Vai all’indice

Plendo de limigo de mesaĝlongo

di Jev, 11 novembre 2007

Messaggi: 45

Lingua: Esperanto

stefanspaul (Mostra il profilo) 12 novembre 2007 15:55:21

malgajo.gif

Jev (Mostra il profilo) 12 novembre 2007 16:32:50

Filu:Se nur konfirmon de opinio via serĉas vi, ne ŝajnu bonveni aliajn ideojn kaj bonvolu klare diri al uzantoj, ke vi nur deziras esti aprobita.
Bone, ĉio klaras, vi devas ankoraŭ iom lerni esti ĝentila kaj lerni pli atente legi fremdajn mesaĝojn kaj diskuti pri seriozaj temoj. Se por mi ne gravus opinio de uzantoj, mi nun ne diskutus kun vi. rideto.gif

Pli longajn mesaĝojn ĝis nun postulis nur 3 personoj. Pri la nuna limigo konsentas mi kaj Terurĉjo. Sed ŝajne vi fajfas pri aliaj opinioj. Tiun ĉi temon mi kreis por povi trovi kompromison inter deziroj de uzantoj kaj teknikaj postuloj de la paĝaro. Se tio ne plaĉas al iu, bonvolu ne malpurigi tiun ĉi fadenon. Dankon.

Jev (Mostra il profilo) 12 novembre 2007 16:38:55

Mi vidas, ke oni komencas nur stultumi en tiu ĉi fadeno kaj mi jam komencas bedaŭri, ke mi entute komencis diskuti tion.

Por mi ekzemple tute ne gravas, kiel forumoj funkcias en aliaj lokoj. Ĉe lernu! estas tute aliaj teknikaj postuloj. Mi ne elpensis limigon nur por mia propra plezuro. Kaj mi pensas, ke mi jam sufiĉe klare skribis pri tio.

Ĉe lernu! ekzistas multaj php- kaj js- skriptoj, kiuj devas prilabori tion, kion vi skribas: ridul-bildojn, bb-kodon, alklakeblajn vortojn. Imagu kio okazas, kiam javaskripto devas prilabori tre longan tekston kaj prizorgi, ke ĉiu vorto estu alklakebla kaj tradukebla. En malfortaj komputiloj retumiloj kelkfoje kraŝas pro tio. Do limigi NECESAS, la demando nur restas ĝis kiom da simboloj fari tion. Ĝuste pro tio mi komencis demandi vian opinion pri tagovortoj kaj pri ties longeco.

Sed mi vidas, ke anstataŭ havi bonan diskuton, plenkreskaj homoj komencis stultumi.

Jev (Mostra il profilo) 12 novembre 2007 16:46:43

stefanspaul:
Terurĉjo:Mi opinias, ke havi kapablon skribi mesaĝojn 1500 simbolojn longa sufiĉas por ĉiuj lernu-uzantoj.
Ekzemple, en mia mesaĝo restis ankoraŭ 1233 liberaj simboloj.
Okej. Ĉu vi volas traduki la vorton de hodiaŭ ankoraŭ havante 1233 liberaj simboloj? Multan pleziron!
Laŭ mia opinio Terurĉjo ne primokis vin, kial vi komencis fari tion? Li tute ne scias, kiom da simboloj estas bezonataj por tradukado de tagovortoj. Do vi povas simple klarigi tion sen primoko.

Jev (Mostra il profilo) 12 novembre 2007 16:48:44

stefanspaul:Do, mi proponas inter 2500 kaj 3000 simboloj por la vorto de tago. Por aliaj kategorioj mi estas egala.
Bonege, tio estas konkreta kaj pripensinda propono sen tro da emocioj. Dankon.

Filu (Mostra il profilo) 12 novembre 2007 17:07:03

Jev:Bone, ĉio klaras, vi devas ankoraŭ iom lerni esti ĝentila kaj lerni pli atente legi fremdajn mesaĝojn kaj diskuti pri seriozaj temoj. Se por mi ne gravus opinio de uzantoj, mi nun ne diskutus kun vi. rideto.gif
Deziras mi al vi indiki, ke mi ja proponis, sen tro da emocioj, ke duobligado de la nuna limigo estus ne tro malbona. Ankaŭ aliajn proponojn faris mi, sed malrespondiĝis ili.

