Ĉu vi pretus esti moderiganto de la Lernu-forumo?
de Chainy, 25 de agosto de 2013
Aportes: 8
Idioma: Esperanto
Chainy (Mostrar perfil) 25 de agosto de 2013 00:06:15
Mi decidis starigi tiun ĉi fadenon, ĉar la Lernu-teamo nun konsistas el nur tri homoj (Jev, Neringa kaj Erinja) kaj fariĝis klare, ke ili bezonas helpon por moderigi tiun ĉi forumon.
Mi sugestas, ke ni faru enketon por ekscii, kiun subtenus la Lernu-anoj en la rolo de moderiganto. Por fari tian enketon, unue necesas, ke tiuj anoj, kiuj ja pretus plenumi la rolon de moderiganto anoncu sin en tiu ĉi fadeno. Tiam mi kreos la enketon kun la nomoj de tiuj kandidatoj.
En tiu ĉi forumo eblas krei enketon, en kiu uzantoj rajtas voĉdoni aŭ nur por unu varianto aŭ por pluraj variantoj. Mi sugestas, ke en nia enketo, oni rajtu voĉdoni por pluraj kandidatoj, ĉar plej verŝajne necesos pli ol unu moderiganto. Jes, en tia enketo, voĉdonanto povus elekti nur unu personon, aŭ du, aŭ tri. Ĉiu laŭ sia plaĉo, sed mi pensas, ke ĉiuokaze fariĝus per tia sistemo sufiĉe klare, kiuj kandidatoj havas la plej multan subtenon.
ATENTO! Mi petas al vi ĉiuj ne mem krei enketon pri tiu ĉi afero, alie ni povus havi plurajn enketojn kaj ĉio fariĝus tre kaosa! Unue, ni diskutu la aferon ĉi tie kaj post certa tempo kaj bona nombro da reagoj, mi kreos la enketon kun ĉiuj kandidatoj en unu listo!
Por kuraĝigi partoprenadon, mi mem anoncas min preta helpi kiel moderiganto. Do se eĉ mi kandidatiĝas, ankaŭ vi havu kuraĝon!
Kompreneble, nenio estas deviga. Ankaŭ povas esti, ke vi mem ne volas esti moderiganto, sed vi volus proponi alia(j)n uzanto(j)n por la rolo. Tiam ni povas kontakti tiujn proponitajn uzantojn por ekscii, ĉu ili volas kandidatiĝi en la enketo.
Plenumi la rolon de moderiganto ne nepre devas esti ĝena aŭ ege temporaba afero, precipe se estas teamo de moderigantoj. Eblus organizi ĉion laŭ tio, kiom da tempo ĉiu unuopa moderiganto povus doni al la afero. Eble necesus tri homoj, eble pli da homoj. Ĉio estu fleksebla.
horsto (Mostrar perfil) 25 de agosto de 2013 00:21:25
Karaj forumanoj! Ĉu vi volas pli da fadenoj kiel Pri ĉio cetera?
Chainy (Mostrar perfil) 25 de agosto de 2013 00:51:16
horsto:Mi tute ne volas pli da moderigantoj.Eble necesas iom alia aliro al la moderigado? Ni bezonas moderigantojn, kiuj efektive legas kaj sekvas la mesaĝojn en la forumo. La Lernu-teamanoj ne havas tempon por tio. Do pli da moderigantoj espereble signifus, ke ili povus helpi plibonigi la kvaliton kaj etoson de la forumo.
Pli da moderigantoj ne signifas pli da 'cenzurado', sed ĝi signifas pli pozitivan kontribuon de moderigantoj. Se grupo da moderigantoj ja havus tempon kaj paciencon por komunikiĝi kun uzantoj, tiam ĉio povus funkcii iom pli agrable. Moderigado ne temas nur pri forigado de mesaĝoj, sed ĉefe pri bona komunikiĝado!
Sunjo (Mostrar perfil) 25 de agosto de 2013 10:34:12
Laŭ mi estus des pli bona ju pli granda tia nova moderigteamo estus (do mi opinias ke enketo pri la plej taŭgaj eblaj moderigantoj ne bezonatas ĉar oni nur malakceptu aspirantojn kiuj evidente ne taŭgas por la laboro), ĉar tio signifus
- ke la moderigantoj havas tempon por trankvile, pacience kaj zorge pritrakti kaj diskuti la diversajn problemojn (laŭbezone ankaŭ en la teamo mem kaj ne nur kun la uzantoj)
- ke laŭeble la moderigantoj venus de diversaj landoj kaj pro tio ankaŭ pli facile povus decidi pri nacilingvaj diskutoj
- ke moderiganto kiu estas la raportito aŭ la raportinto aŭ pro aliaj kialoj estas konsiderebla kiel neneŭtrala ne bezonas kundecidi
- ke moderigantoj povas ĝui siajn feriojn ĉar estas sufiĉe da aliaj moderigantoj
Por pli bona forumprizorgado unue oni bezonus pliajn eblojn por moderigi (ekz. ŝanĝi la tekston, movi fadenojn aŭ fortranĉi kaj alglui nur kelkajn afiŝojn sen tute forigi ilin, ktp.). Laŭ mia kompreno de la anoncoj pri la nova lernu! tiaj pliaj ebloj estas planitaj.
