المشاركات: 4
لغة: Esperanto
DuckFiasco (عرض الملف الشخصي) 31 أغسطس، 2013 2:59:54 ص
Ĉu ekzistas retpaĝaro, kie oni povas afiŝi proprajn Esperantajn skribaĵojn kaj igi ilin korekti de aliaj?
Mi trovis la retejon Lang-8, kaj ĝi bonegas por la angla, la hispana, kaj plie parolataj lingvoj. Sed estas bedaŭrinde malmulte da Esperantistoj tie, aŭ almenaŭ tiuj aktivaj.
Mi volas plibonigi mian kapablon en skribado. Mi hezitas peti tion ĉi tie, kie oni plivole interparolu kune ol ricevi tian korektadon.
Dankon!!
Kristal (عرض الملف الشخصي) 31 أغسطس، 2013 5:24:32 ص
Chainy (عرض الملف الشخصي) 1 سبتمبر، 2013 9:25:32 ص
DuckFiasco:Saluton al ĉiuj!DuckFiasco, vi jam skribas bone en Esperanto, do mi certas, ke aliaj uzantoj ĉi tie pretus atentigi vin pri la kelke da eraretoj en viaj mesaĝoj.
Ĉu ekzistas retpaĝaro, kie oni povas afiŝi proprajn Esperantajn skribaĵojn kaj igi ilin korektitaj de aliaj?
Mi trovis la retejon Lang-8, kaj ĝi bonegas por la angla, la hispana, kaj plie parolataj lingvoj. Sed estas bedaŭrinde malmulte da Esperantistoj tie, aŭ almenaŭ tiuj aktivaj.
Mi volas plibonigi mian kapablon en skribado. Mi hezitas peti tion ĉi tie, kie oni plivole interparolu kune ol ricevi tian korektadon.
Dankon!!
Rilate korektadon, estas nur problemo, se komencanto afiŝas teruregan mesaĝon kun multege da eraroj - tre malmultaj emas korekti tian mesaĝon, ĉar estas tute evidente, ke la afiŝanto ne vere provis ekkompreni la simplajn regulojn de Esperanto. Sed en via okazo, vi certe bone lernis Esperanton ĝis nun.
novatago (عرض الملف الشخصي) 1 سبتمبر، 2013 9:50:14 ص
Chainy:Rilate korektadon, estas nur problemo, se komencanto afiŝas teruregan mesaĝon kun multege da eraroj - tre malmultaj emas korekti tian mesaĝon, ĉar estas tute evidente, ke la afiŝanto ne vere provis ekkompreni la simplajn regulojn de Esperanto. Sed en via okazo, vi certe bone lernis Esperanton ĝis nun.Certe. Ne estas juste, peti korektadon, kiam oni vere celas tutan tradukadon (aŭ io preskaŭ sama).
Ĝis, Novatago.