Aller au contenu

Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?

de baibaibibi, 5 août 2013

Messages : 114

Langue: Esperanto

kaŝperanto (Voir le profil) 13 septembre 2013 23:05:59

mihxil:
kaŝperanto:Tamen, mi amike fortstaras je mia opinio, ke vi ne devis rekte diri tiujn aĵojn.
Se vi tiom forte opinias ke tiaj aferoj ne aperu, do kial vi citas ilin? Tiel vi nur denove aperigas ilin, kaj igas ilin pli nemalaperigeblaj. Tiel ŝajnas kvazaŭ vi nur faris tion por aspektigi min malbona, kaj ŝajne tute ne interesiĝas pri la efektiva enhavo aŭ fieco de tio kion mi diris. Ĉu vi komprenas ke tia agmaniero aspektas al mi iomete hipokrita?
Mi nur citis ilin je via peto (kaj grave de miskomprenado de tiu ĉi afiŝo). Ĉe tiu tempo, mi pensis ke vi rekte intencis diri tiujn aĵojn. Nun mi scias alie, sed mi ne povas malfari tiujn aĵojn, kiuj mi jam diris.

Tamen, mi komprenas vin, kaj mi nun provos repreni/forviŝi tiu afiŝo. Eble la unua afiŝo kiu enhavas ĝin de pdenisowski devas esti forviŝita. Mi ne intencis aspektigi vin malbona, kaj mi pardonpetas.

--

Redaktaĵo: Ĝi nun estas redaktita de mia antaŭan afiŝon.

mihxil (Voir le profil) 14 septembre 2013 02:48:29

kaŝperanto:Eble la unua afiŝo kiu enhavas ĝin de pdenisowski devas esti forviŝita.
Mi ne pensas ke io ajn estu forviŝita, nek forredaktita de vi mem. Fakte ŝajnas al mi iomete nelogike nun fari, ĉar vi ŝajne nun pensas ke mia mesaĝo ne estis tiom fia, do kial ĝi forredaktiĝu? Vidu, al mi la tuta mesaĝo ne estis fia entute, la mirigaĵo estis nur ke tiam kiam vi opiniis ĝin fia, vi lasis ĝin, kaj nun ke vi iomete komprenas min, vi volas forviŝi. Pardonu, mi ne volas igi la aferojn pli komplikaj por vi, sed al mi ĉio ĉi ne ŝajnas tre kohera... ridulo.gif

corobu (Voir le profil) 14 septembre 2013 08:45:11

baibaibibi:La religioj estas superprotektataj en lernu, la religiuloj komencas plendi kaj ploradi se iu argumentas kontraŭ ili. ial oni nuligas argumentojn de ne-kredantoj kaj oni lasas la fimesaĝojn de la kredantoj.
Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?
Ne.
Mi ne konas vin, nur vizitis la tutan fadenon okaze de mia reveno en lernu. Miaopinie vi estas "kontraŭreligia fundamentisto", pruvo estas via respondo al iu Tom.

baibaibibi:
kaŝperanto:

Nepre ne. Fakte, iom da Lernuanoj ŝajne malkapablas kompreni kiel agi respektinde kaj ĝentile al kunesperantistoj (eĉ al iu ajn homo tute). Fari fadenojn/afiŝojn pri la "fakto" ke Dio ne ekzistas? Ĉi tiu tute klare kontraŭas la regularojn de Lernu - vi neniam povas disputi tion - precipe en la afero, kiu estis malkovrita de pdenowski pri la fiafiŝo de mihxil.

Kvankam mi konsentas kun mihxil ke ĉi tiu fadena speco estas pli interesa kaj vigla, mi ne konsentas je la uzita maniero en ĉi tiuj fadenoj (de ambaŭ flankoj, sed badaŭrinde precipe de la sendiuloj). Facile eblas disputi ĝentile kaj respektinde pri tiaj temoj, kaj ĝi eble eĉ estas pli verŝajna ke viaj argumentoj estus aŭditaj.

Vere, la nura ismo kiu estas tute ĝusta estas agnostikismo. Citi la bonega Sokrato:
Sokrato:"Mi estas la plejsaĝa homo vivanta, ĉar mi scias unu aĵo, kaj tio estas ke mi scias nenio."
Vere, nekreduloj havas tiel forta fido kiel kreduloj. Estas same malracia kaj religia. Ni ne scias kiom da dimensioj ekzistas, kio/kie pli ol 90% da substanco estas, aŭ eĉ ĉu tempo vere ekzistas entute - sed vi dirus memfide, ke Dio ne ekzistas!? Nepre estos malebla, scii la vero de iu ajn entute kun certeco.
Uzi via vorto: estas freneza. Ĉu vi estas nereligia fundamentisto?

