Späť na obsah

Plendo de limigo de mesaĝlongo

od Jev, 11. novembra 2007

Príspevky: 43

Jazyk: Esperanto

Filu (Zobraziť profil) 12. novembra 2007 2:10:12

Jev:Jes, mi komprenas, ke mi ne povas atendi, ke homoj ne skribos stultaĵojn, pro tio mi teknike limigis tion. rideto.gif
Mi ĉefe pripensis pri longaj binaraj dosieroj, kiel mi jam vidis ilin en multaj lokoj interretaj, sed eble tio ne okazis ĉe Lernu... Ili ja povas esti enuaj pro multege tro da simboloj.

Anstataŭ uzi la nombro da mesaĝoj por dividigi fadenon je multaj paĝoj, kial ne uzi la nombro da simboloj? Tiel, eblus havi paĝojn enhavantaj 15 aŭ eĉ 20 mesaĝoj, kaj aliaj, kies mesaĝoj estus pli longaj, povus enhavi nur 3 aŭ 4.

Ho nu! Eble tio ne estas bona ideo. Sed mi ĵus finis redakti mesaĝon en la franclingva forumo, kiu iom plilongiĝintus, se pli da simboloj estintis haveblaj. Mi ja deziras pli ol 1500 simbolojn. Proponas mi duobligi tion: 3000!

Jev (Zobraziť profil) 12. novembra 2007 12:05:07

Terurĉjo:Mi opinias, ke havi kapablon skribi mesaĝojn 1500 simbolojn longa sufiĉas por ĉiuj lernu-uzantoj.
Ankaŭ mi opinias, ke ĉion gravan eblas skribi per 1500 simboloj. Ĝis nun mi aŭdis nur unu bonan argumenton por pligrandigo de simboloj kaj tio estas tagovortoj. Estas tre bone, ke iuj uzantoj provas traduki tagovortojn al siaj naciaj lingvoj kaj skribi klarigojn.

Hodiaŭ mi esploros kiom longa estas la plej longa tagovorto en nia datumbazo kaj eble tio helpos min decidi.

Opinioj de aliaj uzantoj daŭre estas bonvenaj.

P.S. Por tiu ĉi mesaĝo restas: 904 liberaj simboloj.

Jev (Zobraziť profil) 12. novembra 2007 12:09:18

Filu:Sed mi ĵus finis redakti mesaĝon en la franclingva forumo, kiu iom plilongiĝintus, se pli da simboloj estintis haveblaj.
Ĝuste tion mi timas. Se mi permesos pli da simboloj, homoj daŭre provos enmeti ĈION en la mesaĝon.

Kial ne eblas skribi du mesaĝojn? rideto.gif

Jev (Zobraziť profil) 12. novembra 2007 14:26:12

Mi nun iom esploris pri tagovortoj. La plej longa tagovorto en la tuta historio de tagovortoj estas la vorto "libera". La klarigo de tiu vorto konsistas el 1180 simboloj. Sed tio estas escepto, aliaj tagovortoj estas malpli longaj. La averaĝa nombro de simboloj en la klarigoj estas 429, do restas pli ol 1000 simboloj por tradukoj kaj klarigoj. Do la demando estas ĉu 1000 simboloj sufiĉas por tradukado de tagovorto?

Mi daŭre pensas...

Filu (Zobraziť profil) 12. novembra 2007 15:13:57

Jev:Ankaŭ mi opinias, ke ĉion gravan eblas skribi per 1500 simboloj. Ĝis nun mi aŭdis nur unu bonan argumenton por pligrandigo de simboloj kaj tio estas tagovortoj. Estas tre bone, ke iuj uzantoj provas traduki tagovortojn al siaj naciaj lingvoj kaj skribi klarigojn.
Jev:Mi daŭre pensas...
Se nur konfirmon de opinio via serĉas vi, ne ŝajnu bonveni aliajn ideojn kaj bonvolu klare diri al uzantoj, ke vi nur deziras esti aprobita.

Vidu http://www.jugglingdb.com/news/?count=20&submi... : tie oni ja povas afiŝi mesaĝon tiom longa, kiom oni deziras, kaj ankaŭ tre rapidas la elŝutado de mesaĝoj individuaj.

Mi tre malŝatas la limigadon, tiel estas mia opinio, kaj ne gravas, ĉu vi kredas, ke mi malpravas pro iu ajn kialo : mi ja daŭre malŝatas ĝin. Eblas diri, ke mia malŝato estas transracia, se oni deziras : eble ĝi ja estas, sed ĝi ankoraŭ ne foriris.

stefanspaul (Zobraziť profil) 12. novembra 2007 15:25:40

Jev:La plej longa tagovorto en la tuta historio de tagovortoj estas la vorto "libera". La klarigo de tiu vorto konsistas el 1180 simboloj.
Bone. Ĉu la interspaca klavo estas inkludata en tiuj 1180 simboloj?

Mi ĉiam bezonas originan tekston se mi tradukas. Mi preferas se mi povas kompari ambaŭ tekstoj. Se mi legas tradukaĵon ne havante la tekston en originala lingvo, laŭ mi estas sensence.

Plue, la tradukaĵo en alia lingvo preskaŭ ciam konsistas el pli simboloj kiel la originan tekston. Do, nur por la du tekstoj mi bezonas ĉirkaŭ 2400 ĝis 2500 simboloj.

Kaj mi ankaŭ volas diri Saluton kaj ĝis!

Do, mi proponas inter 2500 kaj 3000 simboloj por la vorto de tago. Por aliaj kategorioj mi estas egala.

Amike,
Stefan

stefanspaul (Zobraziť profil) 12. novembra 2007 15:33:38

Terurĉjo:Mi opinias, ke havi kapablon skribi mesaĝojn 1500 simbolojn longa sufiĉas por ĉiuj lernu-uzantoj.
Ekzemple, en mia mesaĝo restis ankoraŭ 1233 liberaj simboloj.
Okej. Ĉu vi volas traduki la vorton de hodiaŭ ankoraŭ havante 1233 liberaj simboloj? Multan pleziron!

stefanspaul (Zobraziť profil) 12. novembra 2007 15:52:44

Por tiu ĉi mesaĝo restas: 1441 liberaj simboloj. Mi gajnas!

stefanspaul (Zobraziť profil) 12. novembra 2007 15:53:59

1496

stefanspaul (Zobraziť profil) 12. novembra 2007 15:55:21

malgajo.gif

Nahor