본문으로

Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?

글쓴이: baibaibibi, 2013년 8월 5일

글: 114

언어: Esperanto

vincas (프로필 보기) 2013년 8월 6일 오전 11:46:09

baibaibibi:La religioj estas superprotektataj en lernu
Kiu faras tion? Eble vi povas diri nomojn?

pdenisowski (프로필 보기) 2013년 8월 6일 오후 12:06:25

mihxil:
Jasminka:Bv. agi ĝentile kaj neniu forigos viajn mesaĝojn aŭ kontojn.
Nu, ankaŭ tio ne estas vera. Kelkaj mesaĝoj el mi estis forigitaj, kaj ili ne estis malĝentilaj. Maksimume ili tre honeste reprezentis mian opinion. Sed tio ne ofendu.
mihxil : 2013-05-24 18:16:12:Mi Michiel Meeuwissen, loĝante je Hilversum en Nederlando, je Hoogstraat 24, diras ke la Korano estas stulta freneza fabelaro, kaj Mahometo estis mensogulo kaj krome fia murdisto.
(Forigita fare de la lernu-administrantoj, sed kaŝmemorigita ĉi tie.)

Eble la difino de "ĝentila" ŝanĝiĝis ...

Sunjo (프로필 보기) 2013년 8월 6일 오후 12:30:42

pdenisowski:
Paranteze, nomi ies kredon "frenezan fantaziaĵon" estas ja atako. Se vi vere kredas ke tio ne estas atako, bonvolu publiki artikolon (vernome, kun adreso) dirante ke la Korano estas fabelaro kaj Muhammad (pesl*) estas mensogulo.

*pesl = paco estu sur li
forumreguloj:Ne kalumniu kaj ne diskutu nehoneste. Ekzemple, estas malpermesite kripligi la sencon de aliaj mesaĝoj, ŝanĝi viajn komentojn kun la intenco kaŝi aŭ kripligi la sencon, provoki aliajn uzantojn malobservi la regulojn.
Do, unue oni kompreneble diskutu ĉu la afiŝo de mihxil vere estis kontraŭ la reguloj de la forumo (mi opinias ke ne). Sed se ja, ankaŭ la provoko de pdenisowksi estis kontraŭ la reguloj.

Laŭ mi sincereco almenaŭ same gravas kiel ĝentileco.

vincas (프로필 보기) 2013년 8월 6일 오후 12:44:22

Sunjo:Do, unue oni kompreneble diskutu ĉu la afiŝo de mihxil vere estis kontraŭ la reguloj de la forumo (mi opinias ke ne).
Sed ĝi tamen estis forigita.

Oijos (프로필 보기) 2013년 8월 6일 오후 12:59:16

pdenisowski:
mihxil : 2013-05-24 18:16:12:Mi Michiel Meeuwissen, loĝante je Hilversum en Nederlando, je Hoogstraat 24, diras ke la Korano estas stulta freneza fabelaro, kaj Mahometo estis mensogulo kaj krome fia murdisto.
(Forigita fare de la lernu-administrantoj, sed kaŝmemorigita ĉi tie.)

Eble la difino de "ĝentila" ŝanĝiĝis ...
Ĉu estas malĝentila ago publikigi malagrablajn faktojn?

Belmiro (프로필 보기) 2013년 8월 6일 오후 1:17:21

[quote=Oijos
Ĉu estas malĝentila ago publikigi malagrablajn faktojn?/quote]Jes, se tio ne estas necesa. Sed via demando estas du foje malĝentila. Pardonu mian malĝentilecon sed mi aldonas ke vi ne komprenas tion.

pdenisowski (프로필 보기) 2013년 8월 6일 오후 1:18:04

Oijos:
pdenisowski:
mihxil : 2013-05-24 18:16:12:Mi Michiel Meeuwissen, loĝante je Hilversum en Nederlando, je Hoogstraat 24, diras ke la Korano estas stulta freneza fabelaro, kaj Mahometo estis mensogulo kaj krome fia murdisto.
(Forigita fare de la lernu-administrantoj, sed kaŝmemorigita ĉi tie.)

Eble la difino de "ĝentila" ŝanĝiĝis ...
Ĉu estas malĝentila ago publikigi malagrablajn faktojn?
Se mi kontraŭstaras atakojn kaj insultojn kontraŭ aliajn, MI estas malĝentila? Stranga logiko ...

Oijos (프로필 보기) 2013년 8월 6일 오후 2:35:50

Kial vi estus malĝentila? Mi ne komprenas. Mi nur demandis demandon.

Mi ne legis Koranon, kaj tial ne komentas pri ĝi. Sed povas esti, ke faktoj estas malagrablaj. Ekzemple klimata ŝanĝo.

Ŝajnas al mi, ke moderigantoj ankaŭ forigas iujn mesaĝojn enhavantajn malagrablajn faktojn.

Parenteze, mi donas al vi rajton insulti min. Malĝentileco ne ĝenas min.

Oijos (프로필 보기) 2013년 8월 6일 오후 6:38:33

Iu forigis bonan respondon de mihxil!

Kio estis malbona en ĝi?! Aserto, ke Stalin estis murdisto?

mihxil (프로필 보기) 2013년 8월 6일 오후 6:40:36

Oijos:Iu forigis bonan respondon de mihxil!

Kio estis malbona en ĝi?! Aserto, ke Stalin estis murdisto?
Nekredeble. Kia cenzuro. Ni eble serĉu alian forumon.

Kaj kiu raportis ĝin? Mi komprenas ke la teamo eble ne dirus tion. Sed la raportinto eble ja havus la kuraĝon konfesi tion?

다시 위로