Kaj aldone oni multe pli komuniku, ekzemple mi opinias ke estu memkomprenebla ke oni respondu al ĉiuj demandoj, raportoj kaj al kritiko ankaŭ aŭ precipe tiam kiam oni ne samopinias. Tuja forigado de mesaĝoj nur okazu pri evidenta spamo kaj pri kontraŭleĝaj mesaĝoj kaj en ĉiuj aliaj okazoj ĝi nur estu la lasta solvo en alimaniere ne solvebla konflikto.
Mi kunhelpis dum pli ol du jaroj en teamo kiu interalie respondecis pri forumprizorgado kaj mi spertis ke bona moderigado povas esti tre temporaba. Konsciante pri tio mi tamen pretas kunhelpi, simple ĉar mi opinias ke lernu! kiel unu de la lumturoj de Esperantujo indas tion.
Chainy (Mostrar perfil) 25 de agosto de 2013 11:39:23
Sunjo:- ke laŭeble la moderigantoj venus de diversaj landoj kaj pro tio ankaŭ pli facile povus decidi pri nacilingvaj diskutojAlmenaŭ unu moderiganto por ĉiu nacilingva forumo eble estas teorie bona ideo, sed mi suspektas, ke tio neniam estos ebla en la Lernu-forumo. Tio estas ĉar oni supozeble volus doni al certa homo la rajton moderigi nur unu nacilingvan forumon, sed ne la aliajn partojn de la forumo. Por tion fari oni bezonas detalan sistemon de permesoj en la programaro de la forumo.
Do se ĉiu moderiganto havos rajton moderigi ĉiujn partojn de la forumo, eble estus pli bone, se la grupo de moderigantoj unue estus ne tro granda por ke ili povu bone kunlaboru unu kun la alia, ĉu ne?
Sunjo:Por pli bona forumprizorgado unue oni bezonus pliajn eblojn por moderigi (ekz. ŝanĝi la tekston, movi fadenojn aŭ fortranĉi kaj alglui nur kelkajn afiŝojn sen tute forigi ilin, ktp.). Laŭ mia kompreno de la anoncoj pri la nova lernu! tiaj pliaj ebloj estas planitaj.Ni povas nur esperi, ke la nova versio de la forumo ja vere havos multe pli bonajn ilojn por moderigado. Mi tamen ne scias, kian sistemon la programisto (Jev) intencas uzi. Ja ne povas esti, ke li mem programas tutan forumsistemon, ĉu ne?! Se li mem faras ĉion, mi ege dubas, ke la nova sistemo enhavos ĉiujn necesajn ilojn, ĉar estas komplika kaj tre temporaba afero programi bonan forumon. Liberfontaj forumoj kiel SMF (disponebla en Esperanto) kaj phpBB ktp estis kreitaj dum multaj jaroj per la kontribuoj de diversaj programistoj. Sed eble la programisto de Lernu ja uzos aŭ adaptos unu el tiaj liberfontaj forum-programaroj?
Sunjo (Mostrar perfil) 25 de agosto de 2013 12:39:31
Chainy:Ne, mi opinias ke estas ĝenerale ne bona ideo se nur unu persono respondecas pri iu parto de la forumo (pro la malavantaĝoj pri ebla manko de tempo, pri ebla manko de neŭtraleco, ktp.). En teamo ĉiuj teamanoj kune havu la respondecon.Sunjo:- ke laŭeble la moderigantoj venus de diversaj landoj kaj pro tio ankaŭ pli facile povus decidi pri nacilingvaj diskutojAlmenaŭ unu moderiganto por ĉiu nacilingva forumo eble estas teorie bona ideo, sed mi suspektas, ke tio neniam estos ebla en la Lernu-forumo. Tio estas ĉar oni supozeble volus doni al certa homo la rajton moderigi nur unu nacilingvan forumon, sed ne la aliajn partojn de la forumo. Por tion fari oni bezonas detalan sistemon de permesoj en la programaro de la forumo.
Chainy:Ne, ĉar de moderigantoj oni povas atendi ke ili estas kunlaboremaj kaj pretas trovi interkonsenton aŭ almenaŭ akceptas demokratian decidon. Kun pli da diversaj opinioj tio eble estas pli malfacila sed verŝajne la rezulto poste estas pli justa.
Do se ĉiu moderiganto havos rajton moderigi ĉiujn partojn de la forumo, eble estus pli bone, se la grupo de moderigantoj unue estus ne tro granda por ke ili povu bone kunlaboru unu kun la alia, ĉu ne?
Chainy (Mostrar perfil) 25 de agosto de 2013 14:00:47
Persone, mi kiel ordinara uzanto de Lernu preferus havi la eblon voĉdoni por moderiganto. Ŝajnas bona ideo inkluzivi la komunumon en tiu decido. Alie, la Lernu-teamo mem elektos iun, kaj ne estas certe, ke tiu decido plaĉos al ni, la afiŝantoj de mesaĝoj.
Chainy (Mostrar perfil) 25 de agosto de 2013 14:17:12
Sunjo:Konsciante pri tio mi tamen pretas kunhelpi, simple ĉar mi opinias ke lernu! kiel unu de la lumturoj de Esperantujo indas tion.Dankon, Sunjo, pro via preteco kandidatiĝi!
Ĉu ankaŭ iu alia pretus helpi kiel moderiganto?