En lingvaj forumoj, tiom kiom mi povas memori ne klikeblas la vortoj por trakukado: ĉikaze ne temas pri kraŝado pro tro da simboloj, ĉu? Ĉu eblus pliigi la limigon en tiuj forumoj?

Ĝentila mi povas esti, sed tro ofte mi spertis interrilatojn en kiuj la demandanto nur serĉas aprobadon, kaj iros de homo al homo ĝis unu finfine diros la saman ol li (aŭ ŝi). Eble homoj tielas... Eble ankaŭ mi tre tielas... Mi pardonpetas al vi, se vi kredas, ke mi tute maltrafis viakaze.

Jev (Mostra il profilo) 12 novembre 2007 17:14:55

Filu:Deziras mi al vi indiki, ke mi ja proponis, sen tro da emocioj, ke duobligado de la nuna limigo estus ne tro malbona. Ankaŭ aliajn proponojn faris mi, sed malrespondiĝis ili.
Via opinio ja estis kalkulita. Kaj mi eĉ respondis vian mesaĝon pri 10000. Mi skribis, ke tio ne estas akceptebla. Mi pardonpetas, se mia respondo iel ofendis vin. Mi esperas, ke vi ne ĉiam "akre" reagas al tiuj, kiuj ne akceptas vian opinion.

Mi volas por ĉiuj ripeti, ke limigo bezonatas pro teknikaj kialoj: granda trafiko por la paĝaro kaj por uzantoj, pezaj paĝoj, tro da laboro por skriptoj kaj simile. Ne forgesu ke la paĝaron uzas ankaŭ modem-uzantoj!

Do ĝis nun 1500 ne taŭgis nur por 3 personoj, ŝajne por aliaj tio estas tute en ordo. Mi ankoraŭ iom atendos por vidi, ĉu aperos iuj aliaj opinioj kaj poste surbaze de ili ĉiuj ni provos ion decidi. Plejverŝajne mi pligrandigos la ciferon pro tagovortoj, ĉar tio estas bona argumento.

Dankon pro via opinio kaj mi esperas, ke ankaŭ estonte ni tute bone diskutos sen iuj ofendoj kaj malbonaj emocioj.

Filu (Mostra il profilo) 12 novembre 2007 17:29:33

Jev:Via opinio ja estis kalkulita.
Ne vere. Mi nur esprimis opinion mian, kaj tute ne komprenis la kialon de tiom limiganta limigo, kaj vere pensis, ke 10 000 estus pli bona ol 1500. Nu! eble (aŭ verŝajne) la pezo de ĉiuj tiuj skriptoj, kiuj estas ĉe Lernu!, pravigas la nuligadon de 10 000, sed mi denove petas por 3000 (kaj se vi decidas, sub la lumo de la Lernuanara opinio, ke ne malbonas 1500, mi ja akceptos la juĝadon).

Jev:Dankon pro via opinio kaj mi esperas, ke ankaŭ estonte ni tute bone diskutos sen iuj ofendoj kaj malbonaj emocioj.
Al tiu espero tre kuniĝas ankaŭ mi.

Filu (Mostra il profilo) 12 novembre 2007 17:37:53

Jev,

Kion vi opinius pri ebleco siaprofile elekti inter nurteksta aŭ plenplena vortklikebligita bildoplena formoj de forumoj?

Ĉu tio fareblus sen tro da sufero viaflanka?

Amike

Jev (Mostra il profilo) 12 novembre 2007 17:38:16

Filu:eble (aŭ verŝajne) la pezo de ĉiuj tiuj skriptoj, kiuj estas ĉe Lernu!, pravigas la nuligadon de 10 000, sed mi denove petas por 3000
Bone, ni faru tiel. Mi hodiaŭ pligrandigos la nombron ĝis 2000. Kaj ni vidu, ĉu tiom da simboloj sufiĉos por ĉiuj mesaĝoj.

Se tio daŭre ne sufiĉos, ni denove revenos al tiu ĉi problemo.

Kaj mi daŭre esploros la teknikan flankon.

Torna all’inizio