Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?
ca, kivuye
Ubutumwa 114
ururimi: Esperanto
BartexXx310 (Kwerekana umwidondoro) 6 Nyandagaro 2013 21:57:53
mihxil:Oo , tute interesa afero, same estas sur la pola forumo, jam kelkaj respondoj kaj demandoj estis forigitaj. Eĉ pluraj polaj kontoj estis forigitaj sen kazo.Oijos:Iu forigis bonan respondon de mihxil!Nekredeble. Kia cenzuro. Ni eble serĉu alian forumon.
Kio estis malbona en ĝi?! Aserto, ke Stalin estis murdisto?
Kaj kiu raportis ĝin? Mi komprenas ke la teamo eble ne dirus tion. Sed la raportinto eble ja havus la kuraĝon konfesi tion?
mihxil (Kwerekana umwidondoro) 9 Nyandagaro 2013 05:46:37
mihxil:Sed la raportinto eble ja havus la kuraĝon konfesi tion?Ŝajnas do ke ne. Kiom malkuraĝe, malsincere, malfermite kaj inside. Aŭ ĉu nun ankaŭ tio estus 'insulto'?
Miland (Kwerekana umwidondoro) 9 Nyandagaro 2013 07:02:22
baibaibibi:La religioj estas superprotektataj en lernuMiaopinie, plejmulte mesaĝoj de ateistoj ne cenzuriĝas.
baibaibibi: Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?Miaopinie, ne.
Oijos (Kwerekana umwidondoro) 9 Nyandagaro 2013 21:03:25
baibaibibi (Kwerekana umwidondoro) 9 Nyandagaro 2013 22:16:40
Miland:Ne nur mesaĝojn sed eĉ kompletajn fadenojn, ekzemple mia fadeno pri la falseco de la evangelioj kaj de Jesuo. Kial oni ne povas ataki la evangelion kaj Jesuon? Ŝajnas ke la teamon konsideras la evangeliojn sakrajn kaj ne tuŝeblajn, tio montras ke ili estas religiaj fundamentistoj.baibaibibi:La religioj estas superprotektataj en lernuMiaopinie, plejmulte mesaĝoj de ateistoj ne cenzuriĝas.
baibaibibi: Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?Miaopinie, ne.
pdenisowski (Kwerekana umwidondoro) 10 Nyandagaro 2013 06:16:13
baibaibibi:Kial oni ne povas ataki la evangelion kaj Jesuon? Ŝajnas ke la teamon konsideras la evangeliojn sakrajn kaj ne tuŝeblajn, tio montras ke ili estas religiaj fundamentistoj.Stranga logiko. Se la lernu-teamanoj forigus "atakojn" (via vorto) kontraŭ samseksamo, ĉu tio signifus ke ili estas samseksemuloj?
Se iu "atakus" nekredantojn, mi ankaŭ kontraŭstarus tion.
Ni ne devas samopinias, sed ni devas toleri kaj respekti unu la alian.
Amike,
Paul
mihxil (Kwerekana umwidondoro) 10 Nyandagaro 2013 06:52:17
baibaibibi:Ŝajnas ke la teamon konsideras la evangeliojn sakrajn kaj ne tuŝeblajn, tio montras ke ili estas religiaj fundamentistoj.Mi ne samopinias ke ili probable estas religiaj, des malpli ke ili estas fundamentistoj. Mi ĉi-kaze samopinias kun eĉ pdenisowski, kaj via logiko ne tauĝas. Mi ja opinias kun vi ke mesaĝoj kaj eĉ fadenoj tro facile (kaj tro senklarige) estas forigitaj, kaj eble eĉ ke religio estas traktata kun tro da 'respekto'.
mihxil (Kwerekana umwidondoro) 13 Nyandagaro 2013 07:16:42
mihxil:Kaj kiu raportis ĝin? Mi komprenas ke la teamo eble ne dirus tion. Sed la raportinto eble ja havus la kuraĝon konfesi tion?Bone, do ŝajne la forumo estas plena de malkuraĝaj lurkantoj kiuj ja pretas raporti mesaĝojn sed ne pretas konfesi tion. Iom fie, ĉu ne?
Mi kelkajn fojojn petis ke oni almenaŭ estu malfermata pri la afero, sed mi ĝis nun eĉ ne ricevis klarigon kial miaj mesaĝoj estis forigitaj. Ke la teamo ne havas tempon estas eble kompreneble, sed miaj mesaĝoj estis do raportitaj. Kiu faris tion? Kaj kial tiu estas tiom ekstreme timema?
Stefano888 (Kwerekana umwidondoro) 14 Nyandagaro 2013 22:02:04
Se la junvirino pravas, la lernu teamo ankoraŭ instigas kristanan konduton en tiu ĉi retejo sen instigi sindonemon al iu ajn aparta religio. (Tamen, mi pensas ke estas nekristanaj religiuloj, kiuj ankaŭ kredas ke estas malprava moki homojn kaj esprimi malamon al ili. Mi ne pensas ke la kristana religio estas la sola unu, kiu instruas ĉi tion.)
codesito (Kwerekana umwidondoro) 15 Nyandagaro 2013 17:56:29
Stefano888:Eble, la plejparto de ili estas religiaj. Eble, la plejparto de ili estas nereligiaj, kiel unu junvirino jam diris en ĉi tiu fadeno. Esprimi malamo al iu kaj moki aliajn homojn ne estas bonaj. Mi estas kristano kaj mi diras ke tia konduto ne estas kristana. Ĝi ne estas la speco de konduto, kiun Kristo instruis al ni praktiki.La viktimismo kaj hipokriteco de kelkaj religiuloj naŭzas. La religio estas ofta kaŭzo de malamo kaj divido inter la homoj, nur legu la ĉiutagajn novaĵojn, ĉiutage kristanoj, islamanoj, judoj, ktp. mortigas unu la alian.
Se la junvirino pravas, la lernu teamo ankoraŭ instigas kristanan konduton en tiu ĉi retejo sen instigi sindonemon al iu ajn aparta religio. (Tamen, mi pensas ke estas nekristanaj religiuloj, kiuj ankaŭ kredas ke estas malprava moki homojn kaj esprimi malamon al ili. Mi ne pensas ke la kristana religio estas la sola unu, kiu instruas ĉi tion.)