본문으로

dekstra/maldekstra - fermi/malfermi - ...

글쓴이: Stefie, 2013년 9월 9일

글: 14

언어: Esperanto

swalf (프로필 보기) 2013년 9월 30일 오후 3:34:05

Ŝajnas al mi stultaĵon misuso de malmola kontaŭaj vortoj. La Esperanta maniero je krei vortojn sufiĉe simplas, estas malutila aldoni ankoraŭ novajn radikojn, jam ili troas...

La fadeno tamen estas pri kio suĝesti al Zamenhof uzi ekz. "mola/malmola"-n anstataŭ "dura/maldura"-n. Pri tia afero mi ne scias, nur mi povas supozi ke li elektis la radikon plej klaran aŭ la malplej miskompreneblan. Eble elektaĵoj ofte hazardis... ridulo.gif

sudanglo (프로필 보기) 2013년 10월 1일 오전 10:15:21

Oni ne forgesu ke la 'neologismaj' alternativoj por mal-vortoj ofte havas alian nuancon aŭ uzo-sferon.

La plej uzataj riĉigas la lingvon. La ne-sukcesaj simple formortas.

Interese estas, ke tiaj vortoj malofte pluformiĝas per 'mal'. Oni ne kutime diras 'malpovra', 'maltrista', 'mal-linda', 'mal-kurta', 'mal-olda' ktp - kvankam tute eble, teorie kaj eĉ atendebla kiam la 'nova' vorto esprimas alian nuancon.

Francestral (프로필 보기) 2013년 10월 1일 오전 11:28:20

Laŭ PIV, "povra" signifas "suferanta pro malriĉo, malfeliĉo aŭ misaventuro".
Do "povra" jam havas alian nuancon ol "malriĉa".

Laŭ PIV, "trista" signifas "malgaja, malĝoja".
Bedaŭrinde, mi ne scias la malsamecon inter "malgaja" kal "malĝoja".

Kiun kutiman vorton oni uzas anstataŭ "mallinda" ?

swalf (프로필 보기) 2013년 10월 1일 오후 7:43:49

Kiam mi sentas 'olda'-n anstataŭ 'maljuna'-n aŭ 'malnova'-n mi volas reiri paroli Angle... ridego.gif
Mi ne komprenas kiel 'olda' povus riĉigi la lingvon, estas ja simplega idaĵo el juna aŭ nova per mal-.
Krome se oni uzus tiun ĉi vorton, oni perdus nuancon, fakte 'malnova' malsamas al 'maljuna', sed 'olda' ŝajnas esti kontraŭaĵo de ambaŭ 'nova' kaj 'juna'.
Jam la Esperanta havas siajn malfacilaĵojn, ne aldonu al ĝi aliajn.

다시 위로