Naar de inhoud

Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?

door baibaibibi, 5 augustus 2013

Berichten: 114

Taal: Esperanto

baibaibibi (Profiel tonen) 5 augustus 2013 13:04:48

La religioj estas superprotektataj en lernu, la religiuloj komencas plendi kaj ploradi se iu argumentas kontraŭ ili. ial oni nuligas argumentojn de ne-kredantoj kaj oni lasas la fimesaĝojn de la kredantoj.
Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?

Belmiro (Profiel tonen) 5 augustus 2013 13:55:48

baibaibibi:La religioj estas superprotektataj en lernu, la religiuloj komencas plendi kaj ploradi se iu argumentas kontraŭ ili. ial oni nuligas argumentojn de ne-kredantoj kaj oni lasas la fimesaĝojn de la kredantoj.
Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?
Bone! Mi neniam diris ke nekredantoj estas stultuloj. Kontraŭe iuj nekredantoj skribis que mi estas stultulo ( tio povas okazi).
Kaj fakte, via demando ne estas ĝentila.

Oijos (Profiel tonen) 5 augustus 2013 13:59:50

Eble ili simple forigas ĉiujn mesaĝojn raportitajn per "Raporti rubmesaĝon"-funkcio (aŭ sen konvena pripensado). Mi aŭdis, ke ilia nura eblo kontroli mesaĝojn en ne-Esperantaj sekcioj estas forigi la mesaĝojn, pri kiuj oni plendas (se ili ne hazarde komprenas la koncernajn mesaĝojn).

erinja (Profiel tonen) 5 augustus 2013 14:45:58

Se oni vidas malĝentilan mesaĝon de iu persono (ev. kun teksto kiel "Personoj de la mala opinio estas [io malbona]" ), oni raportu tion.

Povus esti ke unu grupo raportas ofendajn mesaĝojn pli ol alia grupo. Malĝentilaj mesaĝoj estas egale malpermesitaj de ĉiuj grupoj.

mihxil (Profiel tonen) 5 augustus 2013 16:48:04

baibaibibi:La religioj estas superprotektataj en lernu, la religiuloj komencas plendi kaj ploradi se iu argumentas kontraŭ ili. ial oni nuligas argumentojn de ne-kredantoj kaj oni lasas la fimesaĝojn de la kredantoj.
Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?
Mi rememoras tamen diversajn nuligojn de kontoj de religiuloj. Ĉio laŭ mi nenecesa, sed ili ja efektive foje estis tre krudaj kaj malĝentilaj.

Oijos (Profiel tonen) 5 augustus 2013 19:26:05

mesaĝo forigita de administranto

Jasminka (Profiel tonen) 5 augustus 2013 20:24:37

baibaibibi:La religioj estas superprotektataj en lernu, la religiuloj komencas plendi kaj ploradi se iu argumentas kontraŭ ili. ial oni nuligas argumentojn de ne-kredantoj kaj oni lasas la fimesaĝojn de la kredantoj.
Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?
Kredu min, la plejparto de la teamo estas absolute nereligiaj. Sed ni ne toleras ofendojn, ne gravas al kiu ili estas celitaj, ĉu al kredantoj aŭ nekredantoj. Bv. agi ĝentile kaj neniu forigos viajn mesaĝojn aŭ kontojn.

Stefano888 (Profiel tonen) 5 augustus 2013 23:36:00

Mi ne konas iun ajn, kiu estas ano de la lernu teamaro. Do, mi efektive ne povas diri ĉu ili estas aŭ ne estas. Verŝajne, iuj el ili havas religiajn kredojn. Aliaj anoj de la teamaro eble havas neniujn religiajn kredojn, kiuj gravas al ili. Mi ne povas respondi ĉi tiun demandon bone pro manko de scio kaj kono.

mihxil (Profiel tonen) 6 augustus 2013 06:01:51

Jasminka:Bv. agi ĝentile kaj neniu forigos viajn mesaĝojn aŭ kontojn.
Nu, ankaŭ tio ne estas vera. Kelkaj mesaĝoj el mi estis forigitaj, kaj ili ne estis malĝentilaj. Maksimume ili tre honeste reprezentis mian opinion. Sed tio ne ofendu.

Uridium (Profiel tonen) 6 augustus 2013 08:25:35

Se ili estus fundamenstistoj, mi imagas ilin kiel defendantoj de la unika kaj vera internacia lingvo kaj lanĉi ilin mem kontraŭ la clubejoj de lingvo Ido, Interlingua, Volapuk, Occidental, ktp. kriante "Morto al la paganoj, Viva la Esperanto!!!!" lango.gif lango.gif

Terug naar boven