Więcej

Ĉu vi pretus esti moderiganto de la Lernu-forumo?

od Chainy, 25 sierpnia 2013

Wpisy: 8

Język: Esperanto

Chainy (Pokaż profil) 25 sierpnia 2013, 00:06:15

Kompreneble, la finan decidon faros la Lernu-teamo, sed estas ja interese ekscii la opinion de la komunumo, ĉu ne?

Mi decidis starigi tiun ĉi fadenon, ĉar la Lernu-teamo nun konsistas el nur tri homoj (Jev, Neringa kaj Erinja) kaj fariĝis klare, ke ili bezonas helpon por moderigi tiun ĉi forumon.

Mi sugestas, ke ni faru enketon por ekscii, kiun subtenus la Lernu-anoj en la rolo de moderiganto. Por fari tian enketon, unue necesas, ke tiuj anoj, kiuj ja pretus plenumi la rolon de moderiganto anoncu sin en tiu ĉi fadeno. Tiam mi kreos la enketon kun la nomoj de tiuj kandidatoj.

En tiu ĉi forumo eblas krei enketon, en kiu uzantoj rajtas voĉdoni aŭ nur por unu varianto aŭ por pluraj variantoj. Mi sugestas, ke en nia enketo, oni rajtu voĉdoni por pluraj kandidatoj, ĉar plej verŝajne necesos pli ol unu moderiganto. Jes, en tia enketo, voĉdonanto povus elekti nur unu personon, aŭ du, aŭ tri. Ĉiu laŭ sia plaĉo, sed mi pensas, ke ĉiuokaze fariĝus per tia sistemo sufiĉe klare, kiuj kandidatoj havas la plej multan subtenon.

ATENTO! Mi petas al vi ĉiuj ne mem krei enketon pri tiu ĉi afero, alie ni povus havi plurajn enketojn kaj ĉio fariĝus tre kaosa! Unue, ni diskutu la aferon ĉi tie kaj post certa tempo kaj bona nombro da reagoj, mi kreos la enketon kun ĉiuj kandidatoj en unu listo!

Por kuraĝigi partoprenadon, mi mem anoncas min preta helpi kiel moderiganto. Do se eĉ mi kandidatiĝas, ankaŭ vi havu kuraĝon! ridulo.gif

Kompreneble, nenio estas deviga. Ankaŭ povas esti, ke vi mem ne volas esti moderiganto, sed vi volus proponi alia(j)n uzanto(j)n por la rolo. Tiam ni povas kontakti tiujn proponitajn uzantojn por ekscii, ĉu ili volas kandidatiĝi en la enketo.

Plenumi la rolon de moderiganto ne nepre devas esti ĝena aŭ ege temporaba afero, precipe se estas teamo de moderigantoj. Eblus organizi ĉion laŭ tio, kiom da tempo ĉiu unuopa moderiganto povus doni al la afero. Eble necesus tri homoj, eble pli da homoj. Ĉio estu fleksebla.

horsto (Pokaż profil) 25 sierpnia 2013, 00:21:25

Mi tute ne volas pli da moderigantoj. La forumo jam fariĝis sufiĉe banala.

Karaj forumanoj! Ĉu vi volas pli da fadenoj kiel Pri ĉio cetera?

Chainy (Pokaż profil) 25 sierpnia 2013, 00:51:16

horsto:Mi tute ne volas pli da moderigantoj.
Eble necesas iom alia aliro al la moderigado? Ni bezonas moderigantojn, kiuj efektive legas kaj sekvas la mesaĝojn en la forumo. La Lernu-teamanoj ne havas tempon por tio. Do pli da moderigantoj espereble signifus, ke ili povus helpi plibonigi la kvaliton kaj etoson de la forumo.

Pli da moderigantoj ne signifas pli da 'cenzurado', sed ĝi signifas pli pozitivan kontribuon de moderigantoj. Se grupo da moderigantoj ja havus tempon kaj paciencon por komunikiĝi kun uzantoj, tiam ĉio povus funkcii iom pli agrable. Moderigado ne temas nur pri forigado de mesaĝoj, sed ĉefe pri bona komunikiĝado!

Sunjo (Pokaż profil) 25 sierpnia 2013, 10:34:12

Mi samopinias kun Chainy (kaj ŝajne ankaŭ kun la nuna teamo) ke la nuna prizorgado de la forumo estas plibonigebla kaj ke por tio estas bezonataj apartaj moderigantoj.

Laŭ mi estus des pli bona ju pli granda tia nova moderigteamo estus (do mi opinias ke enketo pri la plej taŭgaj eblaj moderigantoj ne bezonatas ĉar oni nur malakceptu aspirantojn kiuj evidente ne taŭgas por la laboro), ĉar tio signifus
- ke la moderigantoj havas tempon por trankvile, pacience kaj zorge pritrakti kaj diskuti la diversajn problemojn (laŭbezone ankaŭ en la teamo mem kaj ne nur kun la uzantoj)
- ke laŭeble la moderigantoj venus de diversaj landoj kaj pro tio ankaŭ pli facile povus decidi pri nacilingvaj diskutoj
- ke moderiganto kiu estas la raportito aŭ la raportinto aŭ pro aliaj kialoj estas konsiderebla kiel neneŭtrala ne bezonas kundecidi
- ke moderigantoj povas ĝui siajn feriojn ĉar estas sufiĉe da aliaj moderigantoj

Por pli bona forumprizorgado unue oni bezonus pliajn eblojn por moderigi (ekz. ŝanĝi la tekston, movi fadenojn aŭ fortranĉi kaj alglui nur kelkajn afiŝojn sen tute forigi ilin, ktp.). Laŭ mia kompreno de la anoncoj pri la nova lernu! tiaj pliaj ebloj estas planitaj.
Kaj aldone oni multe pli komuniku, ekzemple mi opinias ke estu memkomprenebla ke oni respondu al ĉiuj demandoj, raportoj kaj al kritiko ankaŭ aŭ precipe tiam kiam oni ne samopinias. Tuja forigado de mesaĝoj nur okazu pri evidenta spamo kaj pri kontraŭleĝaj mesaĝoj kaj en ĉiuj aliaj okazoj ĝi nur estu la lasta solvo en alimaniere ne solvebla konflikto.

