본문으로

Plendo de limigo de mesaĝlongo

글쓴이: Jev, 2007년 11월 11일

글: 43

언어: Esperanto

novatago (프로필 보기) 2014년 11월 19일 오전 2:54:55

La mesaĝo, kiu estas sur ĉi tiu, estas tute neglektinda. Unue ĉar tiu uzanto nur venas por ĝeni kaj insulti Esperantistojn, due ĉar li simple ne volas teni sin kiam skribas. Liaj mesaĝoj malmankas kaj la longeco de liaj mesaĝoj estas absurde nenecesa.

Laŭ mi, la nuna maksimuma longeco sufiĉas. Kaj se iu bezonas pli, mi ne komprenas, kia problemo estas daŭri skribadon en alia mesaĝo.

Ĝis, Novatago.

Christa627 (프로필 보기) 2014년 11월 19일 오전 6:09:14

Estas limigo de mesaĝlongo por bildokartoj, sed malsame al la forumo, ne estas kadreto kun la nombro de restantaj simboloj. Mi scias, ke la limigo ekzistas, nur ĉar kiam mi provis sendi poemon al amiko per bildokarto, la paĝo diris, ke mia mesaĝo estas tro longa. Mi ne volas eksperimenti kaj kalkuli la simbolojn, do, ĉu iu povas diri al mi, kio estas la limigo? Privataj mesaĝoj evidente povas esti multe pli longaj; ĉu estas limigo ankaŭ por ili?

@Alexandrex: Se vi volas "filozofi" senlime, vi ja povas fari blogon ĉe, ekzemple, Wordpress aŭ Blogspot.

Alexandrex (프로필 보기) 2014년 11월 20일 오후 2:21:37

Saluton al Novatago, al Christa kaj al ĉiuj.

Unue mi respondos ion al Novatago.
Estas neniu sekreto ke mi ofte kritikas la esperantistojn, do ankaŭ cin, ĉu en ĉi tiu forumo Lernu, ĉu en aliaj forumoj. La problemo por ke ci komprenu min estas ke ci, kiel tipa esperantisto, konfuzas la du vortojn, jen "esperantisto" (partizano de la esperantismo) kaj "esperantoparolanto" (parolanto de la lingvo Esperanto). Kaj mi estas lingvonuristo; do, neniel esperantisto; kvankam, ja jes, mi estas esperantoparolanto.
Kiel nur lingvon, evidente Esperanton mi akceptas, praktikas, rekomendas kaj profitas. Mi rifuzas radike kaj radikale la esperantismon.
Nu: la ideologia disopiniado ne estas la samo ol la insultado. Ci estas esperantisto kaj mi, lingvonuristo, ne estas nek volas esti esperantisto. La naiva demando estus do: kiel, ho Novatago, iu povus pensi malsame ol ci sen tial esti fripono, insultanto, trolo (ciberfripono, komputerfripono) kaj tiel plu? Ĉar, laŭ ĉiuj ciaj mesaĝoj legitaj de mi, ĉiam kiam oni pensas malsame ol ci, ĉi tiu disopinianto estas aŭtomate malbona persono...
Mi konsilas ke ci studu la kialojn kiujn ni, lingvonuristoj, eksponas.
Kaj filozofiante, jen pri la lingvonurismo, jen por aliaj pli interesaj aferoj kiel la serĉado de la feliĉo, tri mil presosignoj ne sufiĉas. Evidente, mi povas daŭri skribadon en pluraj mesaĝoj; sed tio, laŭ ciaj propraj vortoj, "estas absurde nenecesa".

Nun mi respondos ion al Christa.
Mi facile povas fari filozofan blogon. Sed la esenco de la filozofio ne estas la monologo; male, la esenco de la filozofio estas la dialogo. Mi ne volas monologi ĉe blogo. Mi volas dialogi kaj diskuti filozofe, sen limo da presosignoj.
Praktike: ci, mi kaj aliaj povas facile kaj ĉipe krei novan internetan forumon por dialogi filozofe per Esperanto, nun sen limo da presosignoj. Ekde la komenco, la hipoteza nova forumo devas esti demarŝata kolektive kaj demokrate, anstataŭ la unusola kaprico de unu persono en ties blogo. Kaj neniu cenzuro de ideoj estos akceptebla.

Amike, Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

다시 위로