目次へ

Kie korektigi skribaĵojn?

DuckFiasco,2013年8月31日の

メッセージ: 4

言語: Esperanto

DuckFiasco (プロフィールを表示) 2013年8月31日 2:59:54

Saluton al ĉiuj!

Ĉu ekzistas retpaĝaro, kie oni povas afiŝi proprajn Esperantajn skribaĵojn kaj igi ilin korekti de aliaj?

Mi trovis la retejon Lang-8, kaj ĝi bonegas por la angla, la hispana, kaj plie parolataj lingvoj. Sed estas bedaŭrinde malmulte da Esperantistoj tie, aŭ almenaŭ tiuj aktivaj.

Mi volas plibonigi mian kapablon en skribado. Mi hezitas peti tion ĉi tie, kie oni plivole interparolu kune ol ricevi tian korektadon.

Dankon!!

Kristal (プロフィールを表示) 2013年8月31日 5:24:32

Kiam mi studis fremdajn lingvojn antaŭ kvardek jaroj, mi trovis korespondantojn. Eble vi trovos korespondantojn ie. Eble http://esperantofre.com/edu/iloj01e.htm

Chainy (プロフィールを表示) 2013年9月1日 9:25:32

DuckFiasco:Saluton al ĉiuj!

Ĉu ekzistas retpaĝaro, kie oni povas afiŝi proprajn Esperantajn skribaĵojn kaj igi ilin korektitaj de aliaj?

Mi trovis la retejon Lang-8, kaj ĝi bonegas por la angla, la hispana, kaj plie parolataj lingvoj. Sed estas bedaŭrinde malmulte da Esperantistoj tie, aŭ almenaŭ tiuj aktivaj.

Mi volas plibonigi mian kapablon en skribado. Mi hezitas peti tion ĉi tie, kie oni plivole interparolu kune ol ricevi tian korektadon.

Dankon!!
DuckFiasco, vi jam skribas bone en Esperanto, do mi certas, ke aliaj uzantoj ĉi tie pretus atentigi vin pri la kelke da eraretoj en viaj mesaĝoj.

Rilate korektadon, estas nur problemo, se komencanto afiŝas teruregan mesaĝon kun multege da eraroj - tre malmultaj emas korekti tian mesaĝon, ĉar estas tute evidente, ke la afiŝanto ne vere provis ekkompreni la simplajn regulojn de Esperanto. Sed en via okazo, vi certe bone lernis Esperanton ĝis nun.

novatago (プロフィールを表示) 2013年9月1日 9:50:14

Chainy:Rilate korektadon, estas nur problemo, se komencanto afiŝas teruregan mesaĝon kun multege da eraroj - tre malmultaj emas korekti tian mesaĝon, ĉar estas tute evidente, ke la afiŝanto ne vere provis ekkompreni la simplajn regulojn de Esperanto. Sed en via okazo, vi certe bone lernis Esperanton ĝis nun.
Certe. Ne estas juste, peti korektadon, kiam oni vere celas tutan tradukadon (aŭ io preskaŭ sama).

Ĝis, Novatago.

先頭にもどる