Ir ao conteúdo

Ni devas atingi "pacon" en lernu por la bono de esperanto

de baibaibibi, 20 de agosto de 2013

Mensagens: 63

Idioma: Esperanto

Jasminka (Mostrar o perfil) 21 de agosto de 2013 17:29:09

mihxil:
Jasminka:Ni multfoje avertis uzantojn, kiuj malrespektas la regulojn, pri tio, ke ni forigos iliajn mesaĝojn de la forumo. Tio ne helpas. Do ni ne plu volas perdi nian tempon por avertado.
Mi ne petis antaŭan averton. Mi simple dezirus postan informon, ekzemple pere de la origina kialo tajpita de la raportinto. Tiel almenaŭ scieblas la kialo, ĉar verdire en diversaj okazoj tiu tute ne estas klara.

Fakte bone estus se la mesaĝo ne estas forigata sed simple anstataŭigata de la kialo forigi ĝin, por ke ĉiu povu vidi ke tie malaperis io. Sed supozeble tio bezonus teknikan ŝanĝon.
Jes, tio postulus ŝanĝojn. Sed ni antaŭvidas iun similan funkcion ĉe la nova lernu!, do eble tiam estos pli bone.

baibaibibi (Mostrar o perfil) 21 de agosto de 2013 20:30:13

Jasminka, mi pensas ke estas via ne toleremo kaj viaj minacoj kio kreas la malbonan etoson, lernu ne devus imiti kelkajn nacilingvajn forumojn kie oni atakas senhonte kaj senkompate kelkajn uzantojn, nia komunumo estas tre malgranda kaj ni ne povas malŝpari homojn kaj fortojn. Escepte se nia celo estas malhelpi eon aŭ profitante nian povohavon "amuzi" humiligante kaj atakante honestajn homojn.

Jasminka (Mostrar o perfil) 21 de agosto de 2013 20:37:59

baibaibibi:Jasminka, mi pensas ke estas via ne toleremo kaj viaj minacoj kio kreas la malbonan etoson, lernu ne devus imiti kelkajn nacilingvajn forumojn kie oni atakas senhonte kaj senkompate kelkajn uzantojn, nia komunumo estas tre malgranda kaj ni ne povas malŝpari homojn kaj fortojn. Escepte se nia celo estas malhelpi eon aŭ profitante nian povohavon "amuzi" humiligante kaj atakante honestajn homojn.
Vi povas ĉesi tiajn diskutojn, ĉar ili ne ŝanĝos mian opinion. Evidente ankaŭ via opinio ne ŝanĝiĝos. Do tiaj diskutoj gvidas al nenio.

Stefano888 (Mostrar o perfil) 25 de agosto de 2013 21:41:13

Mi pensas ke estas granda diferenco inter ĝentile malkonsenti kun iu kaj moki iun. Mi ne ŝatas nomiĝata "stulta" kaj "malhonesta" ĉar mi kredas je la ekzisto de Dio. Mi havas kolegian licencion kaj legis multe dum mia vivo. Mi konas homojn, kiuj havas Ph.D.-ojn kaj kredas je la ekzisto de Dio. Vorte ataki homojn ne kontribuas multon al "paco" ĉi tie.

Mi havis ateistan profesoron kiam mi studis ĉe universitato. Li kutime diris "kies dio?" kiam ajn iu menciis Dion en la klaso. Li diris aĵojn kiel "Ni havas neniun bezonon por Dio." Li esprimis fortan malamon por religio. Iuj el la ateistoj sur ĉi tiuj fadenoj ŝajnas esti multe kiel tiu ateista profesoro.

Mi ĉesis priparoli tiun ĉi temon pri Dio kun unu el la ateistoj ĉar ĉiom da la argumentado iris nenien. Li neniam ŝanĝos mian kredon je la ekzisto de Dio kaj memkompreneble mi neniam ŝangos lian opinion ankaŭ. Kial ni daŭru argumenti pri tio? Estas neniu bona kialo.

Homoj prezentu siajn ideojn sen moki aliajn homojn. Tiam, ili povas aŭ konsenti aŭ ĝentile malkonsenti kun unu la alian.

Mi pensas ke unu el la aferoj, kiujn la ateistoj ne komprenas, estas ke al kredantoj Dio estas reala Persono, kiun ili amas. Kiam ajn nekredanto mokas Dion, li mokas Iun, kiu estas kara al la kredantoj. Ne estas bona ideo moki ies edzinon aŭ fraton aŭ fratinon aŭ gepatrojn, ĉu ne? Do, ne estas bona ideo moki Dion kiam oni parolas al kredanto.

