前往目錄

Ĉi ties

貼文者: fajrkapo, 2013年9月4日

訊息: 4

語言: Esperanto

fajrkapo (顯示個人資料) 2013年9月4日上午8:57:06

Saluton al ĉiu,

Mi ne tute scias ĉu eblas uzi ĉi ties au ties ĉi, ekzemple en la sekva frazo:

ESTIMI:
Havi altan opinion pri ies morala kaj spirita valoro, aŭ pri ties faroj.

Eble ankaŭ uzeblas: ...aŭ pri ĉi ties faroj.

Mi pensas ke jes, sed mi tute ne certas, estas neniu ekzemplo pri ĉi ties ĉe PMEG, almenaŭ ĉe la parto pri Ĉi.

Ĝis

sudanglo (顯示個人資料) 2013年9月4日上午9:39:43

Estas manpleno da trafoj por 'ĉi ties' en la tekstaro, kaj inter tiuj estas kazoj, ŝajnas al mi, kie la precizigo ne estas necesa.

Mi supozus ke la ĉefa pravigo de la uzo de 'ĉi ties' estus sen-ambiguigo en kazoj kie nura 'ties' povus referenci pli ol unu aferon.

fajrkapo (顯示個人資料) 2013年9月4日上午11:06:17

Dankon sudanglo, mi ordinare ne konzultas la tekstaron, kvankam mi devus fari tion pli ofte, sed ŝajnis al mi iom strange ke ne estus iu ekzemplo pri ĉi ties en PMEG kiam temas pri -ĉi-.
Ankaŭ ne mi vidis antaŭ tiun uzon pri ĉi ties ie.

novatago (顯示個人資料) 2013年9月5日上午8:47:23

Jen la adreso de las tekstaro, por tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas ĝin: tekstaro.com

Ĝis, Novatago.

回到上端