Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?
od baibaibibi, 5. augusta 2013
Príspevky: 114
Jazyk: Esperanto
pdenisowski (Zobraziť profil) 15. augusta 2013 23:25:24
codesito:La viktimismo kaj hipokriteco de kelkaj religiuloj naŭzas.La religio estas ofta kaŭzo de malamo kaj divido inter la homoj, nur legu la ĉiutagajn novaĵojn, ĉiutage kristanoj, islamanoj, judoj, ktp. mortigas unu la alian.Ĉiutage multaj nereligiuloj mortigas unu la alian - ĉu mortigo nur malbonas se la mortigistoj estas religiuloj? Ĉu viktimismo kaj hipokriteco (laŭ vi) nur "naŭzigas" se temas pri kredantoj?
Moseo, Kristo, kaj Muhomado ankaŭ avertas nin kontraŭ hipokriteco.
Miaopinie, neniu mortigisto rajtas nomi sin "religiulon", kaj mi certas ke tiupunkte ĉiuj religioj samopinias.
Amike,
Paul
Rejsi (Zobraziť profil) 16. augusta 2013 0:42:55
codesito:Mi ne ŝatas la religion. Sed...kio okazus se religio ne ekzistus? Ĉu la mortigoj ĉesus? Ĉu la koruptado ĉesus? Kelka da ĉi tio ĉesus, sed aliaj motivoj por mortigi anstataŭigus la antaŭajn.Stefano888:Eble, la plejparto de ili estas religiaj. Eble, la plejparto de ili estas nereligiaj, kiel unu junvirino jam diris en ĉi tiu fadeno. Esprimi malamo al iu kaj moki aliajn homojn ne estas bonaj. Mi estas kristano kaj mi diras ke tia konduto ne estas kristana. Ĝi ne estas la speco de konduto, kiun Kristo instruis al ni praktiki.La viktimismo kaj hipokriteco de kelkaj religiuloj naŭzas. La religio estas ofta kaŭzo de malamo kaj divido inter la homoj, nur legu la ĉiutagajn novaĵojn, ĉiutage kristanoj, islamanoj, judoj, ktp. mortigas unu la alian.
Se la junvirino pravas, la lernu teamo ankoraŭ instigas kristanan konduton en tiu ĉi retejo sen instigi sindonemon al iu ajn aparta religio. (Tamen, mi pensas ke estas nekristanaj religiuloj, kiuj ankaŭ kredas ke estas malprava moki homojn kaj esprimi malamon al ili. Mi ne pensas ke la kristana religio estas la sola unu, kiu instruas ĉi tion.)
La elimino de la religio bedaŭrinde ne ŝajnas esti ebla. Ĝi estas io, kun kiu ni havas vivi.
Stefano888 (Zobraziť profil) 16. augusta 2013 1:12:58
Mi ne parolas por aliaj religioj, sed mi diros ĉi tion rilate al la kristana religio. Se iu ajn nomas sin kristano kaj mortigas aliajn homojn, tiu persono ne estas vera sekvanto de Jesuo Kristo. Kristianismo ne estas la problemo. Hipokrituloj, kiuj asertas ke ili estas kristanoj, sed ne sekvas la instruaĵojn de Kristo, estas la problemo.
Kristo kaj Liaj instruaĵoj ne estas respondeca por malbona konduto. Tamen, Li ja diris ke malbonaj homoj miksiĝis inter la bonaj homoj. (Sankta Mateo 13:24-30; 37-43) Ĉe la fino de tiu ĉi nuntempa aĝo, la malbonaj homoj estos apartigita de la bonaj homoj. Estas hipokrituloj en la Eklezio, sed ili ne estas veraj sekvantoj de Kristo.
Se ĉiu en la mondo farus kion Kristo instruis al ni en Sankta Johano 15:12-14, neniu mortigus alian homon kaj la mondo estus pli bona loko. Sekvi Jesuon Kriston estas tre malfacila, tamen.
