Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?
de baibaibibi, 2013-aŭgusto-05
Mesaĝoj: 114
Lingvo: Esperanto
Belmiro (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-22 12:14:36
… malfeliĉa pro tio ke mi aŭ mia kredo estas taksata kiel stultulo…
Ĉu estas tiel malfacile kompreni kie estas la vera malsameco de tiuj ĉi frazoj?
Mi estas pli malpli religiema sed fakte mi prifaifas se iu taksas mian religion stulta. Mi eĉ povas aŭdi tion unu aŭ du fojoj. Tamen tiam mi komencas senti iom da ĝeno. Tiu kiu insistas - sciante pri la rezulto – estas malĝentila laŭ ĝenerale akceptita bona konduto.
Mi konsentas ke tiu temo trenas post si multe da pasioj kaj ne ĉiuj kapablas sin regi. Sed tia rigoro ne estas bezonata.
Nun, ĉu ni povas forlasi tiun ĉi fadeno kaj eki alian? Ekz.: kial la ĉielo estas blua? aŭ kial la akvo de la maro estas salita? aŭ kiom pesas la Tero? aŭ kiel fari papero hejme?
erinja (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-22 17:04:08
mihxil:La regulo estas nur 'ĉiam esti tolerema kaj ĝentila'. Mi dirus ke insulto ne estas ĝentila, sed ke provoketo ne multe rilatas al tio.[quote=url=http://eo.lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondicxoj.php]Reguloj kaj kondiĉoj[/url]]
En la tuta paĝaro estas malpermesite:
1. Uzi fivortojn aŭ ofendajn esprimojn. Tio inkluzivas salutnomojn, mesaĝojn, forum-mesaĝojn, sinprezentojn ks. La sola loko, kie povas esti fivortoj, estas "Vortlernado".
2. Uzi maldecajn bildojn aŭ fotojn, kiuj iel ofendas aliajn uzantojn aŭ kulturojn, por via profil-bildo.
3. Sendi maldecajn bildokartojn al aliaj uzantoj.
4. Anonci informojn, kiuj:
(a) Provokas nacian, rasan, religian, socian kaj seksan malamon;
(b) Disvastigas, propagandas aŭ reklamas perforton, narkotaĵojn aŭ similajn substancojn;
(c) Iel kalumnias, ofendas iun ajn homon;
(d) Malrespektas rajton de persono al la privata vivo;
(e) Malrespektas ies aŭtorajn rajtojn, markojn aŭ licencojn. Se vi uzas kopirajtan materialon, nepre indiku la fonton.[/quote]
mihxil (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-22 17:13:47
erinja:1. Uzi fivortojn aŭ ofendajn esprimojn.Se 'stulta' jam estas 'ofenda esprimo' tiam ne multo restas. Cetere mi malofte uzis ĝin.
erinja:Mi neniam anoncas informojn.
4. Anonci informojn, kiuj:
erinja:(a) Provokas nacian, rasan, religian, socian kaj seksan malamon;[/quote]Mi publike demandis min kiu raportis miajn mesaĝoj, kaj tiuj mesaĝoj estis amase forigitaj. Kiel tio iel malobeas tiujn ĉi regulojn? Ĉu esti raportinto estas io hontinta? Kiel tio estas kalumnio aŭ ofendo? Kiel tio provokas malamon?
(b) Disvastigas, propagandas aŭ reklamas perforton, narkotaĵojn aŭ similajn substancojn;
(c) Iel kalumnias, ofendas iun ajn homon;
(d) Malrespektas rajton de persono al la privata vivo;
(e) Malrespektas ies aŭtorajn rajtojn, markojn aŭ licencojn. Se vi uzas kopirajtan materialon, nepre indiku la fonton.
Sunjo (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-22 17:16:24
erinja:[/quote]Kio do pri la de mi raportita sed de vi ne pritraktrita mensoga akuzo (kalumnio) ke mi misprezentis la afiŝon de alia uzanto?
