目次へ

Ĉu vi ŝatas librobindadon?

ritarita,2007年11月10日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

ritarita (プロフィールを表示) 2007年11月10日 13:57:55

Saluton al ĉiuj!

Lastatempe mi lernis kiel bindi librojn mane kaj nun mi povas bindi librojn en la tielnomata "kopta stilo".

Mi nun ekbindas librojn en aliaj stiloj, ekzemple librobindado per rubandoj.

Ĉu iu ŝatas bindi librojn mane? Se jes, kiun stilon vi preferas?

manichica (プロフィールを表示) 2007年11月10日 16:23:54

saluton!

neniam mi bindis librojn. Kie vi trovas librojn por bindi? ĉar norme jam estas bindataj....

Kore,

Cathy

ritarita (プロフィールを表示) 2007年11月10日 19:32:37

Saluton rido.gif

Fakte librobindado estas arto de krei librojn uzante paperajn foliojn, eĉ neprintitajn foliojn.

Mi prenas blankajn foliojn, faldas ilin kaj kudras ilin kune kreante librojn, en kiuj oni povas skribi.

Bedaŭrinde oni ne povas enmeti fotojn ĉi tie en la forumo, tamen vi estas bonvena viziti mian paĝaron pri librobindado kaj vidi kelke da miaj libretoj tie:

fotoj

detalaj fotoj

manichica (プロフィールを表示) 2007年11月10日 23:48:34

ili estas tre belaj. vi devas bizoni multa tempo por fari unu. ili ŝajnas tre prezisaj.Gratuloj!

kore,

cathy

ritarita (プロフィールを表示) 2007年11月11日 8:36:12

Dankon! Nun mi bezonas cirkaŭ 3 horojn por bindi unu libreton, sed antaŭe, kiam mi ekbindis, tio postulis multe pli da tempo kaj certe la rezultoj ne tro belis rideto.gif

先頭にもどる