Pratempe, paganoj mortigis multe da kristanoj. Legu la vivojn de la kristanaj martiroj. Kristanoj estis la viktimoj. En la antaŭa Sovetio, ateistoj mortigis multe da kristanoj kaj judoj. Do, estas (aŭ estis) paganoj kaj ateistoj, kiuj faris la samajn malbonaĵojn kiel la hipokrituloj, kiuj nomis sin kristanoj. Jen analogio. Se mi nomas min respublikano (kiel Bush, ekzemple) kaj kondutas kiel demokrato (kiel Obama, ekzemple), ĉu mi vere estas respublikano? Ne. Mi estus respublikano en nomo sola. Estas homoj, kiuj estas kristanoj en nomo sola, ankaŭ.
Rejsi (Zobraziť profil) 17. augusta 2013 3:58:05
Stefano888:Mi ne parolas por aliaj religioj, sed mi diros ĉi tion rilate al la kristana religio. Se iu ajn nomas sin kristano kaj mortigas aliajn homojn, tiu persono ne estas vera sekvanto de Jesuo Kristo. Kristianismo ne estas la problemo. Hipokrituloj, kiuj asertas ke ili estas kristanoj, sed ne sekvas la instruaĵojn de Kristo, estas la problemo.Kiel vi povas diri tion? Estas multaj frazoj en la Biblio, kiu efektive permesas murdon.
Vidu ĉi tiuj frazoj en Levidoj:
http://www.biblegateway.com/passage/?search=Leviti...
pdenisowski (Zobraziť profil) 17. augusta 2013 12:20:23
Rejsi:Johano 8:3-10Stefano888:Mi ne parolas por aliaj religioj, sed mi diros ĉi tion rilate al la kristana religio. Se iu ajn nomas sin kristano kaj mortigas aliajn homojn, tiu persono ne estas vera sekvanto de Jesuo Kristo. Kristianismo ne estas la problemo. Hipokrituloj, kiuj asertas ke ili estas kristanoj, sed ne sekvas la instruaĵojn de Kristo, estas la problemo.Kiel vi povas diri tion? Estas multaj frazoj en la Biblio, kiu efektive permesas murdon.
Vidu ĉi tiuj frazoj en Levidoj:
http://www.biblegateway.com/passage/?search=Leviti...
La skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo. Ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras? Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi:Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? Kaj ŝi diris:Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi:Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.
Kristanoj sekvas (plejbone : klopodas sekvi - ne ĉiam sukcesas
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Matt 5:38-41
Vi aŭdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento; sed mi diras al vi:Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian. Kaj se iu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaŭ vian mantelon. Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du.
Amike,
Paul
Belmiro (Zobraziť profil) 17. augusta 2013 15:07:49
Vi, belmaniere respondis al multaj. Sed vi ne antaŭvidis la demandon: ĉu ili (ili kaj ni, fakte) komprenos vian respondon?
Belmiro
Rejsi (Zobraziť profil) 17. augusta 2013 16:07:18
pdenisowski:Johano 8:3-10Vi montris tre bonajn frazojn de la Nova Testamento. Sed, la frazoj de la Malnova Testamento estas tre perfortaj. La du kontraŭdiras unu la alian. La Malnova Testamento enhavas multajn ridindajn regulojn kaj hodiaŭ homoj ne sekvas multe da reguloj ĉar tiuj reguloj estas rindindaj. Do...Kial Kristano ankoraŭ legas kaj sekvas la Malnovan Testamenton? Kiel oni scias la tekstpartojn por ignori kaj la tekstpartojn por sekvi? Kial estas bone por ignori ajnan frazon de la Biblio?
La skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo. Ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras? Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi:Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? Kaj ŝi diris:Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi:Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.
