Ku rupapuro rw'ibirimwo

Ĉu vi drinkas?

ca, kivuye

Ubutumwa 32

ururimi: Esperanto

karasutengu (Kwerekana umwidondoro) 13 Nyandagaro 2013 14:41:12

En japanio iu proverbo ekzistas, tiu estas "alkoholaĵo estas estro el cento da drogoj, kvankam se vi tro drinkus tion, tio estas kauzo de cento da malsanoj."
Mi ŝatas alkoholaĵon, tial mi atentas pri tro drinki.

Stefano888 (Kwerekana umwidondoro) 14 Nyandagaro 2013 02:42:33

En la adorejo, mi ricevas la Eŭkaristion, kaj poste la benitan panon (prosphoraantidoron) kaj la benitan vinon. Ekstere de la adorejo, mi malofte trinkas vinon kaj neniam trinkas bieron. La gusto de biero ne plaĉas al mi. Tio estas kial mi neniam trinkas ĝin.

Antaŭ multaj jaroj, mi iris al loko, kiu vendas alkoholaĵon kaj kie homoj dancas, dum la nokto antaŭ la nova jaro (decembro 31). Mia kuzo aĉetis Alabama slammer (Alabaman klakfermilon) por mi. Ĝi estis nur tre malgranda glaso da ĝi. Li diris al mi, "Vi devetas glutegi ĝin." Mi faris. Ĝi preskaŭ frapis min malsupren. Mi neniam volas alian glason da tio denove.

Shuchdan40 (Kwerekana umwidondoro) 15 Nyandagaro 2013 15:45:21

Mi neniam drinkis tro multe, sed antaŭ ses jaroj mi decidis, ke mi tute ne drinku plu. Kaj nun ne bedaŭras. Mi opinias, ke la sobra vivo estas normo.

Paulinho (Kwerekana umwidondoro) 17 Nyandagaro 2013 18:32:03

asdfgjk skribis:Ĥaĥa, vi ne komprenis la demandon. Mi diris drinki, vorto, kiu signifas trinki alkoholon okulumo.gif
Mi respondas: Kulpa. Mi skribis senatente.

glaciurso (Kwerekana umwidondoro) 18 Nyandagaro 2013 10:47:08

Mi multfoje drinkis ĝis mi tute ebriiĝis kiam mi estis studento (studentoj ja ĉiam trovas okazon por drinki). Mi ne bedaŭras tion, sed hodiaŭ mi simple ne bezonas drinki tiel multe.

Nuntempe mi ne drinkas pli ol unu glaso da biero semajne, kaj mi tuj sentas la efikon eĉ de tiu malgranda kvanto da alkoholo.

Uridium (Kwerekana umwidondoro) 18 Nyandagaro 2013 11:28:41

Mi estas abstemia. Ekster kelkaj specialaj okazaĵoj (ekz. festoj kiel nova jaro, kristnasko ktp) mi neniam trinkas alkoholaĵojn; simple mi ne serĉis bonajn motivadojn por ektrinkis ĝin, aŭ mi ne estas scivolema pri mia kapableco de elporti alkoholon (ke nepre estas malmulta, ĉar mi fiziko ne estas kutimado).

Se mi rekonas la bonajn propecojn de alkoholo, ĉar ĝi estas bona por nia kora cirkulado, kaj mi ne kondamnas tiuj personoj kiuj trinkas kaj kelkfoje ebrias.

maratonisto (Kwerekana umwidondoro) 18 Nyandagaro 2013 14:24:25

En Siberio rapida kutro koliziis kun barĝo. Kvar personoj mortis, 30 estas vunditaj. La kapitano de la kutro estis ebria (unu promilo de alkoholo en sango) dum evento kaj persone li gvidis la kutron.

asdfghjk (Kwerekana umwidondoro) 18 Nyandagaro 2013 15:29:22

maratonisto:En Siberio rapida kutro koliziis kun barĝo. Kvar personoj mortis, 30 estas vunditaj. La kapitano de la kutro estis ebria (unu promilo de alkoholo en sango) dum evento kaj persone li gvidis la kutron.
Kutro? Kutro estas akrega tranĉilo

Ĉu vi drinkas?

dobri (Kwerekana umwidondoro) 18 Nyandagaro 2013 17:08:13

asdfghjk:
maratonisto:En Siberio rapida kutro koliziis kun barĝo. Kvar personoj mortis, 30 estas vunditaj. La kapitano de la kutro estis ebria (unu promilo de alkoholo en sango) dum evento kaj persone li gvidis la kutron.
Kutro? Kutro estas akrega tranĉilo

Ĉu vi drinkas?
Laŭ PIV: kutro = malgranda unumasta ŝipo.
Eble vi drinkis iom pli!

asdfghjk (Kwerekana umwidondoro) 19 Nyandagaro 2013 09:21:12

dobri:
asdfghjk:
maratonisto:En Siberio rapida kutro koliziis kun barĝo. Kvar personoj mortis, 30 estas vunditaj. La kapitano de la kutro estis ebria (unu promilo de alkoholo en sango) dum evento kaj persone li gvidis la kutron.
Kutro? Kutro estas akrega tranĉilo

Ĉu vi drinkas?
Laŭ PIV: kutro = malgranda unumasta ŝipo.
Eble vi drinkis iom pli!
La vortaro de ĉi tiu retpaĝo diras al mi ke tiu vorto estas akrega tranĉilo

Subira ku ntango