前往目錄

Ĉu fridumo signifas malvarmumon?

貼文者: Francestral, 2013年8月19日

訊息: 2

語言: Esperanto

Francestral (顯示個人資料) 2013年8月19日下午3:34:38

Frido signifas malvarmon.
Ĉu do fridumo signifas malvarmumon?

Antaŭdankon.

Ondo (顯示個人資料) 2013年8月19日下午4:29:44

Francestral:Frido signifas malvarmon.
Ĉu do fridumo signifas malvarmumon?

Antaŭdankon.
Certe ne. La esenco de -um estas, ke ĉiu vorto formita per ĝi havas apartan signifon, aparte lernendan, akiritan per konvencio. "Malvarmumi" apartenas al la kerna vortostoko de Esperanto.

Oni povas eĉ dubi, ĉu frido vere egalas al malvarmo. Eĉ se tiel estus, "fridumi" povus esti proponita por io ajn, ekz. "meti (manĝaĵojn) en malvarmŝrankon". Sed nun, uzata de neniu, ĝi ne signifas ion ajn kaj estas malfacile imagi por ĝi utilan uzon. Ankaŭ "frida" estas uzata en la komuna lingvo preskaŭ nur kiel radiko por derivi la vorton "fridujo" por malvarmujo, malvarmŝranko.

回到上端