Więcej

Kiel oni ŝanĝas difinon el ReVo?

od Francestral, 8 sierpnia 2013

Wpisy: 10

Język: Esperanto

Francestral (Pokaż profil) 8 sierpnia 2013, 17:47:11

Kelkaj difinoj el ReVo estas ŝanĝindaj.

Ekz.: La nuna ReVo-a difino de mamuloj estas:
Bestoj kies idoj estas nutrataj per suĉado de patrina lakto; klaso de vertebruloj (Mammalia); mambestoj

Ĉi tie, besto arkaisme signifas animalo. Sed la preciza komuna difino de besto estas "animalo, sed ne homo". Sed la genro homo apartenas al la klaso mamuloj. Do pli taŭge estas anstataŭigi Bestoj per Animaloj.

Sed mi ne scias kiel oni ŝanĝas difinon el ReVo.

En ViVo, mi legis:
"ViVo":La ViVo-vikio estas diskutejo, antaŭpreparejo por aliaj vortaroj kaj terminaroj kiel ReVo, Vikivortaro kaj la vortaro de Lernu
Kie oni diskutas? demando.gif Mi ne vidis forumon.

Oijos (Pokaż profil) 8 sierpnia 2013, 18:23:51

De kiu vorto aŭ nomo venas mallongigo ViVo?

ReVo estas Reta Vortaro ŝajne.

Chainy (Pokaż profil) 8 sierpnia 2013, 18:46:46

Ili diskutas ŝanĝojn en ReVo per tiu ĉi dissendolisto: Revuloj

Sed dum la pasintaj ses monatoj ili ial ne tiel ofte skribas mesaĝojn tie...

Urho (Pokaż profil) 8 sierpnia 2013, 20:29:28

Oijos:De kiu vorto aŭ nomo venas mallongigo ViVo?

Ondo (Pokaż profil) 9 sierpnia 2013, 09:17:29

Francestral:Ĉi tie, besto arkaisme signifas animalo. Sed la preciza komuna difino de besto estas "animalo, sed ne homo". Sed la genro homo apartenas al la klaso mamuloj. Do pli taŭge estas anstataŭigi Bestoj per Animaloj.
Homo ĉiam estis kaj plu estas ankaŭ besto. Bonvolu ne tuŝi ion, kio ne estas erara aŭ problema. Vi nur aldonus novajn dubindaĵojn.

Francestral (Pokaż profil) 9 sierpnia 2013, 10:17:28

"Ondo":Homo ĉiam estis kaj plu estas ankaŭ besto.
Jen ekzemploj, en kiuj besto signifas "animalo, sed ne homo" :

"kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo kaj venigis ilin al la homo por vidi kiel li nomos ilin" (trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:19)

"ĝi estas nek homo nek besto nek ŝtonego" (4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 24a)

Chainy (Pokaż profil) 9 sierpnia 2013, 10:40:43

Ondo:Homo ĉiam estis kaj plu estas ankaŭ besto.
Laŭ ReVo:

Besto = Animalo, sed ne homo (ĝi mencias, ke iuj homoj uzas 'besto' en tute la sama senco kiel 'animalo', sed ĝi nomas tion 'arkaismo' )

Laŭ Vortaro.net:

Besto = Ĉiu animalo escepte de homo

Francestral (Pokaż profil) 13 sierpnia 2013, 11:58:12

Mi ĵus legis la fadenon Animaloj.

Ondo:Bonvolu ne tuŝi ion, kio ne estas erara aŭ problema.
Tio ne estas erara, sed konfuzema. Oni rajtas uzi besto kun la senco animalo, sed tio estas arkaismo.

Male, animalo estas preciza biologia vorto, kiu signifas "estaĵo el la regno Animalia". Do animalo pli taŭgas ol besto.

corobu (Pokaż profil) 25 sierpnia 2013, 12:03:39

Mi dankas Francestral pro la atentigo ke "animaloj" pli taŭgas ol "bestoj" en la ReVa difino de mamuloj: ĉefe pro interna kohereco de la vortaro.
Hodiaŭ mi faris la ŝanĝon en la vortaro.
Kore kaj Esperantiste salutas Mireja.
PS:
Ne indas diskuti ĉu homo estas besto aŭ ne, iuj daŭros opinii ke homo ja estas besto, aliaj daŭros opinii ke homo ne estas besto. Ni ĉiuj povas akcepti ke homo estas animalo, ĉu?

lagtendisto (Pokaż profil) 25 sierpnia 2013, 13:05:55

Francestral:Sed mi ne scias kiel oni ŝanĝas difinon el ReVo.
Jen pluaj informoj.

Wróć do góry