[quote=url=http://eo.lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondicxoj.php]Reguloj kaj kondiĉoj[/url]]
(c) Iel kalumnias, ofendas iun ajn homon;
erinja (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-22 17:27:00
Sunjo:Kio do pri la de mi raportita sed de vi ne pritraktrita mensoga akuzo (kalumnio) ke mi misprezentis la afiŝon de alia uzanto?[/quote]Mi jam respondis private al vi pri tio. Mi ne vidis kalumnion aŭ mensogojn aŭ eĉ akuzojn en tio kion vi montris al mi. Mi bedaŭras. Vi povas retpoŝti al mi private pri tio sed mi kredas ke vi ne ŝanĝos mian opinion pri tio. La nura afero ke oni raportas mesaĝon ne signifas ke ni forigos ĝin; ni taksas ĉiun mesaĝon laŭ ĝiaj meritoj. Cetere, ni ankaŭ rigardas la ceteron de la fadeno, en kiu iu mesaĝo estis raportita. Ni povus eventuale forigi aliajn mesaĝojn kiuj laŭ ni estas konformaj al la lernu-regularo. Pro tio estas senutile serĉadi la personon kiu raportis iun mesaĝon, ĉar povus facile esti ke NENIU raportis ĝin, kaj ke teamano simple vidis kaj forigis ĝin.erinja:
[quote=url=http://eo.lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondicxoj.php]Reguloj kaj kondiĉoj[/url]]
(c) Iel kalumnias, ofendas iun ajn homon;
Sunjo (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-22 17:41:56
erinja:Mi jam respondis private al vi pri tio. Mi ne vidis kalumnion aŭ mensogojn aŭ eĉ akuzojn en tio kion vi montris al mi. Mi bedaŭras. Vi povas retpoŝti al mi private pri tio sed mi kredas ke vi ne ŝanĝos mian opinion pri tio.[/quote]Vi plurfoje diris ke vi havas nek tempon nek emon daŭrigi la diskuton kun mi (vi cetere ne eĉ unufoje respondis al miaj rektaj demandoj pri tiu ekzemplo de kalumnio). Krome vi plurfoje kaj sufiĉe klare esprimis ke iu kiu ne konsentas kun vi sentu sin libera por iri al alia forumo. Mi ne intencas fari tion pro diversaj kialoj. Inter alie ĉar mi ankoraŭ esperas ke la situacio ĉi tie pliboniĝas ekzemple per la helpo de aldonaj moderigantoj.Sunjo:Kio do pri la de mi raportita sed de vi ne pritraktrita mensoga akuzo (kalumnio) ke mi misprezentis la afiŝon de alia uzanto?erinja:
[quote=url=http://eo.lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondicxoj.php]Reguloj kaj kondiĉoj[/url]]
(c) Iel kalumnias, ofendas iun ajn homon;
Aldono: mi cetere opinias ke forigo de mesaĝoj ĉiam nur estu la lasta solvo de alimaniere nesolvebla konflikto. Mi neniam proponis simplan forigon de mesaĝoj.
mihxil (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-22 18:21:50
Belmiro:… malfeliĉa aŭ kolera pro malracia klaĉado de kelkaj…La frazoj diversmaniere malsamas. Mi ne komprenas kio laŭ vi estas la 'vera' malsameco.
… malfeliĉa pro tio ke mi aŭ mia kredo estas taksata kiel stultulo…
Ĉu estas tiel malfacile kompreni kie estas la vera malsameco de tiuj ĉi frazoj?
Belmiro:Nun, ĉu ni povas forlasi tiun ĉi fadeno kaj eki alian? Ekz.: kial la ĉielo estas blua? aŭ kial la akvo de la maro estas salita? aŭ kiom pesas la Tero? aŭ kiel fari papero hejme?Tiuj temoj estas iom malinteresaj, ĉar la respondoj simple estas troveblaj je vikipedio.
eric_vandenburg (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-23 03:52:47
mihxil:Ne, tiuj temoj estas tre interesaj, mi amus vidi pli tiaĵojn. Kial? Ĉar ĉi tiu retpaĝaro estas por la lernado de Esperanto. Nenio pli. Ĉi tie, homoj volas babili pri neŭtrala aferoj aŭ gramatiko, por ekzerci Esperanton. Estas nek politika nek religia nek nereligia retpaĝaro. Estas lingva lernejo. Miaopinie, Ne Konvenas enkonduki la grandajn polemikajn fadenojn. Tiaj fadenoj ĉiufoje kaŭzas egajn ĉagrenajn fekbatalojn, tiuj neniam finiĝos, kaj malkomfortigas la legantaron.
