"plimulto" kaj "plejmulto"
글쓴이: DuckFiasco, 2013년 8월 27일
글: 16
언어: Esperanto
Altebrilas (프로필 보기) 2013년 8월 29일 오전 10:13:51
sudanglo:Interesa demando estas kiel oni distingas en Esperanto inter plimulto absoluta (pli ol 50%) kaj plimulto relativa (sufiĉe por superi la aliajn).Mi tute konsentas kun vi pri la neceso distingi inter absoluta kaj relativa plimulto, sed aliaj logikoj eblas. En iuj lingvoj oni uzas la komparativon kiam estas nur du elektoj.
Ĉu plejmulto signifas absolutan maĵoritaton?
Neniu kandidato atingis la necesan plejmulton por esti elektita.
Nia kandidato gajnis per plimulto de 151 sed li ricevis nur 25% de la tutaj voĉdonoj.
Do, se A=35%, B=33%, C=32%, A havas la plejmulton (t.e. la A-istoj estas la plejmultaj).
En la dua vico, se A=51% kaj B=49%, A havas la plimulton.
Aliflanke, oni povas konsideri, ke en la unua voĉdono, ke A havas pli da voĉojn ol la aliaj, sed ne plejeble, ĉar se B kaj C kuniĝas, il havos 65%.
Dependas pri tio, ĉu oni konsideras la partiojn aŭ la eblajn koaliciojn.
Kaj tio bedaŭrinde ne estas nur gramatika problemo...
Espi (프로필 보기) 2013년 8월 29일 오전 10:42:45
En la unua ekzemplo A nur havas la plimulton kompare kun B kaj C unuope, sed ne post unuiĝo de B kun C.
En la dua ekzemplo A havas la (absolutan) plejmulton.
Ĉu ne?
Kirilo81 (프로필 보기) 2013년 8월 29일 오후 12:25:57
Altebrilas:Do, se A=35%, B=33%, C=32%, A havas la plejmulton (t.e. la A-istoj estas la plejmultaj).Mi konsentas. En la unua ekzemplo A havas la plejmulton (inter kelkaj), en la dua A havas la plimulton (inter nur du).
En la dua vico, se A=51% kaj B=49%, A havas la plimulton
En la unua ekz. krome eble A ne havas la plimulton (kompare al la kunigita resto de B+C) - mi ne certas, ĉu tiel eblas diri. Kaj C ĉiuokaze havas la malplejmulton.
Espi (프로필 보기) 2013년 8월 29일 오후 8:06:21
DuckFiasco (프로필 보기) 2013년 8월 30일 오전 12:32:32
Espi (프로필 보기) 2013년 8월 30일 오후 3:41:52