前往目錄

Prepozicio sekvita per verbo?

貼文者: DuckFiasco, 2013年9月8日

訊息: 17

語言: Esperanto

RiotNrrd (顯示個人資料) 2013年9月11日下午4:17:14

kaŝperanto:Aliteme, ĉu "malfeliĉaĵo" angle tradukitas kiel "lesbian" de lernu-a vortaro?
Mi forigis ĝin. Ŝajne ni havas vortaran sabotiston.

Chainy (顯示個人資料) 2013年9月11日下午7:16:35

RiotNrrd:
kaŝperanto:Aliteme, ĉu "malfeliĉaĵo" angle tradukitas kiel "lesbian" de lernu-a vortaro?
Mi forigis ĝin. Ŝajne ni havas vortaran sabotiston.
Antaŭ ol forigi ĝin, ĉu vi kontrolis, kiu skribis ĝin?

RiotNrrd (顯示個人資料) 2013年9月11日下午7:25:59

Chainy:Antaŭ ol forigi ĝin, ĉu vi kontrolis, kiu skribis ĝin?
Ĉu eblas? Mi ne sciis tion. Kiel?

Chainy (顯示個人資料) 2013年9月11日下午8:00:53

RiotNrrd:
Chainy:Antaŭ ol forigi ĝin, ĉu vi kontrolis, kiu skribis ĝin?
Ĉu eblas? Mi ne sciis tion. Kiel?
Mi uzas la aldonaĵon "Firebug" en Firefox. Necesas nur ŝalti ĝin, iri al la sekcio "XHR" kaj tiam serĉi vorton en la Lernu-vortaro. En la sekcio "XHR" ekaperas tekstlinio (GET serĉi.pl?modelo=blabla). Alklaku tion kaj rigardu en la sekcio 'Response'. Tie vi vidos la nomon de la persono, kiu plej laste redaktis la artikoleton.

Supozeble, la Lernu-teamo povas vidi tiajn aferojn rekte en la datumbazo, kaj eble ili eĉ povus vidi la historion de redaktoj. Sed ni simplaj vortaristoj devas uzi Firebug.

RiotNrrd (顯示個人資料) 2013年9月11日下午8:50:23

Estas bone ke ni povas vidi la lastan redaktiston. Mi ne sciis tion, do mi ne trovis la kulpanton tiukaze. Sed, ĉe la sekva apero, mi certe trovos kaj raportos onin. Tia redakto, miaopinie, estas tute malakceptebla, kaj montras malrespekton al ĉiuj Lernuanoj, al Lernu mem, kaj al la fido kiun Lernu donas al la vortaristoj.

kaŝperanto (顯示個人資料) 2013年9月19日下午3:21:50

RiotNrrd:
kaŝperanto:Aliteme, ĉu "malfeliĉaĵo" angle tradukitas kiel "lesbian" de lernu-a vortaro?
Mi forigis ĝin. Ŝajne ni havas vortaran sabotiston.
Ĉu iu povas aldoni aŭ ŝanĝi vortojn en la Lernu vortaro? Aŭ nur la Lernu skipo povas ĝin fari?

RiotNrrd (顯示個人資料) 2013年9月19日下午4:48:57

kaŝperanto:Ĉu iu povas aldoni aŭ ŝanĝi vortojn en la Lernu vortaro? Aŭ nur la Lernu skipo povas ĝin fari?
Jes, mi povas. Estas multaj vortaristoj, kaj ni plejparte ne estas skipanoj. Se vi volas scii pli, parolu kun erinja aŭ jasminka, kiuj estas skipanoj kaj kiuj administras aliron al la vortaro.

回到上端