Ĉu fridumo signifas malvarmumon?
od Francestral, 19 sierpnia 2013
Wpisy: 2
Język: Esperanto
Francestral (Pokaż profil) 19 sierpnia 2013, 15:34:38
Frido signifas malvarmon.
Ĉu do fridumo signifas malvarmumon?
Antaŭdankon.
Ĉu do fridumo signifas malvarmumon?
Antaŭdankon.
Ondo (Pokaż profil) 19 sierpnia 2013, 16:29:44
Francestral:Frido signifas malvarmon.Certe ne. La esenco de -um estas, ke ĉiu vorto formita per ĝi havas apartan signifon, aparte lernendan, akiritan per konvencio. "Malvarmumi" apartenas al la kerna vortostoko de Esperanto.
Ĉu do fridumo signifas malvarmumon?
Antaŭdankon.
Oni povas eĉ dubi, ĉu frido vere egalas al malvarmo. Eĉ se tiel estus, "fridumi" povus esti proponita por io ajn, ekz. "meti (manĝaĵojn) en malvarmŝrankon". Sed nun, uzata de neniu, ĝi ne signifas ion ajn kaj estas malfacile imagi por ĝi utilan uzon. Ankaŭ "frida" estas uzata en la komuna lingvo preskaŭ nur kiel radiko por derivi la vorton "fridujo" por malvarmujo, malvarmŝranko.