לתוכן העניינים

Kiel oni interpretu la Akademian Vortaron?

של Francestral, 2 בספטמבר 2013

הודעות: 5

שפה: Esperanto

Francestral (הצגת פרופיל) 2 בספטמבר 2013, 22:47:28

Jen ekzemplo.

Laŭ la Akademia Vortaro: nostalgio = "nostalgie" (france), "nostalgia" (angle), "Heimweh" (germane), "nostalgia" (pole), "ностальгія" (ruse).

Sed "nostalgie" (france) kaj "nostalgia" (angle) havas tute malsamajn signifojn.

France:
Laŭ la 9-a eldono de la france Akademia vortaro, "nostalgie" oficiale signifas "Aflikto, sufero de tiu, kiu estas malproksima de sia patrolando".

Angle:
Laŭ ODO, "nostalgia" signifas "sente dezira aŭ bedaŭra korinklino al iu daŭro en la estinteco".

Laŭ PIV:
PIV:nostalgio. Malgajeco, melankolio
1 kaŭzata de la deziro revidi sian patrujon aŭ hejmon; Sin. hejmveo;
2 (vs) pro io kara k perdita aŭ pro io dezirinda k neatingita: nostalgio al, pri io.
La 1a difino verŝajne devenas de la franca.
La 2a difino verŝajne devenas de la angla.

Ĉu ekzistas regulo, laŭ kiu ĉiu oficiala Esperanta vorto havas ĉiujn difinojn de la tradukaĵoj el la Akademia Vortaro, eĉ kiam tiuj tradukaĵoj havas malsimilajn sencojn?

Kiel oni devas interpreti la aron de la tradukaĵoj?

michaleo (הצגת פרופיל) 3 בספטמבר 2013, 08:15:01

La 1a difino verŝajne devenas de la franca.
La 2a difino verŝajne devenas de la angla.
Aŭ ambaŭ devenas de la pola. Pola vortaro difinas ĉi tiun vorton, kiel "sopiro, precipe al patrujo"
Ĉu ekzistas regulo, laŭ kiu ĉiu oficiala Esperanta vorto havas ĉiujn difinojn de la tradukaĵoj el la Akademia Vortaro, eĉ kiam tiuj tradukaĵoj havas malsimilajn sencojn?
Ofte vortoj havas malsimilajn sencojn, do kial en ĉi tiu situacio tio estus problemo? Krome, laŭ mi, tiuj sencoj ne tute estas malsimilaj. Ofte revido de sia patrujo estas io, kio estas "dezirinda", sed "neatingita". Ekzemple, kiam iu estas rifuĝinto aŭ elmigranto.

Kirilo81 (הצגת פרופיל) 3 בספטמבר 2013, 10:56:49

Bedaŭrinde la Universala Vortaro kaj kelkaj el la fruaj Oficialaj Aldonoj nur tradukas, sed ne difinas la vortojn.
En la okazo, ke la unuopaj tradukoj malkongruas, oni devas kompari la diversajn signifon kaj trovi ilian komunan sencon, krome indas ekzameni la uzon de la vorto ĉe Zamenhof kaj bonaj aŭtoroj.

En ĉi tiu okazo eble helpas la germana, ĉar ĝi distingas inter la du difinoj: La 1a estas Heimweh (hejmveo), la 2a Nostalgie.
Do verŝajne origine nostalgi/o havis nur la pli malvastsencan signifon, la 2a pri etnolingva influo poste aldoniĝis.

pdenisowski (הצגת פרופיל) 3 בספטמבר 2013, 13:03:55

michaleo:
La 1a difino verŝajne devenas de la franca.
La 2a difino verŝajne devenas de la angla.
Aŭ ambaŭ devenas de la pola. Pola vortaro difinas ĉi tiun vorton, kiel "sopiro, precipe al patrujo"
Jes. En la PWN Mały Słownik Języka Polskiego (malgranda vortaro de la pola lingvo), la difino de nostalgia estas "tęsknota za krajem ojcyzstym" (sopiro al patrujo).

La sento de la angla vorto "nostalgia" similas la pola vorto "tęsknota" - en la angla "nostalgia" malofte rilatas al patrujo.

Amike,
Paul

fajrkapo (הצגת פרופיל) 4 בספטמבר 2013, 09:28:51

Francestral:
Sed "nostalgie" (france) kaj "nostalgia" (angle) havas tute malsamajn signifojn.

France:
"Aflikto, sufero de tiu, kiu estas malproksima de sia patrolando".

Angle:
"nostalgia" signifas "sente dezira aŭ bedaŭra korinklino al iu daŭro en la estinteco".

Laŭ PIV:
Malgajeco, melankolio kaŭzata de la deziro revidi sian patrujon aŭ hejmon; pro io kara k perdita aŭ pro io dezirinda k neatingita

...tiuj tradukaĵoj havas malsimilajn sencojn?
Mi ne vidas tre malsamajn sencojn, ĉiuj referas al ia sento pri io kio jam ne estas aŭ kio estas malproksima (space aŭ tempe).

לראש הדף