Kristanoj sekvas (plejbone : klopodas sekvi - ne ĉiam sukcesas) la instruadon de Kristo. Kaj Kristo neniam diris ke ni devas uzi perforton aŭ mortpunon. Kontraŭe :
Matt 5:38-41
Vi aŭdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento; sed mi diras al vi:Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian. Kaj se iu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaŭ vian mantelon. Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du.
Amike,
Paul
Stefano888 (Zobraziť profil) 17. augusta 2013 16:51:45
Rejsi:Vi miskomprenas la Biblion. Por kompreni la Biblion, vi bezonas legi ĝin kun la Skriboj de la Patroj de la Eklezio. Multaj personoj derivis falsekzegezojn de la Biblio per la uzado de la Biblio sola. La libroj, kiuj estas parto de la Biblio, estas en ĝi ĉar la Eklezio diris ke tiuj libroj instruas kion la Eklezio instruas. La Eklezio (la originala) interpretas la Biblion. Oni bezonas la Patroj de la Eklezio, la ekleziaj konsilantaroj, kaj la himnoj kaj preĝoj de la Eklezio por ĝuste kompreni la Biblion. Se vi vidas elĉerpajo en la Biblio, kiu ŝajnas instrui murdon, rigardu la Ekleziajn Konsilantar-regulojn. Tie vi vidos ke murdo malpermesatas. La elĉerpaĵo, tial, ne devus interpretiĝi kiel kuraĝigo por murdo. Kiam mi parolas pri la Eklezio, mi parolas pri la Ortodoksa Eklezio. Mi estas ortodoksa kristano. Tial, mi parolas pri mia Eklezio kaj miaj kredoj.Stefano888:Mi ne parolas por aliaj religioj, sed mi diros ĉi tion rilate al la kristana religio. Se iu ajn nomas sin kristano kaj mortigas aliajn homojn, tiu persono ne estas vera sekvanto de Jesuo Kristo. Kristianismo ne estas la problemo. Hipokrituloj, kiuj asertas ke ili estas kristanoj, sed ne sekvas la instruaĵojn de Kristo, estas la problemo.Kiel vi povas diri tion? Estas multaj frazoj en la Biblio, kiu efektive permesas murdon.
Vidu ĉi tiuj frazoj en Levidoj:
http://www.biblegateway.com/passage/?search=Leviti...
Paulinho (Zobraziť profil) 17. augusta 2013 17:57:59
Rejsi demandis: La Malnova Testamento enhavas multajn ridindajn regulojn kaj hodiaŭ homoj ne sekvas multe da reguloj ĉar tiuj reguloj estas rindindaj. Do...Kial Kristano ankoraŭ legas kaj sekvas la Malnovan Testamenton? Kiel oni scias la tekstpartojn por ignori kaj la tekstpartojn por sekvi? Kial estas bone por ignori ajnan frazon de la Biblio?Mi donas mian opinion ĉi tie kaj antaŭi ke, ĝenerale, mi konsentas kun Stafano888. Unue: la Unua Testamento ne enhavas ridindajn regulojn, sed reguloj de kultura sperto de la pasinteco. Ni (persone mi estas katolikulo) legas tiujn tekstojn, ĉar ni kredas ke la homoj de tiu kulturo havis aŭtentikan sperton de Dio. Kion ni lernas el ili estas la sperton de Dio kaj ne ilian kulturan esprimon. Legante la Biblion ni bezonas komprenon, ĉar la Biblio parolas pri la amo de Dio, sed ankaŭ parolas pri homa peko. En tiu kulturo, kiel hodiaŭ, fojfoje oni diras, ke Dio ordonis fari ion, sed la parolantulo volis fari tion. Kiel distingi? Mi konsentas ĉi tie kun Stefano888: La respondo estas en la komunumo.Estas en la Eklezio, ke oni lernas la ĝustan legadon.La Biblio estas kolekto de libroj skribitaj kolektive kaj devus legi kolektive.
Stefano888 (Zobraziť profil) 17. augusta 2013 20:12:41