Viestejä: 11
Kieli: Esperanto
RiotNrrd (Näytä profiilli) 18. syyskuuta 2013 16.23.29
Terurĉjo:mi celis tion, ke mi (kaj ne nur mi), bedaŭrinde, ne scias internacian lingvon...Ne ĉiuj fadenoj estas por ĉiuj homoj. Estas multaj fadenoj kiuj ne estas pri la angla. Se fadeno prianglas, kaj vi ne bone konas la anglan, tiam iru al alia fadeno.
Ekzemple, mi ne ludas gitaron. Sed, se homoj deziras diskuti pri gitarludon, mi ne plendos. Mi ne ŝatas futbalon, sed se estas fadenoj pri ĝi, mi opinias ke estas bone! Mi ne legas ilin, sed tio ne ĝenas min multe. Estas ĉiam aliajn fadenojn legi.
Mi komprenas ke la angla ŝajne mondvenkas, do vidi pli fadenojn pri la angla povas iĝi laciga. Sed, memoru, la demandoj de la anglaparolantoj pri tradukoj el la angla estas ĉar ili deziras pliuzi Esperanton (ne la anglan). Mi kredas ke tio estas bonaĵo.