Späť na obsah

Prepozicio sekvita per verbo?

od DuckFiasco, 8. septembra 2013

Príspevky: 17

Jazyk: Esperanto

DuckFiasco (Zobraziť profil) 8. septembra 2013 2:08:16

Skribante per la programo Esperantilo, mi faris gramatikan kontrolon kaj ricevis la noton "uzu substantivon [anstataŭ verbon] post prepozicio". Mi neniam antaŭ legis tion, kaj mi iomete surpriziĝis kaŭze de la granda disvastiĝo de tia strukturo en naciaj lingvoj.

Ĉu vi obeas tiun rekomendon?

Se oni ne uzu verbon post prepozicio, kiel do rediri la sekvajn frazojn?
- Ili profitis la okazon por *ekzerciĝi en Esperanto.
- De tro *manĝi ĝis tro *dormi, li malsaniĝis iomete post iomete.
- Ŝi volis plue priparoli la temon sen *suspektigi lin.
- Mi scias nenion pri *konversi kun tiaj personoj.
- La optimisto sukcesis tiri lecionojn el *travivi tian longan aflikton.
- Li emis intersalti de *kuiri al *manĝi sen vere *sidiĝi kaj *manĝi dece.
... ĉu aliaj ekzemploj? Mi trovas tiajn frazojn tute kompreneblaj, sed mi skribis ilin!

Dankon pro klariĝo ridulo.gif

RiotNrrd (Zobraziť profil) 8. septembra 2013 2:31:01

Jes, preskaŭ ĉiukaze, mi uzus la -ado formon kie vi uzis la verban. Ekzercado, manĝado, dormado, ktp.

-ado substantivigas verbojn (t.e., ĝi nomas la agojn).

Plejparte, substantivoj sekvas prepoziciojn. Por estas malsameta afero, kaj verboj iam sekvas ĝin. Sed, tiudirite, mi uzus la -ado formon viakaze, ankaŭ.

Estas iom da aliaj eraroj. Ekzemple, mi skribus Pro tro multe da manĝado...

DuckFiasco (Zobraziť profil) 8. septembra 2013 2:57:28

RiotNrrd:Jes, preskaŭ ĉiukaze, mi uzus la -ado formon kie vi uzis la verban. Ekzercado, manĝado, dormado, ktp.

-ado substantivigas verbojn (t.e., ĝi nomas la agojn).

Plejparte, substantivoj sekvas prepoziciojn. Por estas malsameta afero, kaj verboj iam sekvas ĝin. Sed, tiudirite, mi uzus la -ado formon viakaze, ankaŭ.
La malfeliĉaĵo alvenas, kiam la postprepozicia verbo havas objekton aŭ pli kompleksan strukturon.

Kiel do restarigi la frazeron "sen suspektigi lin"? "sen suspektigado de li"? Kaj pli simple, ĉu "sen sinrazado/sinkombo/ktp."?

Mi jam legis ion tian: "Li faris tion senpense" sed tio ne solvas la menciitan "embarason", kaj mi dubas pri la kompreneco de tiaj formoj "sensuspektige", "sensinraze", "senprizorge"...

Dankon pro via helpo ridulo.gif

RiotNrrd (Zobraziť profil) 8. septembra 2013 3:03:01

DuckFiasco:"sen suspektigado de li"?
Mi dirus suspektado, sed jes. Aŭ sen lia suspekto/suspektado.

Iam, se la substantivo jam nomas agon, -ado ne necesas.

Chainy (Zobraziť profil) 8. septembra 2013 9:50:38

sudanglo (Zobraziť profil) 8. septembra 2013 10:19:48

- Ili profitis la okazon por sin exerci en Esperanto
- De tromanĝo ĝis trodormo, li malsaniĝis iom post iom.
- Ŝi volis plue priparoli la temon sen suspektigi lin.
- Mi scias nenion pri kiel konversacii kun tiaj personoj.
- La optimisto sukcesis tiri lecionojn el la travivo de tia longa aflikto.
- Li emis eksalti inter okupo pri kuirado kaj okupo pri manĝado sen vere sidiĝi kaj manĝi dece.
(Anstataŭ vere sidiĝi kaj manĝi dece, li emis okupi sin jen pri kuirado jen pri manĝado.)

Kion Diras PMEG?

Ĉu lingva evoluo? «
La ĉi-antaŭaj klarigoj pri rolvortetoj kaj I-verboj priskribas la tradician staton de la lingvo, en kiu regas forta malemo uzi rolvortetojn antaŭ I-verbo (escepte de por, anstataŭ, krom kaj sen). En multaj lingvoj oni tamen uzas rolvortetojn multe pli libere en tiaj konstruoj. La Esperanta tradicio estas malfacile klarigebla per logikaj argumentoj. Esence ĝi estas arbitra tabuo.

Lastatempe (t.e. en la komenco de la 2000-aj jaroj) oni povas rimarki tendencon rompi tiun tabuon, precipe ĉe junaj Esperantoparolantoj. Pli kaj pli ofte oni aŭdas frazojn kun rolvortetoj kiel pri, pro, dum, post k.a. antaŭ I-verbo en maniero, kiu povas soni strange aŭ eĉ erare al tiuj, kiuj alkutimiĝis al la tradicia uzo.


Por 'rolvorteto', komprenu 'prepozicio'

sudanglo (Zobraziť profil) 8. septembra 2013 10:46:54

Mi nur svage memoras tion, sed mi kredas ke mi iam vidis 'inter' antaŭ infinitivo.

Ion kiel - inter manĝi kukon nun kaj manĝi ĝin morgaŭ estas facile decidi.

scorpjke (Zobraziť profil) 8. septembra 2013 14:17:01

Ĉi tiu regulo estas stulta. Mi ĉiam ignoras ĝin kaj opinias, ke ĉiuj devus fari tiel.

Belmiro (Zobraziť profil) 8. septembra 2013 16:10:56

scorpjke:Ĉi tiu regulo estas stulta. Mi ĉiam ignoras ĝin kaj opinias, ke ĉiuj devus fari tiel.
Pri kiu regulo vi parolas?

kaŝperanto (Zobraziť profil) 11. septembra 2013 15:38:42

RiotNrrd:Jes, preskaŭ ĉiukaze, mi uzus la -ado formon kie vi uzis la verban. Ekzercado, manĝado, dormado, ktp.

-ado substantivigas verbojn (t.e., ĝi nomas la agojn).

Plejparte, substantivoj sekvas prepoziciojn. Por estas malsameta afero, kaj verboj iam sekvas ĝin. Sed, tiudirite, mi uzus la -ado formon viakaze, ankaŭ.

Estas iom da aliaj eraroj. Ekzemple, mi skribus Pro tro multe da manĝado...
Mi neniam aŭdis pri ĉi tiu regulo, sed via klarigo estas tre helpopreta - pecipe kun la klarigo de PMEG pri la esceptitaj rolovortetoj de por, anstataŭ, krom, kaj sen. Ĉi tiu regulo estas komprenebla, sed EO estus pli fleksebla kaj facila se ĝin mankus.

Antaŭe, mi ne komprenis kiam oni uzus "-ado" anstataŭ la I-verboj. Ankaŭ mi lernis hispanan lingvon antaŭ kiam mi lernis esperanton, do ĝi sentas pli natura al mi, uzi la i-verbojn.

Aliteme, ĉu "malfeliĉaĵo" angle tradukitas kiel "lesbian" de lernu-a vortaro? Mi ridas laŭte kiam mi vidis ĝin, sed eble ĝi devas esti eligita?

Nahor