Skip to the content

Ni devas atingi "pacon" en lernu por la bono de esperanto

by baibaibibi, August 20, 2013

Messages: 63

Language: Esperanto

Duko (User's profile) August 27, 2013, 8:08:07 AM

Stefano888:(Al Duko)
Eblas moki ateismon. Mi aŭdis multe da ŝercoj pri ateismo dum mia vivo. Oni povas moki la ideon de ne-ekzisto.
Do, mi malkonsentas kun vi pri tio.
Bonvole moku ateismon se vi volas, kaj pli, disvastiĝu iun bonan ŝercon se vi scias ĝin.

Stefano888:
Rilate al infero, mi pensas ke infero estas stato de la animo. Ni kreas niajn proprajn inferojn por ni mem. Infero estas neniam povi sperti dian amon. Infero estas la manko de karitato. Mi kredas ke la stato en kiu persono estas kiam li aŭ ŝi mortas estos la stato de la animo de tiu persono por ĉiam. Infero estas eble loko ankaŭ. Tamen, la imagoj de infero trovitaj en la Biblio estas, miaopinie, metaforaj.
Stefano, vi ankaŭ ricevas tiun diskuton kiel persona afero. Mi petas vin evitu tion. Mi nur menciis inferon kiel ekzemplo de juĝo per religio, pri homoj kiuj tute ne rilatas al tiu religio (ateistoj aŭ anoj de malsama religio). Mi scias ke vi havas vian propran interpreton de via religio, sed mi ne volas diskuti ĝin en tiu fadeno. Se mi malkonsentas kun vi kaj mi diras mian opinion pri via persona religio, verŝajne vi ofendiĝas.

Stefano888:
Kristo diris al ni ne juĝi aliulojn. Mi ne juĝas vin. Kio okazos al vi post ol vi mortos ne estas mia decido. Se mi pravas kaj efektive estas Dio, Li juĝos vin. Se mi malpravas kaj ne estas Dio, vi timu vian estontan ne-ekziston.
Denove, mi petas vin ne parolu pri mi kaj pri mia morto ĉi tie. Diri ke mi devas timi aŭ pri mian ne-ekziston aŭ pri juĝo de Dio estas iomete malĝentila, kvazaŭ vi diras ke mia estonteco estas fia kaj terura, sed feliĉe ne pro via kulpo. (Se vi diras ke tio ne estis via intenco mi kredos vin, tamen oni povus interpreti vian eldiron kiel malĝentileta; pro tio ne indas paroli pri personoj)

Kion mi volas diri estas: ne diskutu pri personoj se vi volas atingi pacon.

Plu, se ĉi tie diskutas homoj de diversaj opinioj/kredoj/religioj, laŭ mia opinio ne helpoplenas aldoni citaĵoj de via sankta libro por fortigi vian argumenton. Certe ne ĉiuj taksas tiun libron vera, la citaĵo estas signifoplena nur pro viaj samreligianoj kaj por la aliaj ĝi sonas nur kiel propagando. (por eviti miskomprenon, tio ne temas pri vi, Stefano)

Shuchdan40 (User's profile) August 27, 2013, 8:53:34 AM

Ankaŭ mi volas, ke "paco" estu atingita. La demando, ĉu la Dio ekzistas, estas vere la plej malfacila kaj ne eblas trovi iun, kiu ne volas scii pri tio centprocente. Mi ankoraŭ ne havas centprocentajn pruvojn pro aŭ kontraŭ la ekzisto de Dio. Mi pensas, ke neniu posedas tiujn centprocentajn pruvojn, temas nur pri diversa grado de probableco. Mi dankas la "lernu!"-teamon, ke ili demokratie donas al ni eblecon esprimi nian opinion, tio estas ĝusta kaj normala. Streĉitaj diskutadoj faris la etoson ĉe la paĝaro pli interesa, sed...eble, multaj partoprinantoj de forumo ne volos iam skribi plu por la timo, ke ili estu "mordataj" per ardaj oponantoj.
Ni povas simple esprimi nian pozicion, ne instruante alian pensi tiamaniere, ke ni volus. Ekzemple, malgraŭ mi ne dividas la opinion de pdenisowski, mi ŝatas lian maniere diskuti, ne insultante iun. Mi ankaŭ aprobas la pozicion de Chainy, kiu, malgraŭ li estas ateisto, estas tolerema al la opinio de kredantoj kaj respektas ilin kiel indajn oponentojn.
Esperanto estis kreita kiel la lingvo de paco, sed ne por insultoj.

Sunjo (User's profile) August 27, 2013, 9:51:48 AM

Shuchdan40:... Chainy, kiu, malgraŭ li estas ateisto, ...
nur unu paĝo antaŭe troveblas
Chainy:...kaj mi ne estas ateisto
Por atingi pacon ni ankaŭ evitu malverajn asertojn kiuj estus eviteblaj se oni ĝuste legus la afiŝojn de la aliaj uzantoj.

Shuchdan40 (User's profile) August 27, 2013, 10:40:27 AM

Bone, mi estis neatenta, tamen mi daŭre respektas liajn mesaĝojn, mi skribas nun jam ne pri lia kredo je Dio, sed pri lia ĝentileco en la diskutado. Pardonu por mia eraro.

