Tästä sisältöön

Dufraza Novaĵo kaj Vetero el Via Vilaĝo

eric_vandenburg :lta, 25. elokuuta 2013

Viestejä: 46

Kieli: Esperanto

eric_vandenburg (Näytä profiilli) 25. elokuuta 2013 4.20.26

Kialo: Ludeto por ekzerci la skribadon, kaj lerni pri aliaj lokoj. Gramatikaj korektoj estas bonvenaj.

Metodo: Skribu unu koncizan frazon pri iu ajn novaĵero el via urbeto hodiaŭ, kaj skribu plian frazon pri la nuntempa vetero. ( kaj fotu la veteron, se oportune ).

Jene,
Hodiaŭ en Aŭklando, Novzelando, dimanĉon la 25-an de Aŭgusto 2013

Novaĵo: Plano por nova lernejo de helikoptera piloto ĉe Whenuapai flughaveno estas nuligita.

Vetero: Je la unua horo, posttagmeze, la malfrue vintra ĉialo estas nuba, venteta, kun iom da pluvetoj, kaj dek kvin gradoj celsiaj. foto
Aŭ io simpla, kiel:
Aŭklando

Novaĵo: Ŝafoj blekas.
Vetero: Iom da pluvo.

agarrido18 (Näytä profiilli) 25. elokuuta 2013 5.51.20

Hodiaŭ en la urbo Valenzŭela, Filipinoj, la 25-an de Aŭgusto, 2013 (Dimanĉo)

La ĉi-subaj informaĵoj estas rilataj al vetero tie ĉi en Filipinoj, ĉar nun estas gravega afero la vetero; jen:

Novaĵo: Mortoj pro la pasinta musono, kiun kunportis la tifono nomita 'Maring', plimultiĝis al 21; sabate la nacia konsilataro por katastrofoj diris ke 30 estis vunditaj, dum 4 ankoraŭ mankas. La musono trafis pli ol 2 milionoj da popoloj en 35 urboj kaj urbetoj en la ĉefa insulo, Luzon.

Vetero: La suno nun jam brilas, espereble, tamen la ĉielo estas griza pro multaj nuboj, avertante pri ebla venonta pluvo.

eric_vandenburg (Näytä profiilli) 25. elokuuta 2013 21.59.58

Aŭcklando, Novzelando. Lundo la 26-a de Aŭgusto, 2013.

Novaĵo: Sesdek fajrobrigadoj kontraŭbatalas fajregon en manĝaĵo pakita fabriko.

Vetero: Ĉi matene, la ĉielo estas trankvila sed nebula, kaj ĝi havas dek gradojn celsiajn. foto

eric_vandenburg (Näytä profiilli) 27. elokuuta 2013 1.48.43

Aŭklando, Novzelando. Mardo la 27-a de Aŭgusto, 2013

Novaĵo: NZ Poŝta Korporacio Elportas Tridek Procenta Malplikariĝo da Profito Ĉijare. angla

Vetero: Ĉi tagmeze -- agrabla, okcidenta zefiro blovas, kaj la sun' brilas tra parte nuba ĉielo je 15 gradoj celsioj. Printempo ja venas. bildo

Mustelvulpo (Näytä profiilli) 27. elokuuta 2013 13.02.44

Detroito, Miĉigano, Usono Mardo 27 aŭgusto 2013

Novajo- Laboro komencas pri la malkonstruado de pli ol 78,000 forlasitaj domoj en la urbo.

Vetero- Varma, nuba, iom da pluvo. Plej alta temperaturo estos 88 F. (31 C)

eric_vandenburg (Näytä profiilli) 28. elokuuta 2013 7.30.42

Aŭklando, Novzelando. Merkredo la 28-a de Aŭgusto, 2013

Novaĵo: "Unu-Arba Monteto" baldaŭ povus akiri novan arbon. angla
Vetero: Je la vespera krepusko, la ĉielo estas trankvila, malvarmeta, kun iom da nuboj. aĉa foto

eric_vandenburg (Näytä profiilli) 28. elokuuta 2013 22.23.30

Aŭklando, Novzelando. Ĵaŭdo la 29-a de Aŭgusto

Novaĵo: Laŭ la gazeto The Economist, Aŭklando rangas kiel la deka 'plej vivebla' urbo.
Vetero: Male al ĉi tiu novaĵero, hodiaŭ havas nenion sed fridan, mizeran pluvegon.

shmurk (Näytä profiilli) 29. elokuuta 2013 8.54.55

Montmorency-o (urbo apud Parizo), Francio. Ĵaŭdon la 29-an tagon de Aŭgusto

Novaĵoj : Nenia novaĵo.

Vetero : Je tiu mateno, la ĉielo estas blua, ĝi havas kelkajn tre maldikajn nubojn. La temperaturo estas 17°C-a.

eric_vandenburg (Näytä profiilli) 29. elokuuta 2013 10.45.21

shmurk:Montmorency-o (urbo apud Parizo), Francio. Ĵaŭdon la 29-an tagon de Aŭgusto

Novaĵoj : Nenia novaĵo.

Vetero : Je tiu mateno, la ĉielo estas blua, ĝi havas kelkajn tre maldikajn nubojn. La temperaturo estas 17°C-a.
Ah Francujo! Mi verŝajne neniam vidos ĝin. Ekzilite al eta, fore hemisfera lando, mi revas pri Eŭropo. Fakte, estas tial mi provas lerni Esperanton.

agarrido18 (Näytä profiilli) 29. elokuuta 2013 11.24.33

Valenzŭelo, Filipinoj, la 29-a de Aŭgusto, 2013 (Ĵaudo)

Novaĵo: Janet Napoles, la cerbo malantaŭ de la plej granda priponaĵo en la lando nun, ĵus kapitulacis hieraŭ je 21:37 al la Prezidento de Filipinoj. Ŝi kaj ŝiaj kun-konspirantoj malversaciis 10 miliardojn da Filipinaj Pezoj (PhP) el la nacia kaso al trompaj neregistaraj organizaĵoj. Multe da politikistoj estas suspektataj pro fiuzi tiujn kasojn por siaj personaj interesoj.

Vetero: Ne plu pluvas, ĉar la musono kunportita de la pasintaj tifonoj 'Maring' kaj 'Nando' jam forfandis.

Takaisin ylös