Al la enhavo

Ĉu vi drinkas?

de asdfghjk, 2013-aŭgusto-11

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

karasutengu (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-13 14:41:12

En japanio iu proverbo ekzistas, tiu estas "alkoholaĵo estas estro el cento da drogoj, kvankam se vi tro drinkus tion, tio estas kauzo de cento da malsanoj."
Mi ŝatas alkoholaĵon, tial mi atentas pri tro drinki.

Stefano888 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-14 02:42:33

En la adorejo, mi ricevas la Eŭkaristion, kaj poste la benitan panon (prosphoraantidoron) kaj la benitan vinon. Ekstere de la adorejo, mi malofte trinkas vinon kaj neniam trinkas bieron. La gusto de biero ne plaĉas al mi. Tio estas kial mi neniam trinkas ĝin.

Antaŭ multaj jaroj, mi iris al loko, kiu vendas alkoholaĵon kaj kie homoj dancas, dum la nokto antaŭ la nova jaro (decembro 31). Mia kuzo aĉetis Alabama slammer (Alabaman klakfermilon) por mi. Ĝi estis nur tre malgranda glaso da ĝi. Li diris al mi, "Vi devetas glutegi ĝin." Mi faris. Ĝi preskaŭ frapis min malsupren. Mi neniam volas alian glason da tio denove.

Shuchdan40 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-15 15:45:21

Mi neniam drinkis tro multe, sed antaŭ ses jaroj mi decidis, ke mi tute ne drinku plu. Kaj nun ne bedaŭras. Mi opinias, ke la sobra vivo estas normo.

Paulinho (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-17 18:32:03

asdfgjk skribis:Ĥaĥa, vi ne komprenis la demandon. Mi diris drinki, vorto, kiu signifas trinki alkoholon okulumo.gif
Mi respondas: Kulpa. Mi skribis senatente.

glaciurso (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-18 10:47:08

Mi multfoje drinkis ĝis mi tute ebriiĝis kiam mi estis studento (studentoj ja ĉiam trovas okazon por drinki). Mi ne bedaŭras tion, sed hodiaŭ mi simple ne bezonas drinki tiel multe.

Nuntempe mi ne drinkas pli ol unu glaso da biero semajne, kaj mi tuj sentas la efikon eĉ de tiu malgranda kvanto da alkoholo.

Uridium (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-18 11:28:41

Mi estas abstemia. Ekster kelkaj specialaj okazaĵoj (ekz. festoj kiel nova jaro, kristnasko ktp) mi neniam trinkas alkoholaĵojn; simple mi ne serĉis bonajn motivadojn por ektrinkis ĝin, aŭ mi ne estas scivolema pri mia kapableco de elporti alkoholon (ke nepre estas malmulta, ĉar mi fiziko ne estas kutimado).

Se mi rekonas la bonajn propecojn de alkoholo, ĉar ĝi estas bona por nia kora cirkulado, kaj mi ne kondamnas tiuj personoj kiuj trinkas kaj kelkfoje ebrias.

maratonisto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-18 14:24:25

En Siberio rapida kutro koliziis kun barĝo. Kvar personoj mortis, 30 estas vunditaj. La kapitano de la kutro estis ebria (unu promilo de alkoholo en sango) dum evento kaj persone li gvidis la kutron.

asdfghjk (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-18 15:29:22

maratonisto:En Siberio rapida kutro koliziis kun barĝo. Kvar personoj mortis, 30 estas vunditaj. La kapitano de la kutro estis ebria (unu promilo de alkoholo en sango) dum evento kaj persone li gvidis la kutron.
Kutro? Kutro estas akrega tranĉilo

Ĉu vi drinkas?

dobri (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-18 17:08:13

asdfghjk:
maratonisto:En Siberio rapida kutro koliziis kun barĝo. Kvar personoj mortis, 30 estas vunditaj. La kapitano de la kutro estis ebria (unu promilo de alkoholo en sango) dum evento kaj persone li gvidis la kutron.
Kutro? Kutro estas akrega tranĉilo

Ĉu vi drinkas?
Laŭ PIV: kutro = malgranda unumasta ŝipo.
Eble vi drinkis iom pli!

asdfghjk (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-19 09:21:12

dobri:
asdfghjk:
maratonisto:En Siberio rapida kutro koliziis kun barĝo. Kvar personoj mortis, 30 estas vunditaj. La kapitano de la kutro estis ebria (unu promilo de alkoholo en sango) dum evento kaj persone li gvidis la kutron.
Kutro? Kutro estas akrega tranĉilo

Ĉu vi drinkas?
Laŭ PIV: kutro = malgranda unumasta ŝipo.
Eble vi drinkis iom pli!
La vortaro de ĉi tiu retpaĝo diras al mi ke tiu vorto estas akrega tranĉilo

Reen al la supro