Belmiro (User's profile) August 27, 2013, 8:43:33 PM

mihxil:
Shuchdan40:Ekzemple, malgraŭ mi ne dividas la opinion de pdenisowski, mi ŝatas lian maniere diskuti, ne insultante iun.
Tute ignori homojn, tute miskompreni aferojn kaj tiam ne pardonpeti pri tio ne estas bona maniero, kaj ja estas sufiĉe insulte. Ankaŭ provoki homojn diri certajn aferojn, kaj tiam ŝajnigi sin komplete ofendita, eĉ nome da alia religio estas malsincera, insulta kaj malbonmaniera.

Li estas forme 'ĝentila', sed enhave mi tute ne pri vi samopinias.
ho! ne paŭtu kara! Kontraŭe provu ne esti malagrabla al homoj. Vi jam pruvis esti sufiĉe lerta pri Esperanto.

cromagnon (User's profile) August 27, 2013, 9:05:57 PM

Belmiro:
mihxil:
Shuchdan40:Ekzemple, malgraŭ mi ne dividas la opinion de pdenisowski, mi ŝatas lian maniere diskuti, ne insultante iun.
Tute ignori homojn, tute miskompreni aferojn kaj tiam ne pardonpeti pri tio ne estas bona maniero, kaj ja estas sufiĉe insulte. Ankaŭ provoki homojn diri certajn aferojn, kaj tiam ŝajnigi sin komplete ofendita, eĉ nome da alia religio estas malsincera, insulta kaj malbonmaniera.

Li estas forme 'ĝentila', sed enhave mi tute ne pri vi samopinias.
ho! ne paŭtu kara! Kontraŭe provu ne esti malagrabla al homoj. Vi jam pruvis esti sufiĉe lerta pri Esperanto.
Kio estas paŭti?

Belmiro (User's profile) August 27, 2013, 10:02:10 PM

[quote=cromagnon./quote]Kio estas paŭti?[/quote]Laŭ vortaro.net:
paŭt/i (ntr) Montri malbonhumoron, malkontentiĝon ks, antaŭenigante la lipojn en grimaceto.

Belmiro

cromagnon (User's profile) August 27, 2013, 10:15:46 PM

Belmiro:[quote=cromagnon./quote]Kio estas paŭti?
Laŭ vortaro.net:
paŭt/i (ntr) Montri malbonhumoron, malkontentiĝon ks, antaŭenigante la lipojn en grimaceto.

Belmiro[/quote]Vi estas tre riĉvortara.

Shuchdan40 (User's profile) August 28, 2013, 3:36:14 AM

miĥil!
Mia percepto de la univers preskaŭ similas al la via: "preskaŭ", ĉar mi, kiel mi jam skribis en alia fadeno, lasas dek procentojn por probabla ekzisto de tio, pri kio la sienco en ĝia nuntempa stadio ne scias. Sed mi ne intencas fari, ke ĉiuj havu mian opinion.
Ĉu vi sincere esperas, ke ĉiuj partoprenantoj dividu vian opinion dum la diskutado? Ekzemple, mi persone, legas viajn argumentojn kun intereso, mi respektas vian logikon kaj ĉe mi vi povas trovi apogon de via vidpunkto, ĉar mi ne estas tro rilegema, sed kio koncernas al
la kredantojn, mi komprenas, ke ili rajtas havi sian vidpunkton, neniu povos ŝanĝi ĝin. Sendube, vi rajtas sciigi vian pozicion, kaj via pozicia estas logika kaj klara, tio estas respektinda.
Sed, bonvolu respondi, ĉu vi vere esperas, ke la kredantoj estu pretaj akcepti viajn argumentojn kaj ĉesu kredi je Dio?
Ĉu vi vere havas centprocentajn (ne temas pri probableco!)pruvojn de Dia neekzisto?

mihxil (User's profile) August 28, 2013, 4:37:45 AM

Shuchdan40:Ĉu vi sincere esperas, ke ĉiuj partoprenantoj dividu vian opinion dum la diskutado?
Mi esperas sed mi ne iluzias pri tio.

Shuchdan40:Sed, bonvolu respondi, ĉu vi vere esperas, ke la kredantoj estu pretaj akcepti viajn argumentojn kaj ĉesu kredi je Dio?
Tio kion mi ja esperas estas ke kredantoj ĉesu miksi siajn kredojn en aliajn diskutojn. Mi pensas ke religio estu io privata, des pli en ĉirkaŭaĵo en kiu pli malpli duono (nuna rezulto en la enketo 'dio ne ekzistas' estas 53%) kun mi samopinias. Kaj cetere mi nur reagas. Oni nun prezentas min kiel iun predikanton kiu daŭre diskrias sian opinion. Ne estas tiel, mi nur reagas al diraĵoj kiuj ŝajnas al mi malveraj, mi nur (ankaŭ) partoprenas en la fadenoj kiuj ne de mi iniciatitaj ekzistas pri tiaj temoj. Tion mi faras ĉar tion mi trovas amuza kaj distra kaj akrigas mian komprenon pri la temo, kaj multe malpli por efektive konverti homojn.

Shuchdan40:Ĉu vi vere havas centprocentajn (ne temas pri probableco!)pruvojn de Dia neekzisto?
Mi referencas al la koncernaj fadenoj kie mi respondis tiun ĉi demandon sendube jam plurajn fojojn. Ĉi tie ĝi estas ekstertema.

Back to the top