Persone, mi kredas je Dio, sed mi pensas kiel agnostikisto.

Amike,
-Tom
Se ĉiu ĉi diskutado utilis por ke vi fariĝis agnostikulo anstataŭ sekvi malveraĵojn, mi pensas ke nia laboro estis utila. Amen.

baibaibibi (Voir le profil) 14 septembre 2013 19:06:15

corobu:

Vi diras ke mi estas "kontraŭreligia fundamentisto" do, bone. Ĉu tio estas la fino de la mondo? Ĉu tio estas atako? Esprimu viajn opiniojn libere, amiko. Amen!

erinja (Voir le profil) 15 septembre 2013 12:18:09

La temo de ĉi tiu fadeno estas "Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?"

Se iu volas diskuti alian temon - la fiecon aliaj uzantoj, la ekziston de diaj estaĵoj, la prezo de arakidoj en suda Brazilo -- bonvolu iri al alia pli taŭga fadeno por fari tion.

Sunjo (Voir le profil) 15 septembre 2013 12:21:27

erinja:La temo de ĉi tiu fadeno estas "Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?"

Se iu volas diskuti alian temon - la fiecon aliaj uzantoj, la ekziston de diaj estaĵoj, la prezo de arakidoj en suda Brazilo -- bonvolu iri al alia pli taŭga fadeno por fari tion.
Mia afiŝo tute rilatis al la temo. Ke ĝi ne plaĉas al vi ĉar ĝi enhavis kritikon ne gravu por la decido ĉu ĝi estas foriginda. Kompreneble ne estas problemo reafiŝi gin en nova fadeno aŭ, se vi denove arbitre forigos ĝin, ekster la retejo de lernu.

erinja (Voir le profil) 15 septembre 2013 13:27:07

Sunjo:
erinja:La temo de ĉi tiu fadeno estas "Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?"

Se iu volas diskuti alian temon - la fiecon aliaj uzantoj, la ekziston de diaj estaĵoj, la prezo de arakidoj en suda Brazilo -- bonvolu iri al alia pli taŭga fadeno por fari tion.
Mia afiŝo tute rilatis al la temo. Ke ĝi ne plaĉas al vi ĉar ĝi enhavis kritikon ne gravu por la decido ĉu ĝi estas foriginda. Kompreneble ne estas problemo reafiŝi gin en nova fadeno aŭ, se vi denove arbitre forigos ĝin, ekster la retejo de lernu.
Mi tute ne zorgas pri ĝia enhavo. Vi povas libere afiŝi ĝin en alia fadeno. Sed mi kredas ke vi jam kreis alian fadenon pri la temo de forviŝoj, kaj vi povus libere afiŝi ĝin tie.

Ĉi tiu fadeno estas por la diskuto, ĉu la lernu-teamanoj estas religiaj fundamentistoj. Kaj mi ne vidis tiun temon en via mesaĝo; vi ne indikis, ekzemple, ke la lernu-teamanoj forigas fadenojn pro tio ke ili estas aŭ ne estas religiaj fundamentistoj.

mihxil (Voir le profil) 15 septembre 2013 16:49:17

erinja:La temo de ĉi tiu fadeno estas "Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?"
Iu (ne mi) pensis ke estis bone ŝanĝi la temon al iu afiŝo kiun mi pasintjare afiŝis. Klarigoj pri tio, tiam do temkoncernas ankaŭ. Temoj de fadenoj ja povus iomete ŝanĝiĝi, mi pensas ke tio normalas.

Sunjo (Voir le profil) 15 septembre 2013 20:20:25

erinja:Sed mi kredas ke vi jam kreis alian fadenon pri la temo de forviŝoj, kaj vi povus libere afiŝi ĝin tie.
Mi bedaŭras ke vi preferas kredi ion kies malvereco estus facile kaj rapide eksciebla. Tia miskredemo povus priskribi religiajn fundamentistojn, sed kiel mi jam diris, via kredo ne gravu pri bona forumadministrado.

erinja (Voir le profil) 16 septembre 2013 03:20:37

Mi ne scias pri kio vi parolas, efektive. Sed libere afiŝu vian mesaĝon aliloke en la forumoj, en pli taŭga fadeno. Mi ne kontraŭas la enhavon de via mesaĝo, sed ĉi tiu fadeno jam tro multe vagis, kaj mi preferus limigi pluan vagadon de la komenca temo.

Retour au début