al vi via frato, hebreo aŭ hebreino, li servu vin dum ses jaroj, sed en la sepa jaro forsendu lin de vi en libereco [7].
[...]
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 15:12
Ĉu frato vere estas uzata sensekse ĉi tie?

michaleo (Voir le profil) 30 juillet 2013 13:32:37

Ĉi tio ne mirigas min, ĉar en la pola lingvo la vorto brat (frato) signifas ankaŭ proksimulo, kamarado kaj ne estas tiam koneksa kun sekso. Verŝajne, simile en Esperanto kaj tial ni povas legi en esperanta traduko de poemo de Schiller - "Odo al Ĝojo" jenajn vortojn: "ĉiuj homoj sentas frate". En la pola traduko: "ĉiuj homoj estos fratoj".

Retour au début