Belmiro:Nun, ĉu ni povas forlasi tiun ĉi fadeno kaj eki alian? Ekz.: kial la ĉielo estas blua? aŭ kial la akvo de la maro estas salita? aŭ kiom pesas la Tero? aŭ kiel fari papero hejme?Tiuj temoj estas iom malinteresaj, ĉar la respondoj simple estas troveblaj je vikipedio.
Mi opinias, ke kelke da jam eo-flua kaj enuigitaj homoj devus ne kaperu ĉi tiun specialan forumon per la eterna predikado pri siaj propraj ismoj. En ĉi tiu forumo mi vidis tro, tro multe de la jena:
Hom' A: "Mi ŝatas mian katidon!"
Hom' B: "Ĉu estas via katido KioAjnismo/ano? Ĉu jes, via katido estas alienulo. En la kapo! Haha! Estas prava! Ne? Ne? Disputu!"
Kontrolanto ĝuste forviŝas la afiŝon de B pro la kaperado kaj la agresa maniero.
Hom' B: "Kial persekutas min Lernu!?"
... 300 identaj afiŝoj poste ..
Hom' B: "Kial persekutas min Lernu!?"
Ekzistas multe da aliaj retpaĝaroj kaj babilejoj por tia parolado. Aŭ eĉ pripensu komenci novan apartan retpaĝaron por paroli pri tiaj aferoj. ( ekz. "Trolu!" ) Parenteze, tiu domajna nomo estas ankoraŭ aĉetebla..
Kaj, esti sincera al mi mem, ĉi tiu afiŝo estos ambaŭ mia unua kaj mia lasta en iu ajn Lernu!-a fadeno pli grava ol "Kio Estas Via Plej Ŝatata Koloro de la Pantolonoj en la Tuta Mondo?" kaj simile.
ĝis!
( p.s. malhelverda. )
mihxil (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-23 05:08:26
eric_vandenburg:Ĉar ĉi tiu retpaĝaro estas por la lernado de Esperanto. Nenio pli.Nu, tio en praktiko ne veras.
eric_vandenburg:Ĉi tie, homoj volas babili pri neŭtrala aferoj aŭ gramatiko, por ekzerci Esperanton.Vi mem konstatas ke ankaŭ tio ne estas vera. Vi celis 'volu'.
eric_vandenburg:Ekzistas multe da aliaj retpaĝaroj kaj babilejoj por tia parolado.Ne en esperanto. Mi ne konas paĝaron kompareblan kun lernu. Ŝajne la tragika fakto estas ke la esperanto-komunumo ne estas sufiĉe granda por subteni pli ol unu iom viglan forumon.
RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-23 19:16:20
mihxil:Vi malpravas. Mi kredas ke vi deziras ke la Lernu forumo estu io kio ĝi ne estas. Vi certe agas kiel ĝi ne estas sole lerneja loko. Sed... ĝi estas. Kiel eric diris: nenio pli.eric_vandenburg:Ĉar ĉi tiu retpaĝaro estas por la lernado de Esperanto. Nenio pli.Nu, tio en praktiko ne veras.
Mi bedaŭras (nu... ne vere) ke la Lernu forumo estas la plej vigla Esperantlingva forumo tutmonde. Veras. Ĝi estas la plej vigla. Do? Tio ne ŝanĝas ke ĝi estas lerneja forumo, kaj ne malferma publika loko por iu ajn promocii ion ajn. Tio ne ŝanĝas ke ĝi estas sole por la ekzerco de Esperanto pri temoj kiuj estu amikaj al ĉiuj Lernuanoj.
La aktualaj kvereloj estas rekte pro nekonvena uzo de la forumoj.