Mi kunhelpis dum pli ol du jaroj en teamo kiu interalie respondecis pri forumprizorgado kaj mi spertis ke bona moderigado povas esti tre temporaba. Konsciante pri tio mi tamen pretas kunhelpi, simple ĉar mi opinias ke lernu! kiel unu de la lumturoj de Esperantujo indas tion.

Chainy (Pokaż profil) 25 sierpnia 2013, 11:39:23

Sunjo:- ke laŭeble la moderigantoj venus de diversaj landoj kaj pro tio ankaŭ pli facile povus decidi pri nacilingvaj diskutoj
Almenaŭ unu moderiganto por ĉiu nacilingva forumo eble estas teorie bona ideo, sed mi suspektas, ke tio neniam estos ebla en la Lernu-forumo. Tio estas ĉar oni supozeble volus doni al certa homo la rajton moderigi nur unu nacilingvan forumon, sed ne la aliajn partojn de la forumo. Por tion fari oni bezonas detalan sistemon de permesoj en la programaro de la forumo.

Do se ĉiu moderiganto havos rajton moderigi ĉiujn partojn de la forumo, eble estus pli bone, se la grupo de moderigantoj unue estus ne tro granda por ke ili povu bone kunlaboru unu kun la alia, ĉu ne?

Sunjo:Por pli bona forumprizorgado unue oni bezonus pliajn eblojn por moderigi (ekz. ŝanĝi la tekston, movi fadenojn aŭ fortranĉi kaj alglui nur kelkajn afiŝojn sen tute forigi ilin, ktp.). Laŭ mia kompreno de la anoncoj pri la nova lernu! tiaj pliaj ebloj estas planitaj.
Ni povas nur esperi, ke la nova versio de la forumo ja vere havos multe pli bonajn ilojn por moderigado. Mi tamen ne scias, kian sistemon la programisto (Jev) intencas uzi. Ja ne povas esti, ke li mem programas tutan forumsistemon, ĉu ne?! Se li mem faras ĉion, mi ege dubas, ke la nova sistemo enhavos ĉiujn necesajn ilojn, ĉar estas komplika kaj tre temporaba afero programi bonan forumon. Liberfontaj forumoj kiel SMF (disponebla en Esperanto) kaj phpBB ktp estis kreitaj dum multaj jaroj per la kontribuoj de diversaj programistoj. Sed eble la programisto de Lernu ja uzos aŭ adaptos unu el tiaj liberfontaj forum-programaroj?

Sunjo (Pokaż profil) 25 sierpnia 2013, 12:39:31

Chainy:
Sunjo:- ke laŭeble la moderigantoj venus de diversaj landoj kaj pro tio ankaŭ pli facile povus decidi pri nacilingvaj diskutoj
Almenaŭ unu moderiganto por ĉiu nacilingva forumo eble estas teorie bona ideo, sed mi suspektas, ke tio neniam estos ebla en la Lernu-forumo. Tio estas ĉar oni supozeble volus doni al certa homo la rajton moderigi nur unu nacilingvan forumon, sed ne la aliajn partojn de la forumo. Por tion fari oni bezonas detalan sistemon de permesoj en la programaro de la forumo.
Ne, mi opinias ke estas ĝenerale ne bona ideo se nur unu persono respondecas pri iu parto de la forumo (pro la malavantaĝoj pri ebla manko de tempo, pri ebla manko de neŭtraleco, ktp.). En teamo ĉiuj teamanoj kune havu la respondecon.

Chainy:
Do se ĉiu moderiganto havos rajton moderigi ĉiujn partojn de la forumo, eble estus pli bone, se la grupo de moderigantoj unue estus ne tro granda por ke ili povu bone kunlaboru unu kun la alia, ĉu ne?
Ne, ĉar de moderigantoj oni povas atendi ke ili estas kunlaboremaj kaj pretas trovi interkonsenton aŭ almenaŭ akceptas demokratian decidon. Kun pli da diversaj opinioj tio eble estas pli malfacila sed verŝajne la rezulto poste estas pli justa.

Chainy (Pokaż profil) 25 sierpnia 2013, 14:00:47

Bone, oni povus diskuti la detalojn poste en alia fadeno. Tiu ĉi fadeno celas ekscii, ĉu entute la Lernu-uzantoj interesiĝas pri la afero. Se ne, tio supozeble signifas, ke la Lernu-anoj jam estas tute kontentaj kun la nuna sistemo.

Persone, mi kiel ordinara uzanto de Lernu preferus havi la eblon voĉdoni por moderiganto. Ŝajnas bona ideo inkluzivi la komunumon en tiu decido. Alie, la Lernu-teamo mem elektos iun, kaj ne estas certe, ke tiu decido plaĉos al ni, la afiŝantoj de mesaĝoj.

Chainy (Pokaż profil) 25 sierpnia 2013, 14:17:12

Sunjo:Konsciante pri tio mi tamen pretas kunhelpi, simple ĉar mi opinias ke lernu! kiel unu de la lumturoj de Esperantujo indas tion.
Dankon, Sunjo, pro via preteco kandidatiĝi!

Ĉu ankaŭ iu alia pretus helpi kiel moderiganto?

Wróć do góry