Al la enhavo

Ĉu vi ŝatas librobindadon?

de ritarita, 2007-novembro-10

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

ritarita (Montri la profilon) 2007-novembro-10 13:57:55

Saluton al ĉiuj!

Lastatempe mi lernis kiel bindi librojn mane kaj nun mi povas bindi librojn en la tielnomata "kopta stilo".

Mi nun ekbindas librojn en aliaj stiloj, ekzemple librobindado per rubandoj.

Ĉu iu ŝatas bindi librojn mane? Se jes, kiun stilon vi preferas?

manichica (Montri la profilon) 2007-novembro-10 16:23:54

saluton!

neniam mi bindis librojn. Kie vi trovas librojn por bindi? ĉar norme jam estas bindataj....

Kore,

Cathy

ritarita (Montri la profilon) 2007-novembro-10 19:32:37

Saluton rido.gif

Fakte librobindado estas arto de krei librojn uzante paperajn foliojn, eĉ neprintitajn foliojn.

Mi prenas blankajn foliojn, faldas ilin kaj kudras ilin kune kreante librojn, en kiuj oni povas skribi.

Bedaŭrinde oni ne povas enmeti fotojn ĉi tie en la forumo, tamen vi estas bonvena viziti mian paĝaron pri librobindado kaj vidi kelke da miaj libretoj tie:

fotoj

detalaj fotoj

manichica (Montri la profilon) 2007-novembro-10 23:48:34

ili estas tre belaj. vi devas bizoni multa tempo por fari unu. ili ŝajnas tre prezisaj.Gratuloj!

kore,

cathy

ritarita (Montri la profilon) 2007-novembro-11 08:36:12

Dankon! Nun mi bezonas cirkaŭ 3 horojn por bindi unu libreton, sed antaŭe, kiam mi ekbindis, tio postulis multe pli da tempo kaj certe la rezultoj ne tro belis rideto.gif

Reen al la supro