Tästä sisältöön

Ĉu vi drinkas?

asdfghjk :lta, 11. elokuuta 2013

Viestejä: 32

Kieli: Esperanto

AlfRoland (Näytä profiilli) 19. elokuuta 2013 9.37.42

Nun ankaŭ la vortaro de Lernu diras kutro=malgranda unumasta velŝipo. Ĉu la vortaristo nun malebriiĝis??

eric_vandenburg (Näytä profiilli) 23. elokuuta 2013 11.11.15

AlfRoland:Nun ankaŭ la vortaro de Lernu diras kutro=malgranda unumasta velŝipo. Ĉu la vortaristo nun malebriiĝis??
Angle, vorto por speco de unumasta velŝipo povus ankaŭ esti vorto por 'aĵo uzata por tranĉado'. "Cutter". Eble ĉar tia boato 'tratranĉas la ondoj' ? ( mi tute konjektas.. )

Sed tio devus esti la kaŭzo de la konfuzoado, ĉu ne?

Reveni ĝustateme, mi nur drinkas dum mi skribas retmesaĝojn. Kia malbono povus eble okazi?

Leonez (Näytä profiilli) 23. elokuuta 2013 12.24.59

asdfghjk:Kiam vi kutimas fari ĝin?

Mi ne drinkas ekde antaŭ unu jaro kaj sekure mi faros tion neniam
Mi trinkas preskaŭ neniam alkoĥolon, precipe ĉar mi malsamas pro hemikraniojn, eĉ kiam mi ne drinkas...
Sed kiam mi estis plej juna, mi fojfoje drinkis ĉar mi trovis malfacile partopreni konversaciojn au festojn kun multe da homojn kiam mi ne drinkis. Kiam mi drinkis iomete, mi tuj sentis, ke estis pli facila alparoli aliajn. Mi drinkis laŭ socialaj kaŭzoj ridulo.gif
Mi ne pli bezonas fari tion nun ĉar mi havas tre stabilan vivon kaj ne pli timas (nek bezonas) renkontri aliajn homojn. Sed se mi bezonas, mi povos ankoraŭ drinki pro tiuj kaŭzoj.

thuyetesperanto (Näytä profiilli) 23. elokuuta 2013 12.46.07

Mi kelkfoje trinkis iomete da alkoholo aŭ biero sed neniam drinkis tiajn aĉajn trinkaĵojn. Mi ne estas drinkemulo...

kaŝperanto (Näytä profiilli) 6. syyskuuta 2013 12.28.50

Mi drinkas proksimume du foje en semajno, kaj pli malofte mi ebriiĝas (eble unu fojo en monato). Mi ne pensas ke alkoholo estas tre malbona (uzante modero, kompreneble). Mi ŝatas vinojn, bierojn, kaj iom da alkoholaĵojn (ĝino, rumo, kaj unuobla-malta skota viskio). Mi ne estas dependulo, kaj ĝi reduktas mian streson drinki iom da alkoholo.

Mi ankaŭ ŝatas fumi cigarojn kiam mi drinkas kun amikojn (neniam cigaredojn).

korona (Näytä profiilli) 6. syyskuuta 2013 13.59.42

Agas mi laŭ la saĝaĵo de G.K. Chesterton, kiu diris,

"Trinku [alkoholaĵojn] ĉar vi feliĉas, neniam ĉar vi malfeliĉegas."

Do me ne drinkas troe, kaj ĉiam ĝajnas ĝin.

robbkvasnak (Näytä profiilli) 6. syyskuuta 2013 19.18.39

Antaŭe mi estis alkoholaĵdependa kaj oni sendi min al aparta malsanulejo por tio. Estis la plej malagrabla semajno de mia vivo. Tiam oni avertis min ke eĉ guteto da alkoholaĵo kaj mi estus denove ebriemulo. Oni sendis min al teŭrapistoj. Ĉiuj diris ke alkholaĵo estas malica malsano. Unu tagon mi aĉetis kukon en germana bakejo. Mi ege ĝuis la guston kaj kiam mi reaĉetis ĝin tie mi demandis pri la enhavo. Oni diris al mi ke ĝi enhavis kirŝon (alkoholaĵo el cerizoj). Mi ege timis kaj kredis ke mi estis denove dependa de drinkaĵoj. Sed mi ankaŭ tre ŝatas bonajn manĝojn kaj ofte vino aŭ biero aŭ sakeo akompanas ilin. Mi provis. Nun mi drinkas ĝis du glasojn da ruĝa vino kun la vespermanĝo ĉiun tagon. Mi ne plu uzas dormigpilolojn por dormi kaj la vino helpas je mia digesto. Mi ankaŭ ne plu avidas dolĉaĵojn vespere pro la vino kaj mi legis ke iom da vino estas tre bona por la sanstato ĉar ĝi enhavas antioksidentaĵojn. Do mi kontentas.

swalf (Näytä profiilli) 6. syyskuuta 2013 19.19.35

Mi ŝategas hejmecajn bierojn, pro tio mi ilin trinkas preskaŭ je ĉiuj semajnoj. Sed tre malfrue mi ebrias, lime mi povas kelkajn fojon esti ebrieta.

swalf (Näytä profiilli) 6. syyskuuta 2013 19.19.36

Mi ne scias kial mia mesaĝo aperis dufoje. Ĉu ebrias ankaŭ la forumo...

Paulinho (Näytä profiilli) 7. syyskuuta 2013 18.21.10

Jes, mi drinkas. Hejme kun mia edzino, kaj sabate nokte kun grupo inkluzive edzino. La sama grupo ekde 30 jaroj...

Takaisin ylös