Kwa maudhui

"plimulto" kaj "plejmulto"

ya DuckFiasco, 27 Agosti 2013

Ujumbe: 16

Lugha: Esperanto

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 29 Agosti 2013 10:13:51 asubuhi

sudanglo:Interesa demando estas kiel oni distingas en Esperanto inter plimulto absoluta (pli ol 50%) kaj plimulto relativa (sufiĉe por superi la aliajn).

Ĉu plejmulto signifas absolutan maĵoritaton?

Neniu kandidato atingis la necesan plejmulton por esti elektita.

Nia kandidato gajnis per plimulto de 151 sed li ricevis nur 25% de la tutaj voĉdonoj.
Mi tute konsentas kun vi pri la neceso distingi inter absoluta kaj relativa plimulto, sed aliaj logikoj eblas. En iuj lingvoj oni uzas la komparativon kiam estas nur du elektoj.

Do, se A=35%, B=33%, C=32%, A havas la plejmulton (t.e. la A-istoj estas la plejmultaj).
En la dua vico, se A=51% kaj B=49%, A havas la plimulton.

Aliflanke, oni povas konsideri, ke en la unua voĉdono, ke A havas pli da voĉojn ol la aliaj, sed ne plejeble, ĉar se B kaj C kuniĝas, il havos 65%.

Dependas pri tio, ĉu oni konsideras la partiojn aŭ la eblajn koaliciojn.

Kaj tio bedaŭrinde ne estas nur gramatika problemo...

Espi (Wasifu wa mtumiaji) 29 Agosti 2013 10:42:45 asubuhi

Hm, tre interesa logiko. Sed mi estus diranta:

En la unua ekzemplo A nur havas la plimulton kompare kun B kaj C unuope, sed ne post unuiĝo de B kun C.
En la dua ekzemplo A havas la (absolutan) plejmulton.

Ĉu ne?

Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 29 Agosti 2013 12:25:57 alasiri

Altebrilas:Do, se A=35%, B=33%, C=32%, A havas la plejmulton (t.e. la A-istoj estas la plejmultaj).
En la dua vico, se A=51% kaj B=49%, A havas la plimulton
Mi konsentas. En la unua ekzemplo A havas la plejmulton (inter kelkaj), en la dua A havas la plimulton (inter nur du).
En la unua ekz. krome eble A ne havas la plimulton (kompare al la kunigita resto de B+C) - mi ne certas, ĉu tiel eblas diri. Kaj C ĉiuokaze havas la malplejmulton.

Espi (Wasifu wa mtumiaji) 29 Agosti 2013 8:06:21 alasiri

Ah, mi kredas, ke mi nun pli bone povas sekvi al via pensmaniero kaj bone komprenas la klarigon de 'Kirilo81' ridulo.gif

DuckFiasco (Wasifu wa mtumiaji) 30 Agosti 2013 12:32:32 asubuhi

Sed en ĉiutaga komuniko, ĉu oni bezonas tiom da precizo?

Espi (Wasifu wa mtumiaji) 30 Agosti 2013 3:41:52 alasiri

NE! Nur precizaj lingvo-fanatikuloj aŭ E-o precizemuloj ... hahaha okulumo.gif okulumo.gif

Kurudi juu