본문으로

Tio estas "accusative case" aux ne estas?

글쓴이: tarshoduze, 2013년 8월 30일

글: 30

언어: Esperanto

tarshoduze (프로필 보기) 2013년 8월 30일 오전 5:29:36

Saluton.
Kiel oni tradukas "thanks for correcting my errors"? Mi supozas, ke tio estas "dankon por korekti miaj eraroj." Sed iu diris al mi, ke tio estas "dankon por korekti miajn erarojn." Kial oni adonas "-n", sed "miaj eraroj" ne estas "accusative case"? Aux tio estas "accusative case"? Mi estas konfuza XD

Bonvonu korekti miaj(n?) eraroj(n?) ridulo.gif

Dakila_Sidhi (프로필 보기) 2013년 8월 30일 오전 5:49:01

"dankon pro korekti miajn erarojn"

Jes ili havas la akuzativon. En Esperanto la akuzativo estas por la rektaj objektoj de la transitiva verbo. En aliaj lingvoj la rektaj objektoj nur distingeblas per la vortordo.

Kaj "pro" estas pli bona esprimo ol "por" por dankoj.

Saluton kaj bonvenon en Lernu. Aperas vi ke vi estas ankaŭ filipinano.
Kiel kaj kiam vi (ek)sciis kaj (ek)studis Esperanton?
Ĉu vi jam estas ano de nia esperanta-filipina grupo en Facebook?

Peccavimus (프로필 보기) 2013년 8월 30일 오전 5:50:26

tarshoduze:Saluton.
Kiel oni tradukas "thanks for correcting my errors"? Mi supozas, ke tio estas "dankon por korekti miaj eraroj." Sed iu diris al mi, ke tio estas "dankon por korekti miajn erarojn." Kial oni adonas "-n", sed "miaj eraroj" ne estas "accusative case"? Aux tio estas "accusative case"? Mi estas konfuza XD

Bonvonu korekti miaj(n?) eraroj(n?) ridulo.gif
Mi opinias ke mi estas la nur esperantulo kiu amas la akuzativon! Do mi provos helpi vin.

La akuzativo uziĝas kiam oni uzas verbon transitivan. Ĉi tiu estas verbo ke havas kaj subjekton kaj objekton. "Mi dormas" NE estas transitiva, sed "Mi amas vin," ja estas, ĉar mi ne povas diri nure "mi amas . . . " Mi devas ami ion. La "ion" estas la objektivo.

Nu, oni ne povas korekti . . . nenion. Oni povas korekti ion. La verbo "korekti" estas, tial, transitiva. Tial ke, oni devas havi objekton por la verbo. Tiu objekto devas havi la akusitivon-n.

Ĉu tiu helpas vin?

(Kial mi amas la akusitivon? Ĝi liberigas la vortordon, do oni ne devas lerni novan vortordon, kiu estas tre malfacila!)

Kirilo81 (프로필 보기) 2013년 8월 30일 오전 8:09:28

Dakila_Sidhi:Kaj "pro" estas pli bona esprimo ol "por" por dankoj.
Mi konsentas, sed atentu, ke pro ne ligas sin kun infinitivoj, do ĉi-okaze por (kiu ankaŭ estas kutima kun danki) estas preferinda.

tarshoduze (프로필 보기) 2013년 8월 30일 오전 8:18:51

Hej, Dakila_Sidhi kaj Peccavimus!

Dakila_Sidhi, saluton! Unue, jes, mi estas ankaux Filipinanon. Mi sciis Esperanton por longtempa. Sed mi iniciatas lerni Esperanton nun. Aktuale, tri tagoj antaux. Nun, mi havas malgrandan vortprovizon. Sed tio ne estas suficxa. Jes, mi uzas Facebook, sed mi ne estas anon en la grupo. Mi ligos tion.

Peccavimus, saluton al vi! Mi jam scias "akuzativon", sed mi malkorekte sciis, ke akuzativo nur aplikas al la precipa verbo... Danken por helpas min!

tarshoduze (프로필 보기) 2013년 8월 30일 오전 8:25:43

Kirilo81, dankon por diri tion. (korekta? Tio estas "tion" aux "tio"?)

pacxo (프로필 보기) 2013년 8월 30일 오전 9:09:10

Trafe! "Dankon por diri tion"

tarshoduze (프로필 보기) 2013년 8월 30일 오전 11:00:09

Mi estas felicxa, ke mi ligis cxi tiun grupon. (Cxu korekta?) Mi ne havas memfidon malgajo.gif

Terurĉjo (프로필 보기) 2013년 8월 30일 오전 11:05:02

laŭ mi "thanks for correcting my errors" estas "dankon pro korektado de miaj eraroj".
tamen "oni korektas (kion?) erarojn".

Dakila_Sidhi (프로필 보기) 2013년 8월 30일 오전 11:06:35

Kirilo81:
Dakila_Sidhi:Kaj "pro" estas pli bona esprimo ol "por" por dankoj.
Mi konsentas, sed atentu, ke pro ne ligas sin kun infinitivoj, do ĉi-okaze por (kiu ankaŭ estas kutima kun danki) estas preferinda.
Ha bone bone dankon

다시 위로