Duko (Mostrar o perfil) 26 de agosto de 2013 12:52:21

Aliflanke, la teistoj ne komprenas ke por ateisto la Dio ne ekzistas. Oni ne povas moki neekzistaĵon. Tiel, la moko temas pri religio aŭ pri religiaj ideoj. Bonvole akceptu ke ideoj ne estas vi, kaj ke ideoj estas kritikeblaj. Sen kritiko la progreso ne aperas. Se mi vidas mokindan ideon, mi ŝatas mian rajton diri mian opinion (sen moki vin persone). Finfine, tre verŝajne via religio mem diras pri ateisto ke li aŭ ŝi indas eterne suferi en infero pro ne-kredo. Bonvole akceptu ke en tiu kazo ateisto meritas rajton respondi ke tia ideo estas stultaĵo.
Pri via ateista profesoro, vi ne menciis ian personan insulton farita de li pri vi. Li malamas religion - bone, li tute rajtas, simile kiel vi rajtas esti religia. Ne taksu lin nur pro lia senreligieco.

mihxil (Mostrar o perfil) 26 de agosto de 2013 17:02:24

Stefano888:Mi pensas ke unu el la aferoj, kiujn la ateistoj ne komprenas, estas ke al kredantoj Dio estas reala Persono, kiun ili amas.
Tion precize ni ja komprenas, kaj tio precize estas la absurda afero pri kiu ni zorgas. Dio ne estas 'reala persono', li ja tute ne ekzistas! Ni loĝas en socio en kie amasoj kredas en imagata persono, kvazaŭ infano kiu kredas je Sankta Nikolao. Tio estas al ateisto absurda kaj ŝoka, kaj ne estas mirige ke tiu foje volas vortigi tion, certe al kiu iu ŝajnas esti tiom certa kiom vi pri io kion tiom mankas evidentaĵoj.

erinja (Mostrar o perfil) 26 de agosto de 2013 18:24:43

Estas multaj personoj en la mondo kiuj havas vidpunktojn kaj kredojn kiuj estas laŭ mi ŝoke absurdaj kaj kontraŭlogikaj. Oni diru al tiuj personoj, simple, "Mi ne kredas tion". Ne estas kialo por diri "viaj kredoj estas ŝoke stultaj, absurdaj kaj kontraŭlogikaj". Kvankam mi povus kredi tion, ne estas kialo por diri tion al la persono kiu kredas ion, ĉar mi ne tiel konvinkos la personon ke mi pravas, mi nur kreos malbonan etoson inter ni.

Mi ĝis nun neniam renkontis situacion en kiu oni esprimis iun vidpunkton, kaj poste iu respondis "Tio estas la plej ŝoke absurda, stulta, kaj kontraŭlogika vidpunkto kiun mi iam ajn aŭdis", kaj la unua persono diras "Diable, vi ege pravas, dankon ke vi malfermis miajn okulojn!". Kutime per uzo de insultaj vortoj, oni nur ignoras la ceteron de tio kion vi diras.

codesito (Mostrar o perfil) 26 de agosto de 2013 19:18:35

Ni devus lasi la kredantojn trankvilajn, ke ili propagandu laŭplaĉe siajn ideojn. Ili decidis ke la biblio estas la vero, ili tute ne serĉas alian veron. Tamen, ilia fido estas tiom fragila, ke ili ofendiĝas pro io ajn. homo certa je sia fido ridas pri mokoj kaj insultoj, forta fido je io devus rezisti eĉ la fajron!

Chainy (Mostrar o perfil) 26 de agosto de 2013 19:35:58

erinja:Estas multaj personoj en la mondo kiuj havas vidpunktojn kaj kredojn kiuj estas laŭ mi ŝoke absurdaj kaj kontraŭlogikaj. Oni diru al tiuj personoj, simple, "Mi ne kredas tion". Ne estas kialo por diri "viaj kredoj estas ŝoke stultaj, absurdaj kaj kontraŭlogikaj". Kvankam mi povus kredi tion, ne estas kialo por diri tion al la persono kiu kredas ion, ĉar mi ne tiel konvinkos la personon ke mi pravas, mi nur kreos malbonan etoson inter ni.

Mi ĝis nun neniam renkontis situacion en kiu oni esprimis iun vidpunkton, kaj poste iu respondis "Tio estas la plej ŝoke absurda, stulta, kaj kontraŭlogika vidpunkto kiun mi iam ajn aŭdis", kaj la unua persono diras "Diable, vi ege pravas, dankon ke vi malfermis miajn okulojn!". Kutime per uzo de insultaj vortoj, oni nur ignoras la ceteron de tio kion vi diras.
+1

Tre bone dirite, Erinja.

Certe estas tre strange, kiam homo nomas la kredon de aliulo 'stulta' ktp kaj post tio asertas, ke li volas nur amike diskuti la temon! Estas evidente, ke se oni uzas ofendajn vortojn, oni fakte tute perdis respekton por la alparolato kaj neniel intencas amike diskuti.

codesito (Mostrar o perfil) 26 de agosto de 2013 20:06:07

Chainy:

La manko de respekto estis ambaŭdirekte, la kredantoj ankaŭ insultis kaj ofendis ofte, sed la afero estas ke la ne kredantoj fajfas pri tio, dum la kredantoj kredas ke ili suferas religian persekutadon.

De volta à parte superior